Saltu al enhavo

Ciklopropeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ciklopropeno
Plata kemia strukturo de la Ciklopropeno
Tridimensia kemia strukturo de la Ciklopropeno
Kemia formulo
C3H4
CAS-numero-kodo2781-85-3
ChemSpider kodo109788
PubChem-kodo123173
Fizikaj proprecoj
Molmaso40,065 g·mol−1
Bolpunkto−36 °C
Sekurecaj Indikoj
RiskojR12
SekurecoS9 S16 S33
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 04 – Produkto sub premo
08 – Risko al sano
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH220, H280, H340, H350
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP201, P202, P210, P281, P308+313, P377, P381, P403, P405, P410+403, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Ciklopropeno estas cikla organika kombinaĵo kun la kemia formulo C3H4. Ĝi estas la plej simpla cikloalkeno kaj konsistas el trimembra ringo, kiu entanas unu duoblan ligon. Ciklopropeno estas unu el la plej forte streĉitaj ringaj kombinaĵoj, kiujn oni ĝis nun izolis. Ĝi estas pli forte streĉita ol la ciklopropano, ĉar du ligaj anguloj devas malgrandiĝo de 120° je 60° – tiel je 60° – (ciklopropano: 109,5° – 60° = 49,5°). En la naturo aperas pli komplikaj grasacidoj, kiuj entenas ciklopropenan ringon, ekz. la sterculina acido en grajna oleo de Sterculia foetida.

Ciklopropilamina estas metil-izita per metil-jodido. La tiel estiĝanta jodid-salo transformiĝas kun humida arĝenta hidroksido. La sekvanta seka distilado de ciklopropiltrimetila amoniumhidroksido donas per Hofmann-eliminado ciklopropenojn.

Pro sia granda ringa streĉo, ciklopropeno estas tre malkonstanta kaj emas forte al polimeriĝo. Se oni aldonas bromon, estiĝas 1,2-dibrom-ciklopropano, kiam la reago okazas tre forte.