Cinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cinamo

Cinamo estas la aroma trunkoŝelo de la cinamujo, nomo por ĉiu arbo aŭ trunkarbusto de genro cinamomo (latine: Cinnamomum).

En la kuirarto uzatas la muelita ŝelo de la planto kaj la cinamoleo, kiun oni produktas el la forĵetaĵoj de la ŝelo. Cinamo fajnigas ĉefe dolĉaĵojn, kukojn, biskvitojn, keksojn, fruktosalatojn, dolĉajn laktaĵojn, punĉon kaj likvorojn. Kelkaj homoj ŝatas ĝin por spici viandojn, ĉefe kokaĵojn kaj bovaĵojn.

Pro la intensa odoro cinamoleo ankaŭ estas uzata en la parfumindustrio.

Oni uzas infuzaĵon de cinamomo en tradiciaj medikamentoj ĉefe por helpi en gripo kaj post-nasko. Ĉar cinamomo stimulas tiriĝon de muskoloj de utero, ĝi ankaŭ estas uzita por fari abortojn en neindustriaj regionoj.

Ĝia precipa aktiva substanco estas volatila oleo el cinamata aldehido.

Sandanĝero[redakti | redakti fonton]

Cejlona cinamo maldekstre kaj Indonesia cinamo dekstre

Ekde junio 2006 la germana instituto por riskotaksado (BfR) avertis kontraŭ troa konsumo de kasio-cinamo (cinnamomum cassia). Tia cinamo malpli kosta ol la Sri-Lanko-cinamo enhavas kumarinon, kiu estas taksita sanendanĝeriga. Kasio-cinamo enhavas po 2 gramojn da kumarino en ĉiu kilogramo, srilanka cinamo nur 0,02 gramojn.

Malbonaj efikoj trovitaj ĉe ratoj estis kapdoloroj, hepatdamaĝoj, hepatinflamoj kaj post granda konsumo eĉ kancero.

Pro la malalta prezo cassia-cinamo troviĝas en multegaj industriaj manĝaĵoj, kiel ekzemple kristnaskaj kuketoj. Konsumante nur 20 gramojn de tiaj kuketoj, t.e. ofte nur tri kuketoj, dum longa tempo, oni atingas la tolereblan kvanton por infanetoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BfR: Verbraucher, die viel Zimt verzehren, sind derzeit zu hoch mit Cumarin belastet. Gesundheitliche Bewertung des BfR, Nr. 043/2006 vom 16. Juni 2006. PDF

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]