Cinamotinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cinamotinamo
Cinamotinamo
Cinamotinamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. cinnamomeus
Crypturellus cinnamomeus
(Lesson, 1842)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj

C. c. cinnamomeus
(Lesson, 1842)[2]
C. c. occidentalis
(Salvadori, 1895)[2]
C. c. mexicanus
(Salvadori, 1895)[2]
C. c. sallaei
(Bonaparte, 1856)[2]
C. c. golmani
(Nelson, 1901)[2]
C. c. soconuscensis
(Brodkorb, 1939)[2]
C. c. vicinior
(Conover, 1933)[2]
C. c. delattrii
(Bonaparte, 1854)[2]
C. c. praepes
(Bangs & Peters, 1927)[2]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Cinamotinamo (Crypturellus cinnamomeus) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj komune troviĝanta en humidaj arbaroj en subtropika kaj tropika Centra Meksiko.[3] Kvankam la Cinamotinamo estas agnoskita de plej fakuloj, la SACC ankoraŭ klasigas tiun birdon kiel subspecio de Crypturellus erythropus, nome la Ruĝkrura tinamo.[4]

Taksonomio

Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[5]

René-Primevère Lesson identigis la Cinamotinamon el specimeno el Departemento La Unión, Salvadoro, en 1842.[5]

Subspecioj

La Cinamotinamo, Crypturellus cinnamomeus, loĝanta el nordokcidenta Kostariko norda al Puebla, kaj la tutaj marbordoj de Atlantiko kaj de Pacifiko de Meksiko eksklude Sonora[3] havas multajn subspeciojn kiuj estas la jenaj:

Etimologio

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[6] La specinomo cinnamomeus originis el la latina vorto kiu aludas al la cinama koloro.

Aspekto

La Cinamotinamo estas 27 al 29 cm longa kaj pezas 440 g.[5] Ties supraj partoj estas brunaj, tre striecaj nigrece ĉe dorso, pugo kaj flugiloj. Ties subaj partoj estas palbrunaj, cinamokoloraj ĉe brusto (kio nomigas la specion), pli grizaj ĉe ventro kaj subvosto estas blankeca kun malhela bendaro. Ties kapo estas bruna kun elstara sablokolora superokulo kaj tre markata orelkovrila makulo kun beko bruneca kaj kruroj ruĝaj.

Kutimaro

Tiu specio havas monotonan voĉon ‘huu-uu’, sone kiel vapormotoro. La Cinamotinamo povas troviĝi en paroj, familioj aŭ soleca birdo kaj kiel plej tinamoj ĝi preferas piediri pli ol flugi.[5]

Manĝo

Kiel plej tinamoj ĝi manĝas fruktojn, semojn kaj senvertebrulojn.[5]

Reproduktado

Kiel plej tinamoj ĝi metas sian neston surgrunde inter altaj radikoj. Ĝi enhavas ĉirkaŭ tri ovojn, sed ankaŭ tiom multajn kiom ĝis sep, kiuj estas brilpurpuraj. Tiu specio kaj la Ardezbrusta tinamo produktas hibridojn.[5]

Teritorio

Tiu specio havas teritoriojn el Sinaloa, (marbordo de okcidenta Meksiko), al Kostariko, kaj orienta marborda Meksiko, el limo kun Usono al Belizo. En la suda parto de ties teritorio ĝi kuraĝas ankaŭ al altaj teroj.[3]

Habitato

Tiu specio preferas humidajn arbarojn, riverarbarojn, deciduajn arbarojn kaj duarangajn arbarojn de malaltaj teroj[7] en subtropikaj kaj tropikaj regionoj, sed troviĝas ankaŭ en arbustaroj kaj pli sekaj arbaroj ĝis 1,850 m altitude.[5][8]

Konservado

La IUCN listigis tiun birdospecion kiel Malplej Zorgiga,[9] kun loĝa teritorio de 600,000 km2.[8]

Notoj

Ŝablono:Reflist

Referencoj

  • American Ornithologists' Union (1998) [1983]. "Tinamiformes: Tinamidae: Tinamous" (PDF). Check-list of North American Birds (7a eld.). Washington, D.C.: American Ornithologists' Union . p. 2 . ISBN 1-891276-00-X
  • BirdLife International (2008(a)). "Thicket Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 08 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Crypturellus cinnamomeus". Project: The Taxonomicon. Konsultita 04 Feb 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59, 62–63. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gill, F.; Wright, M.; Donsker, D. (19 Jan 2009). "IOC World Birdlist 2.0". IOC World Bird List. WorldBirdNames.org. Retrieved 08 Feb 2009.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.
  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Crypturellus cinnamomeus". Project: The Taxonomicon. Konsultita 04 Feb 2009.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 Clements, J (2007)
  4. Gill, F. (2009)
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 Davies, S. J. J. F. (2003)
  6. Gotch, A. F. (1995)
  7. American Ornithologists' Union (1998) [1983]. "Tinamiformes: Tinamidae: Tinamous" (PDF). Check-list of North American Birds (7a eld.). Washington, D.C.: American Ornithologists' Union . p. 2 . ISBN 1-891276-00-X
  8. 8,0 8,1 BirdLand International (2008)(a)
  9. BirdLife International (2012). Crypturellus cinnamomeusInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.