Ciliuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ciliuloj

Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Kromistoj Chromista
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
"Ciliados" en Kunstformen der Natur de Ernst Haeckel, 1904

En biologio, la Ciliuloj[1] (latine Ciliophora) estas klado de eŭkariotoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Skema diagramo de tipa ciliulo Paramecium

La ciliuloj estas unuĉelaj eŭkariotoj. La ciliula ĉelo havas du nukleojn (malsimile al aliaj eŭkariotoj): duploida mikronukleo, kiu portas la genojn donotaj al idoj, kaj granda plurploida makronukleo, kiu portas la genojn esprimotajn fenotipe.

Ciliuloj movas sin, nutras sin, kaj sensas per cilioj.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

La plejmulto el la ciliuloj estas heterotrofoj, nutrante sin per pli malgrandaj organismoj kiel bakterioj kaj algoj kaj detrito enpelata en la buŝan sulkon per modifitaj buŝaj cilioj. Tio kutime inkluzivas aron de membranetoj maldekstre de la buŝo kaj apudbuŝan mebranon dekstre, kiuj ambaŭ estiĝas el polikinetidoj, aroj de multaj cilioj kun rilataj strukturoj. La manĝaĵo estas movata de la cilioj tra la buŝtrueto en la gorĝon, kiu estigas nutrajn vakuolojn.

Nutraj metodoj tamen varias rimarkinde. Kelkaj ciliuloj estas senbuŝaj kaj nutras sin per ensorbado (osmotrofeco), dum aliaj estas predantoj kaj nutras sin per aliaj protozooj kaj aparte per aliaj ciliuloj. Kelkaj ciliuloj parazitas bestojn, kvankam nur unu konata specio, Balantidium coli, estigas malsanon en homoj.[2]

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

La taksonomia rango de la klado Ciliuloj dependas de la taksonomia sistemo, sed ĝi estas plej ofte filumo; malnovaj taksonomioj kelkfoje difinis ĝin kiel klason (sub la nomo Ciliata).

Laŭ la klasifiko de Cavalier-Smith de 2018,[3] la ciliuloj estas filumo en la regno Kromistoj en la superfilumo de Alveoluloj. Gao k.a. en 2016 [4] agnoskis 15 klasojn en du subfilumoj, Postciliodesmatophora kaj Intramacronucleata.

Fosilioj[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj fosilioj de ciliuloj originis 580 milionojn da jaroj antaŭ nun.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. cili/ul/o/j (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  2. Lynn, Denis. (2008) The Ciliated Protozoa: Characterization, Classification, and Guide to the Literature, 3‑a eldono, Springer, p. 58. ISBN 978-1-4020-8238-2. “1007/978-1-4020-8239-9”.
  3. Cavalier-Smith, Thomas (2018). “Kingdom Chromista and its eight phyla: a new synthesis emphasising periplastid protein targeting, cytoskeletal and periplastid evolution, and ancient divergences”, Protoplasma (en) 255, p. 297–357. doi:10.1007/s00709-017-1147-3. 
  4. (2016-04-29) “The All-Data-Based Evolutionary Hypothesis of Ciliated Protists with a Revised Classification of the Phylum Ciliophora (Eukaryota, Alveolata)”, Scientific Reports (en) 6, p. 24874. doi:10.1038/srep24874. 
  5. Li, C.-W.; kaj al. (2007). “Ciliated protozoans from the Precambrian Doushantuo Formation, Wengan, South China”, Geological Society, London, Special Publications (en) 286 (1), p. 151–156. doi:10.1144/SP286.11.