Saltu al enhavo

Cifera kodo de ISO 3166-1

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo ISO 3166-1 numeric angle.

Ciferaj ISO 3166-1 kodoj de landoj

Cifera kodo de ISO 3166-1 (angle ISO 3166-1 numeric) estas triciferaj kodoj por ĉiu lando, tiuj kodoj estas difinitaj en la normo ISO 3166-1, kiu estas parto de la normo ISO 3166, publikigita fare de la Internacia Organizo por Normigado (ISO). La kodoj estas difinitaj por sendependaj ŝtatoj, por dependaj teritorioj kaj por geografie specialaj teritorioj. Estas unu el tri kodoj, difinitaj por ĉiu lando (dulitera, trilitera kaj cifera). La ciferaj kodoj de ISO 3166-1 kongruas kun la triciferaj kodoj de la normo UN M.49 fare de Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj. Unuafoje ili aperis en la ISO 3166 ĉe la dua eldono en 1981, sed la Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj publikigis ilin jam en 1970.[1]

Aktualaj kodoj

[redakti | redakti fonton]

En suba tabelo troviĝas ciferaj kodoj de la normo 3166-1:[2]

Kodo Nomo de lando
004Afganio
008Albanio
010Antarkto
012Alĝerio
016Usona Samoo
020Andoro
024Angolo
028Antigvo kaj Barbudo
031Azerbajĝano
032Argentino
036Aŭstralio
040Aŭstrio
044Bahamoj
048Barejno
050Bangladeŝo
051Armenio
052Barbado
056Belgio
060Bermudo
064Butano
068Bolivio
070Bosnio kaj Hercegovino
072Bocvano
074Buvet-Insulo
076Brazilo
084Belizo
086Brita Hindoceana Teritorio
090Salomonoj
092Britaj Virgulininsuloj
096Brunejo
100Bulgario
104Mjanmao (Birmo)
108Burundo
112Belorusio
116Kamboĝo
120Kameruno
124Kanado
132Kaboverdo
136Kajmana Insularo
140Centr-Afrika Respubliko
144Srilanko
148Ĉado
152Ĉilio
156Ĉinio
158Tajvano
162Kristnaskinsulo
166Kokosinsuloj
170Kolombio
174Komoroj
175Majoto
178Respubliko Kongo
180Demokratia Respubliko Kongo
184Kukinsuloj
188Kostariko
191Kroatio
192Kubo
196Kipro
203Ĉeĥio
204Benino
208Danio
212Dominiko
214Dominika Respubliko
218Ekvadoro
222Salvadoro
226Ekvatora Gvineo
231Etiopio
232Eritreo
233Estonio
234Ferooj
238Insuloj Falklandoj
239Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj
242Fiĝioj
246Finnlando
248Alando
250Francio
254Franca Gujano
258Franca Polinezio
260 Francaj Sudaj Teritorioj
262Ĝibutio
266Gabono
268Kartvelio
270Gambio
275Palestina Aŭtonomio
276Germanio
288Ganao
292Ĝibraltaro
296Kiribato
300Grekio
304Gronlando
308Grenado
312Gvadelupo
316Gvamo
320Gvatemalo
324Gvineo
328Gujano
332Haitio
334Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj
336Vatikano
340Honduro
344Honkongo
348Hungario
352Islando
356Barato
360Indonezio
364Irano
368Irako
372Irlando
376Israelo
380Italio
384Ebur-Bordo (aŭ malofte neoficiale Kotdivuaro)
388Jamajko
392Japanio
398Kazaĥio
400Jordanio
404Kenjo
408Nord-Koreio
410Sud-Koreio
414Kuvajto
417Kirgizio
418Laoso
422Libano
426Lesoto
428Latvio
430Liberio
434Libio
438Liĥtenŝtejno
440Litovio
442Luksemburgio
446Makao
450Madagaskaro
454Malavio
458Malajzio
462Maldivoj
466Malio
470Malto
474Martiniko
478Maŭritanio
480Maŭricio
484Meksiko
492Monako
496Mongolio
498Moldava Respubliko
499Montenegro
500Moncerato
504Maroko
508Mozambiko
512Omano
516Namibio
520Nauro
524Nepalo
528Nederlando
531Kuracao
533Arubo
534Sint Maarten
535Bonaire, Sint Eustatius kaj Saba
540Nov-Kaledonio
548Vanuatuo
554Nov-Zelando
558Nikaragvo
562Niĝero
566Niĝerio
570Niuo
574Norfolkinsulo
578Norvegio
580Nord-Marianoj
581Usonaj Malgrandaj Insuloj
583Federacio de Mikronezio
584Marŝala Insularo
585Palaŭo
586Pakistano
591Panamo
598Papuo-Nov-Gvineo
600Paragvajo
604Peruo
608Filipinoj
612Pitkarna Insularo
616Pollando
620Portugalio
624Gvineo Bisaŭa
626Orienta Timoro
630Porto-Riko
634Kataro
638Reunio
642Rumanio
643Rusio
646Ruando
652Saint Barthélemy
654Sankta Heleno, Ascension kaj Tristan da Cunha
659Sankta-Kito kaj Neviso
660Angvilo
662Sankta Lucio
663Saint-Martin
666Sankta-Piero kaj Mikelono
670Sankta Vincento kaj la Grenadinoj
674San-Marino
678Santomeo kaj Principeo
682Sauda Arabio
686Senegalo
688Serbio
690Sejŝeloj
694Sieraleono
702Singapuro
703Slovakio
704Vjetnamio
705Slovenio
706Somalio
710Sudafriko
716Zimbabvo
724Hispanio
728Suda Sudano
729Sudano
732Okcidenta Saharo
740Surinamo
744Svalbardo kaj Janmajeno
748Svazilando
752Svedio
756Svislando
760Sirio
762Taĝikio
764Tajlando
768Togolando
772Tokelao
776Tongo
780Trinidado kaj Tobago
784Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
788Tunizio
792Turkio
795Turkmenio
796Turkoj kaj Kajkoj
798Tuvalo
800Ugando
804Ukrainio
807Nord-Makedonio
818Egiptio
826Britio
831Gernezejo
832Ĵerzejo
833Manksinsulo
834Tanzanio
840Usono
850Usonaj Virgulininsuloj
854Burkino
858Urugvajo
860Uzbekio
862Venezuelo
876Valiso kaj Futuno
882Samoo
887Jemeno
894Zambio

