Cifereca projekciilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cifereca projekciilo

Cifereca projekciilo estas projekciilo por ciferecaj film- aŭ komputil-bildoj. Oni povas konsideri la aparaton, kiel la posteulon de la malnovaj diaprojekciiloj (aŭ diaskopoj), epidiaskopoj kaj retroprojekciiloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Eidophor, la pramodelo de ciferecaj projekciiloj.

La prapatro de la cifereca projekciilo estis Eidophor, inventita en 1939 de Fritz Fischer. En tiu aparato elektrona kanono estas direktita al oleo-tavoleto. La surfaco de tiu tavoleto pro tio ŝanĝiĝas, tiel ke la al ĝi projekciita lumo pli aŭ malpli reflektiĝas. La tiel akirita bildo estas projekciiata sur ekrano. Eidophor estis tre multekosta kaj pro tio apenaŭ populara.

Nuna plej ofta sistemo[redakti | redakti fonton]

LKV (Likvid-Kristala Vidigilo)[redakti | redakti fonton]

En la loko, kie en klasika diaprojekciilo troviĝas la diapozitivo (do inter lampo kaj objektivo), troviĝas malgranda Likvid-Kristala Vidigilo (angle: LCD, Liquid Crystal Display), provizita de krado kun la tri bazaj koloroj ruĝo, verdo kaj bluo. Per komputila regado de la elementoj en tiu krado, estas generata travidebla kaj projekciebla kolora bildo.

Pli multekostaj projekciiloj havas tri LKV-ekranojn, unu por ĉiu baza koloro. Dum la projekciado la bildoj estas miksitaj ĝis unu kombinita kolorbildo.