Ciklopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
"La Ciklopo", Odilon Renon.

Ciklopo – helene Κύκλωψ rondokululo, latine cyclops – estas mitologia giganta raso. Komence ili estis dioj de la ŝtormoj, post oni kredis ilin forĝistoj, helpantoj de Vulkano. Ili havas unu solan okulon en la frunto kaj foje oni diras ilin hommanĝantoj. Oni dividis ilin, jam en antikvo, en "malnovaj ciklopoj", primitivaj estoj, filoj de Urano kaj Gaja kaj "novaj ciklopoj", evitindaj filoj de Pozidono kiu vivas en izolitaj insuloj kaj ĝoje manĝas homojn.

Laŭ Francisko Azorín Ciklopo estas Mita giganto, filo de Urano k. la Tero, eĵetita kun similaj fratoj de la ĉielo.[1] Li indikas etimologion el rgeka kiklops (cirkla okulo). Kaj aldonas terminon kiu aludas al konstruarto, nome ciklopa kiel "Kolosa verko formita per grandegaj ŝtonoj, kiel farita de ciklopoj".[2]

Fama ciklopo estas Polifemo, filo de Pozidono, kiu aperas en multaj literaturaj verkoj.

En Brazilo estas Mapinguari, loka versio de ciklopo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 46.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]