Cikado
Cikadoj estas insektoj el la subordo de la ordo hemipteroj. Tiuj virinsektoj kapablas eligi akran, vibran sonon (ĉirpado).
Cicada estas la genro de hemipteroj, el kiu originas la vorto "cikado", pli ĝenerale uzata.
Ekzemple: Sangruĝa cikado (Tibicina haematodes)
Diversaj manieroj de insekta ĉirpado[redakti | redakti fonton]
Listo de specioj[redakti | redakti fonton]
- Familio cikadedoj (Cicadidae)
- Genro Graptopsaltria Olecikado
- mediteranea cikado Cicade plebeja
- monta cikado Cicadetta montana
- deksepjara cikado Magicicada septemdecim
- ŝelo-cikado Platypleura kaempferi
- masko-cikado; kranio-cikado Tosena seebohmi
- familio jasedoj (nanaj cikadoj) Jassidae
- verda cikado Jassus lanio
- ruĝa-blua cikado Graphocephala coccinea
- orel-cikado Tettigella viridis
- rozo-cikado Typhlocyba rosae
- familio cerkopisedoj (ŝaŭmo-cikadoj) Cercopidae
- sango-cikado Cercopis vulnerata
- ŝaŭmo-cikado Philaenus spumarius
- familio. psiledoj (folio-puloj) Psyllidae
- pomo-cikado; pomo-pulo Psylla mali
- kverka folio-pulo Psyllopsis fraxini
- familio fulgoredoj (lanterno-cikadoj) Fulgoridae
- ruĝanaza lanterno-cikado Fulgora candelaria
- Eŭropa, pinta lanterno-cikado Dictyophara europaea
- Surinama, araĥida lanterno-cikado; araĥido-kapa cikado Lanternaria phosphorica
- segila lanterno-cikado; segilo-cikado Phricus serratus
- familio membrakedoj (kasko-cikadoj) Membracidae
- globeta kasko-cikado Bocydium globulare
- ĵetila kasko-cikado Sonsophorus balista
- tenila kasko-cikado Heteronotus abbreviatus
- dorna kasko-cikado Umbonia spinosa
- (Eŭropa) dorno-cikado Centrotus cornutus
Plie en Usono ekzistas la magicikadedoj, karakterizitaj per ilia vivociklo de aŭ 13 aŭ 17 jaroj, fine de kiu ĉiuj la cikadoj de unu specio samtempe eliras teron, geiĝas kaj mortas; tiam povas esti miliardoj da ili en sama loko; ĉefe en Usonaj ŝtatoj Indiana, Ohio kaj Kentucky.