Cifereca akordigilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baza cifereca akordigilo

Cifereca akordigilo estas elektra aparato, kiu ŝanĝas signalojn de televidanteno tiel, ke analoga televidilo povas ricevi ilin. Ekzistas ciferecaj akordigiloj por antentelevida kaj kablotelevida retoj. En kablotelevidaj akordigiloj krome estas loko por ciferectelevida karto, kiu ebligas ricevadon de pagendaj televidkanaloj.