Cinamoventra imperikolombo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Ducula basilica (Bonaparte, 1854) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Cinamoventra imperikolombo (Ducula basilica) estas specio de birdoj de la kolomba familio Columbidae, kaj unu el la kvardeko da specioj de la genro Ducula, kiu vivas en Sudorienta Azio kaj Oceanio. Ĝi estas specio de specikomplekso Aenea, kiu enhavas pli ol 20 samgenrajn speciojn. Ĝi troviĝas kiel endemio en nordaj Molukoj. Iliaj naturaj vivmedioj estas tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj.
La Cinamoventra imperikolombo estis formale priskribita en 1854 fare de la franca natursciencisto Charles Lucien Bonaparte el specimeno kolektita en Gilolo nune Halmahera, la plej granda insulo en la Molukoj. Li stampis la nunan duvortan nomon Ducula basilica.[1] La specia epiteto basilica estas Latina por "elstarega" aŭ "mirinda".[2] La Cinamoventra imperikolombo estis iam konsiderata subspecio de la Purpurvosta imperikolombo (Ducula rufigaster).[3]
Oni agnoskas du subspeciojn:[4]
- D. b. basilica Bonaparte, 1854 – nordaj Molukoj
- D. b. obiensis (Hartert, 1898) – Obi-insuloj (centraj Molukoj)
Kelkaj ornitologoj traktas D. b. obiensis kiel aparta specio, nome ruĝeca imperikolombo (Ducula obiensis).[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1854) “Coup d'oeil sur les pigeons (troisième partie)”, Comptes Rendus Hebdomadaires des Séances de l'Académie des Sciences (French) 39, p. 1102–1112 [1076].
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ (1937) Check-list of Birds of the World 3. Harvard University Press.
- ↑ Pigeons. IOC World Bird List Version 10.1. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 13a de Marto 2020 .
- ↑ Rusty Imperial-pigeon (Ducula obiensis). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2020). Alirita 13a de Marto 2020 .
- Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to Pigeons and Doves of the World. Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-3555-6.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


