Ciferplato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ciferplato kun 3 grupoj de 4 ciferoj

Ciferplato estas parto de horloĝo kiu precize indikas la subdividon de la tempo.

Multaj klasikaj ciferplatoj kun romiaj ciferoj ne havas "IV" sed "IIII". Tio estas ĉar pro kaŭzo de simetrio oni faras 3 grupojn de 4 ciferoj: I, II, III, IIII; V, VI, VII, VIII; IX, X, XI, XII.

Oficiale ĝi devus esti I, II, III; IV, V, VI, VII, VIII; IX, X, XI, XII. sed tiam la nombroj en la grupoj estas malsamaj.

La plej granda ciferplato de Eŭropo estas sur la Sankta Petrokirko en Zuriko. Ĝi havas diametron de 8,7 metroj.

Turhorloĝo de Sankta Petro kirko en Zuriko
Diversaj ciferplatoj de horloĝoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

La termino ciferplato estas ankaŭ uzata pri mezuriloj aŭ aliaj aparatoj, sur kiuj estas surskribitaj ciferoj.