Cignoj reflektitaj kiel elefantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cignoj reflektitaj kiel elefantoj estas pentraĵo de 1937 fare de la hispana superrealista pentristo Salvador Dalí. La pentraĵo estis kreita dum lia periodo paranoik-kritika, kaj enhavas unu el la duoblaj bildoj plej konataj kiuj formis gravan parton de tiu periodo.

Cignoj reflektitaj kiel elefantoj uzas la reflekton sur laga surfaco por krei la duoblan bildon de la pentraĵo. Tri cignoj estas antaŭ senfoliaj arboj kaj, en la reflekto, la cignoj estas la kapoj de la elefantoj kaj la arboj iĝas iliaj korpoj: la koloj de la cignoj iĝas la rostroj de la elefantoj. La fono de la pentraĵo estas kataluna pejzaĝo reprezentita kun aŭtunaj koloroj: maldekstre estas homa figuro kaj tuto certe tendencas al superrealisma etoso.[1]

En la Dua Mondmilito, tiu verko estis ŝtelita de la germana armeo dum la okupacio de Francio kaj restis stokita en la muzeo Jeu de Paume de Parizo en la nomita "salle des martyrs" (martirejo) inter 1940 kaj 1944. Nuntempe la pentraĵo apartenas al Cavaliere Holding, Co., Inc., en Ĝenevo, Svisio.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Swans Reflecting Elephants, c.1937 en». Fulcrumgallery.com. Konsultita la 24an de februaro 2019.
  2. Catalogo razonado de pinturas de Salvador Dalí en www.salvador-dali.org Konsultita la 24an de februaro 2019.