Cigana lingvo
Cigana lingvo | ||
Romani čhib | ||
Parolata en | Inter ciganoj kaj sintioj | |
Parolantoj | 46 000 000 | |
Denaskaj parolantoj | 4,8 milionoj | |
Skribo | latina alfabeto, cirila alfabeto, nagario | |
Lingvistika klasifiko | ||
---|---|---|
Hindeŭropa
| ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | kunoficiala en Šuto Orizari, Makedonio, kaj en 79 komunumoj de Rumanio inkluzive de Budeşti, regiona lingvo de Kosovo, minoritata lingvo en Svedio kaj Finnlando | |
Reguligita de | Nenio | |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | romaní | |
ISO 639-3 | rom | |
SIL | RMY | |
Glottolog | roma1329 | |
Angla nomo | Romani | |
Franca nomo | romani | |
Vikipedio | ||
La cigana lingvo (ankaŭ nomata "romaa lingvo" laŭ la etno de romaoj[1], subgrupo de la ciganoj) apartenas al la hindarjaj lingvoj de la hindeŭropa lingva familio. Ekzistas pluraj variantoj, ĉar ciganoj vivas diaspore tra la tuta mondo kaj akceptas multajn lokajn esprimojn.
Nomo de la lingvo[redakti | redakti fonton]
Laŭ la malsupre nomita libro "Kauderwelsch"[2] [3] la denaskuloj nomas sian lingvon romanes aŭ romani ĉib [elp. rroma[n]i ʧhib/ɕib] kiu estas skribita en tre diversaj manieroj depende lingvoj; románi czib, románi čib, románi tschib, románi tschiwi, romani tšiw, romeni tšiv, romani tscheeb, rromani čhib, romani chib, rhomani chib, romani čhib, romaji šjib, romai şib aŭ romanyi shib[4]. En lingvoj kun aliaj alfabetoj ĝi estas ankoraŭ alimaniere skribata.
Ortografio[redakti | redakti fonton]
La ĉi-sekve uzata ortografio baziĝas sur la libreto "Kauderwelsch", sed ne ekzistas unueca ortografio por la lingvo.
Litero | Similas al | Ekzemplo | Traduko | Rimarko |
---|---|---|---|---|
č | ĉ | čor | ŝtelisto | |
x | ĥ | xabé | manĝaĵo, nutraĵo | |
š | ŝ | šukár | bela | En kelkaj dialektoj ĝi povas estiĝi el čh, ekz. šib "lingvo" (el čhib) |
ž | ĵ | žuvlí | virino | |
dž | ĝ | džilí | kanto | En kelkaj dialektoj ĝi povas ŝanĝiĝi al g, ekz. gilí. Sed ĝi ankaŭ povas estiĝi el g, ekz. dživ "greno" (el giv). |
Gramatiko[redakti | redakti fonton]
Substantivo[redakti | redakti fonton]
La deklinaciado havas 8 kazojn kaj du genrojn (viran kaj inan). Ni rigardu ekzemple la substantivon raklo (knabo):
nom. | rakl-o | knabo |
---|---|---|
vok. | rakl-eja! | knabo! |
akuz. | rakl-es | knabon |
dat. | rakl-es-ke | al knabo |
lok. | rakl-es-te | ĉe knabo |
abl. | rakl-es-tar | (direkte) de knabo |
instr. | rakl-es-sa, rakl-e-ha | kun/per knabo |
gen. | rakl-es-ko, rakl-es-kero | (havaĵo) de knabo |
nom. | rakl-e | knaboj |
---|---|---|
vok. | rakl-ale! | knaboj! |
akuz. | rakl-en | knabojn |
dat. | rakl-en-ge | al knaboj |
lok. | rakl-en-de | ĉe knaboj |
abl. | rakl-en-dar | (direkte) de knaboj |
instr. | rakl-en-ca | kun/per knaboj |
gen. | rakl-en-go, rakl-en-gero | (havaĵo) de knaboj |
Deklinaciataj estas ankaŭ la adjektivoj, pronomoj kaj numeraloj.
Verboj[redakti | redakti fonton]
Regulaj verboj uzas la saman radikon por prezenco kaj preterito, dum neregulaj verboj iom ŝanĝas ĝin. Prunteprenitaj verboj aldonas markigan silabon, kiu eĉ dependas de la dialekto.
Prezenco[redakti | redakti fonton]
La prezenco distingas tri specojn de konjugacio, nome a-grupo, e-grupo kaj prunteprenita grupo. Ĉar ne ekzistas infinitivo, kiel ekzemplo estas donita la tria persono el la verba singularo de prezenco.
La e-grupa konjugacio estu montrata per la verbo kerel.
Persono | Mallonga formo | Traduko | Longa formo | TradukoL |
---|---|---|---|---|
(me) | ker-áv | mi faras | ker-áva | mi faros |
(tu) | ker-és | vi faras | ker-éha | vi faros |
(vo, ov, jov) | ker-él | li faras | ker-éla | li faros |
(voj, oj, joj) | ker-él | ŝi faras | ker-éla | ŝi faros |
(amé, amen) | ker-ás | ni faras | ker-áha | ni faros |
(tumé, tumen) | ker-én | vi faras | ker-éna | vi faros |
(von, on, jon) | ker-én | ili faras | ker-éna | ili faros |
- L Lovara dialekto
ker! | vi faru! |
ker-as! | ni faru! |
ker-en! | vi faru! |
ma ker! | ne faru! |
La a-grupa konjugacio estu montrata per la verbo žal.