Eksaj kodoj

[redakti | redakti fonton]

Kiam landoj unuiĝas, dividiĝas aŭ iliaj teritorioj ŝanĝiĝas, ilia ciferaj kodoj eksiĝas kaj ili ricevas la novajn. Ekzemple:

  • Germana Demokratia Respubliko (havis la kodon 278) aliĝis al Federacia Respubliko Germanio (havis la kodon 280) en 1990. Post tio por la unuiĝinta Germanio oni uzas la ciferan kodon 276, sed la literaj kodoj restis tiuj, kiujn antaŭe havis Federacia Respubliko Germanio.
  • Etiopio havis la ciferan kodon 230 antaŭ kiam Eritreo apartiĝis en 1993, post tio la cifera kodo estas 231, sed la literaj kodoj restis la samaj.
  • Sudano havis la ciferan kodon 736 antaŭ kiam Suda Sudano apartiĝis en 2011, post tio la cifera kodo estas 729, sed la literaj kodoj restis la samaj.

Se la nomo de la lando ŝanĝiĝas sen ŝanĝo de la teritorio, do ĝiaj literaj kodoj ŝanĝiĝas, sed la cifera restas sama. Ekzemple, Birmo ŝanĝis sian nomon al Mjanmao, ĝiaj literaj kodoj ŝanĝiĝis, sed la cifera kodo 104 restis sama.

En suba tabelo troviĝas ciferaj kodoj forigitaj el la normo 3166-1:[3]

Kodo Landa nomo Notoj
128Insuloj Kantono kaj Enderberoparto de la Feniksa Insularo de Kiribato, neloĝata krom kelkaj familioj en la atolo Kantono
200Ĉeĥoslovakio
216Lando de Maud
230Etiopioantaŭ kiam Eritreo apartiĝis en 1993
249Ĉeflanda Francio
278Germana Demokratia Respublikot.e., Orienta Germanio
280Federacia Respubliko Germaniot.e., Okcidenta Germanio
396Jonstonatolo
488Midvejinsuloj
532Nederlandaj Antilojantaŭ kiam Arubo apartiĝis en 1986
530Nederlandaj Antilojpost kiam Arubo apartiĝis en 1986 kaj antaŭ la dividiĝo en 2010
536Neŭtrala Zonointer Sauda Arabio kaj Irako
582Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj
590Panamoantaŭ la aliĝo de Zono de la Kanalo de Panamo in 1979
658Sankta-Kito-Neviso-Angvilo
720Demokratia Popola Respubliko Jemenot.e., Suda Jemeno
736Sudanoantaŭ kiam Suda Sudano apartiĝis en in 2011
810Sovetunio
849Usonaj Diversaj Pacifikaj Insulojili kun iuj neloĝataj insuletoj en Karibio konsistigas la Usonajn Malgrandajn Insulojn
872Vejkinsulo
886Jemena Araba Respublikot.e., Norda Jemeno
890Jugoslavio
891Serbio kaj Montenegro

Neuzitaj kodoj

[redakti | redakti fonton]

Sekvaj ciferaj kodoj estis kreitaj fare de la Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj, sed la normo ISO 3166-1 neniam inkluzivis ilin:[1]

Kodo Nomo de Teritorio
274Gazaa Sektoro
282Orienta Berlino
284Okcidenta Berlino
650Rjukju-insularo
728Hispana Norda Afriko (noto: tiu ĉi kodo nun estas uzata por Suda Sudano)
830Manikinsuloj

En la normo UN M.49 Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj ĉeestas pliaj ciferaj kodoj por geografiaj regionoj, grupoj da landoj, sed ili ne apartenas al la normo ISO 3166-1.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Appendix 1. United Nations Standard Country Codes (angle) (PDF). Cancer Registration: Principles and Methods, IARC Scientific Publication No. 95, p. 208–211. International Agency for Research on Cancer (1991). Arkivita el la originalo je 2022-01-19. Alirita 2020-01-16 .
  2. Country names and code elements. ISO.
  3. Clive Feather (2003-07-25). Country codes in ISO 3166 (Table 2: codes withdrawn from use).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]