Cifereca veterprognozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cifereca veterprognozo kreita de la sistemo GFS (Global Forecast System, globala prognoza sistemo)
Cifereca veterprognozo kreita de NAM

Cifereca veterprognozo estas veterprognozo kreita helpe de kompuiloj. El la stato de la atmosfero je aparta momento, per cifereca solvo de la necesaj ekvacioj kalkuliĝas la stato je posta momento. Tiaj kalkuloj rilatas foje al pli ol 14 tagoj kaj estas la bazoj de ĉiuj nuntempaj veterprognozoj.

Loka prognozo[redakti | redakti fonton]

La veterprognozoj kalkulitaj de modeloj estas por loka veterprognozo plej ofte tro maldetalaj. La kalkulitaj datumoj estas tial kutime kontrolitaj de meteologoj kaj komparitaj al spertitaj celaroj.

Modeloj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas granda nombro de modeloj de la diversaj veterservoj. Ili uzas diversajn metodojn kaj tial ofte multe varias la rezultoj de la prognozoj. La plej multaj modeloj estas starigitaj por aparta regiono kaj tute ne aŭ nur malprecize reprezentas la ceteran parton de la mondo. La modeloj estas kutime rekalkulitaj almenaŭ unufoje tage kaj proponas prognozojn almenaŭ por la horoj 0:00 UTC kaj 12:00 UTC de la tagoj pri kiuj temas la prognozo.

Inter la plej konataj modeloj estas la globala modelo GFS (Global Forecast System, iam AVN) de la usona servo NOAA. Ĝi kalkulas prognozojn kvarfoje tage. La datumoj de GFS estas libere kaj senpage alireblaj kaj estas tiel uzataj ĉefe de malgrandaj veterservoj.

Aliaj konataj modeloj estas:

  • UKMO (United Kingdom Model): globala modelo de la brita Met Office
  • GME: globala modelo de la germana Deutscher Wetterdienst
  • globala modelo de la eŭropa centro por mezlonga veterprognozo
  • GEM: globala modelo de la kanada veterservo
  • NOGAPS: globala modelo de la usona Fleet Numerical Meteorology and Oceanography Centers
  • MM5 Mesoscale Model 5
  • WRF Weather Research and Forecast Model
  • aLMo (Alpine Model) de la svisa MeteoSchweiz

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]