Natria ciklamato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ciklamato)
Natria cikloheksilsulfamato
Kemia formulo
C6H12NNaO3S
Natria ciklamato
Bastona kemia strukturo de la
Natria cikloheksilsulfamato
Natria ciklamato
Tridimensia kemia strukturo de la Natria cikloheksilsulfamato
Alternativa(j) nomo(j)
* Ciklamato de natrio
CAS-numero-kodo 139-05-9
ChemSpider kodo 8421
PubChem-kodo 23665706
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka, senodora, higroskopa, lumsensiva solidaĵo tridekfoje pli dolĉa ol sukerkano[1]
Molmaso 201,221988 g mol−1
Denseco 1,32 g/cm−3[2]
Fandpunkto 265 °C [3]
Bolpunkto 397 °C [4]
Refrakta indico  1,5292
Solvebleco Akvo:200 g/L[5]
Solvebla en propilena glikolo, nesolvebla en etanolo, kloroformo, benzeno kaj etero.[1]
Mortiga dozo (LD50) 1280 mg/kg (buŝe) [6]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P301+317, P330, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria ciklamato, ciklamato de natrioNaC6H12SNO3

Natria ciklamato (E 952) estas sinteze produktita dolĉaĵo. Ĝi estas salo de cikloheksilsulfaminacido. Ĝi estas 35-70-oble pli dolĉa ol saĥarozo (sukero), sed nur dekone pli dolĉa ol saĥarino.

Ciklamato estas varmego-rezista kaj tiel uzeblas por kuirado kaj bakado. Ĝi estas uzata ĉefe en maĉgumo kaj kalorioreduktaj manĝaĵoj. La taga maksimuma dozo estas ĉirkaŭ 11 mg je kg-korpomaso kaj tio estas atingebla eĉ por la junuloj, kiuj trinkas multajn sensukeran - kun ciklamato dolĉigita - trinkaĵon. Problemo de la ciklamato por la homoj estas ĉefe pri fenilketonurio.

Ciklamato estis suspektita pri kanceriga efiko, kion pruvis komence eksperimentoj kun bestoj. En Usono ĝi estas malpermesata ekde 1969, en Eŭropo ĝi estas uzebla en kelkaj nutraĵoj.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la natria ciklamato per traktado de ciklamata acido kaj natria hidroksido:

ciklamata acido +natria hidroksido Natria ciklamato +akvo

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la natria ciklamato per traktado de ciklamata acido kaj natria bikarbonato:

ciklamata acido +natria bikarbonato Natria ciklamato +akvo +karbona duoksido

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la natria ciklamato per traktado de natria klorido kaj ciklamata acido:

natria klorido +ciklamata acido natria ciklamato +klorida acido

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la natria ciklamato per traktado de natria askorbato kaj ciklamata acido:

natria askorbato +ciklamata acido Natria ciklamato +askorbata acido

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]