Cifereca

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cifereca aŭ "diĝita" sistemo estas sistemo, kiu funkcias pere de malkontinuaj grandoj, kiujn oni povas prezenti per finia nombro da bazaj signoj, kio matematike ekvivalentas al prezentado per ciferoj. La nocio komplementa al cifereca estas analoga.

Cifereca datumprezento kaj cifereca funkciado estas multege uzataj en komputiloj, kaj ĝenerale en moderna tekniko.

Lingva noto

Sinonimo de cifereca estas diĝita, tamen kelkaj fontoj rekomendas la vorton cifereca.[1][2] La vorto digitala neniel estas sinonimo, sed rilatas al la vegetaĵo digitalo. Diĝita transskibas la anglan digital (cifera), kiu devenas el digit (cifero), samkiel la pola cyfrowy (cifer[ec]a) devenas el cyfra (cifero) — kaj samkiel en Esperanto cifereca devenas el cifero.

Oni iam preferas uzi la vorton bito, kiu indikas duuman ciferon, kaj estas do alia maniero apliki la saman metaforon. Ekz-e bitlibro estas maniero nomi ciferecan libron. La ideo estas unu sama; tamen bit- pli oportunas por la uzo prefikseca (ĉar ĝi estas mallonga), dum cifereca pli proksime esprimas la internacian metaforon (digital, cyfrowy ktp).

Oni nepre ne esprimu la koncepton cifereca per numeranombra, kiuj maltrafas la ideon: per si mem nombro ne neprigas ideon pri malkontinuo, la matematikaj nombroj estas elementoj de kontinuo (dum ilia prezento per ciferoj ne formas kontinuon). Kaj numera estas tute malkonvena, ĉar neniel temas pri vicmontraj numeroj.

Cifereca kodado

Oni uzas diversajn kodadajn manierojn. Ekz.

Referencoj