Persono | Mallonga formo | Traduko | Longa formo | TradukoL |
---|---|---|---|---|
(me) | ž-av | mi iras | ž-áva | mi iros |
(tu) | ž-as | vi iras | ž-áha | vi iros |
(vo, ov, jov) | ž-al | li iras | ž-ála | li iros |
(voj, oj, joj) | ž-al | ŝi iras | ž-ála | ŝi iros |
(amé, amen) | ž-as | ni iras | ž-áha | ni iros |
(tumé, tumen) | ž-an | vi iras | ž-ána | vi iros |
(von, on, jon) | ž-an | ili iras | ž-ána | ili iros |
Preterito[redakti | redakti fonton]
La preterito nur distingas inter propraj verboj kaj prunteprenitaj verboj. Krome dependas la preterito litero de la lasta radika konsonanto. Post -l-, -n-, -r- kaj -v- sekvas -d-, sed post -g-, -k-, -kh-, -m-, -s-, -čh- kaj -š- sekvas -l-.
Persono | Preterito de "kerél" | Traduko | Preterito de "pučhel" | Traduko |
---|---|---|---|---|
(me) | ker-d-ém | mi faris | pučh-l-ém | mi demandis |
(tu) | ker-d-án | vi faris | pučh-l-án | mi demandis |
(vo, ov, jov) | ker-d-ás | li faris | pučh-l-ás | li demandis |
(voj, oj, joj) | ker-d-ás | ŝi faris | pučh-l-ás | ŝi demandis |
(amé, amen) | ker-d-ám | ni faris | pučh-l-ám | ni demandis |
(tumé, tumen) | ker-d-én | vi faris | pučh-l-én | vi demandis |
(von, on, jon) | ker-d-é | ili faris | pučh-l-é | ili demandis |
Vortotrezoro[redakti | redakti fonton]
La vortotrezoro konsistas el du partoj, nome vortoj, kiuj parencas al vortoj en aliaj hindiaj lingvoj, kaj vortoj el diversaj lingvoj, kies teritorioj estis tramigritaj de la ciganoj.
Vorto | Senco | De kie |
---|---|---|
ha | jes | |
na | ne | Hindia |
jekh | unu | Hindia |
duj | du | Hindia |
trin | tri | Hindia |
štar | kvar | Hindia |
panč | kvin | Hindia |
šov | ses | Hindia |
efta | sep | Greka |
oxto [oĥto] | ok | Greka |
enja | naŭ | Greka |
deš | dek | Hindia |
dad | patro | Persa |
daj, dej | patrino | Persa |
phral | frato | Hindia |
phen | fratino | Hindia |
čhavo | infano | Hindia |
šukar | bela | Hindia |
kaj | kie; ke | Hindia |
the | kaj | |
abo | aŭ |
Literaturo[redakti | redakti fonton]
(angla) Matras, Y., Language and the rise of a transnational Romani identity, 2013, RomIdent Working Papers 24.
(pola) Izabela Jaśkowiak, Paweł Lechowski, Rozmówki romskie. Romane wakeribena (Ciganaj konversacioj), Romskie Stowarzyszenie Oświatowe Harangos (Cigana Kleriga Asocio Harangos), Kraków 2008, p. 71
(pola) Baba Jaga. Jan Mirga, Baśnie (Fabloj), Obrazy (Fotoj), Małgorzata Mirga-Tas, Marta Kotlarska, Romskie Stowarzyszenie Oświatowe Harangos i Muzeum Okręgowe w Tarnowie, Kraków 2010 ISBN 978-83-85988-97-7 Teksto en la pola kaj cigana.
(japana) Lingvopolitiko de malplimulto dise loĝanta en multaj ŝtatoj, Eld. Miura Nobutaka & Kasuya Keïsuke, 2000.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Marcel Couthiade ('Rromani'-skribo, lingvo kaj kulturo)
- Ciganoj
- Sintioj
- Gadĵo
- Ederlezi (kanto)
- Finna-Cigana lingvo
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Gelem, Gelen Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine: cigana himno
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Noto : Multaj nuntempe uzas la vorton "romaoj" (kaj ties diversajn nacilingvajn formojn) ankaŭ kiel sinonimon de la pli ĝenerala nomo "ciganoj". La Internacia Romaa Unio opinias, ke la diversaj nacilingvaj terminoj similaj al "ciganoj" estas pejorativaj, kaj uzas tial anstataŭe "romaoj", tiel inkluzivante ankaŭ sintiojn kaj kaleojn en la signifon de "romaoj".
- ↑ (germana) Kauderwelsch, Band 177, Romani Wort für Wort, ISBN 3-89416-356-9
- ↑ Noto pri lingva diskriminacio de romaoj en la libro (itala) Rom genti libere : "Romanès : un idiomo ignoto, un linguaggio volutamente artefatto, una lingua furbesca"
- ↑ (de) Marcel Courthiade, Wer hat Angst vor der Rroma?, p. 22, Academie.edu
- Webarchive template wayback links
- Hindarja lingvaro
- Lingvoj de Bulgario
- Lingvoj de Grekio
- Lingvoj de Barato
- Lingvoj de Moldavio
- Lingvoj de Pollando
- Lingvoj de Rumanio
- Lingvoj de Montenegro
- Lingvoj de Serbio
- Lingvoj de Vojvodino
- Lingvoj de Svedio
- Lingvoj de Nord-Makedonio
- Lingvoj de Turkio
- Ciganoj
- Lingvaj minoritatoj