Cikladoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la Cikladoj en Grekio

La Cikladoj (greke Κυκλάδες, Kiklades, respektive Νομός Κυκλάδων, Nomós Kikladon, esperanta nomo kun komenca "c" - kaj ne "Kikladoj" - laŭ PIV) estas insularo de Grekio, kaj samtempe unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomós"). La insularo situas en la sudo de la Egea Maro, kaj apartenas al la administra regiono ("periferio") Suda Egeo. La Cikladoj kovras areon de sume 2.572 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 113.000 enloĝantojn. Administra centro de la provinco kaj de la administra regionon estas la urbo Ermupoli sur la insulo Siroso.

Dum la epoko de antikva Grekio oni konsideris la insularon cirklon ĉirkaŭ la sankta insulo Deloso kaj tial nomis ilin Cikladoj (ringaj insuloj). Sur tiuj insuloj disvolviĝis la nomita Ciklada kulturo. La restajn insulojn de la regiono oni nomis Sporadoj, la "disĵetitaj insuloj". La insularo estas inter la plej ŝatataj turismaj celoj en Grekio.

La insuloj konsistas grandparte el la mineraloj gnejso kaj skisto, iom ankaŭ el granito kaj bazalto. Pro la fekundeco de la grundo kaj la serena, milda klimato dum la antikva epoko oni nomis ilin la "perloj de Grekio". Nuntempe multaj el la insuloj tamen estas sen arba vegetaĵo kaj tial sufera je erozio kaj manko de nesala akvo. Tamen daŭre sur la grundo bone kreskas vitoj, olivarboj, kotono kaj produkteblas silko kaj mielo. La ardan varmon de la somero mildigas maraj ventoj.

La unuopaj insuloj de la insularo estas

la "pordego de Naksoso": antikva templa enirejo, kiu iĝis simbolo de Grekio
ventomuelejo sur la insulo Paroso


Eksteraj ligiloj

grekeoficialaj paĝoj de la insulara provinco

Ŝablono:Ĝermo-Grekio