Cindrulino (filmo de 1950)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cindrulino
longa movbilda filmo
Produktadlando Usono
Originala lingvo la angla
Kina aperdato la 4-a de marto 1950
Daŭro 72 minutoj
Ĝenro animacia filmo, fantasto
Reĝisoro(j) Clyde Geronimi
Produktisto(j) Walt Disney
Scenaro Ken Anderson • Ted Sears • Homer Brightman • Joe Rinaldi • Bill Peet • Harry Reeves • Winston Hibler • Erdman Penner
Muziko de Paul Smith • Oliver Wallace • Mack David • Jerry Livingston • Al Hoffman
Ĉefrolantoj Ilene Woods, Eleanor Audley, Verna Felton, Rhoda Williams
Produktinta firmao Walt Disney Company
Distribuo RKO Pictures
Honorigoj Ora Urso
IMDb
vdr

Cindrulino (angle Cinderella) estas 1950-a animacia filmo bazita sur la fabelo de Charles Perrault Cendrillon ou la Petite pantoufle de verre kaj sur la fabelo de Jacob kaj Wilhelm Grimm Aschenputtel. La filmo estis reĝisorita de Clyde Geronimi kaj produktita de Walt Disney.

Disney perdis konektojn kun la eŭropaj kin-merkatoj pro la Dua Mondmilito, kaj spertis malsukcesojn kiel FantasiaBambi, kiuj pli poste iĝus sukcesoj danke al repremieroj kaj al lanĉado en videokasedoj. Tamen, tiumomente la studio havis ŝuldojn de pli ol 4 milionoj da dolaroj. Walt Disney kaj siaj animaciistoj denove revenis al la produktado de longfilmoj en 1948, post produkti serio da kurtfilmoj. Ili havis la ideon adapti la ferakonton Cendrillon de Charles Perrault. Post du jaroj, Cindrulino ricevis sian premieron la 15-an de Februaro 1950 en Bostono. La 4-an de marto 1950, ĝi estis premierita en la tuta lando.

En 2002 kaj 2007 la filmdaŭrigoj Cindrulino 2: Sonĝoj iĝas veraj kaj Cindrulino 3: Reen en la tempo aperis.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Post la morto de siaj gepatroj, knabino vivas kun sia duonpatrino kaj siaj duonfratinoj. Sed ŝi estas malamata de ili, kaj devas plenumi ĉiajn hejmajn laborojn. Ĉar ŝi devas ankaŭ forigi la cindrojn de la kameno, ŝi estas nomata «Cindrulino». Unu tagon, ĉiuj ricevas inviton al granda balo kiun aranĝas la reĝo de la lando, por ke la princo trovu edzinon, kaj Cindrulino vidas la ŝancon unufoje senti sin kiel la aliaj inoj de sia aĝo. Ŝiaj amikoj, musoj kaj birdoj, riparas malnovan robon por ŝi, sed la duonfratinoj detruas ĝin. Per la helpo de sia fe-baptopatrino, Cindrulino kapablas iri al la balo kaj enamiĝas al la princo. Kiam eksonas la dek du sonorilbatoj, Cindrulino devas eliri el la palaco antaŭ ol la sorĉo malaperos. Ŝi lasas kristalan ŝuon sur la stuparo. Per tiu ŝuo, la princo trovas ŝin, edziĝas kun ŝi kaj ambaŭ estas feliĉaj por ĉiam.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Ĉefrolantoj[redakti | redakti fonton]

  • Ilene Woods: Cinderella (parol- kaj kant-voĉo)
  • Eleanor Audley: S-ino Tremaine
  • Rhoda Williams: Drizella
  • Lucille Bliss: Anastasia
  • Verna Felton: La Fe-baptopatrino
  • William Phipps: Princo (parol-voĉo)
  • Mike Douglas: Princo (kant-voĉo)
  • Luis Van Rooten: La Reĝo / La Granda Duko
  • Don Barclay: Pordisto
  • June Foray: Lucifero
  • James MacDonald: Gus / Ĵak / Bruno
  • Clint McCauley: Musoj
  • Lucille Williams: Perla (ina muso)
  • Betty Lou Gerson: Rakontisto
  • Claire DuBrey: Aldonaj voĉoj

Kantoj de la filmo[redakti | redakti fonton]

  • Cindrulino (Cinderella) – Ĥoro
  • Sonĝo estas deziro, kiun faras via koro (A Dream Is a Wish Your Heart Makes) – Cindrulino
  • Ho, kantu, dolĉa najtingalo (Oh, Sing Sweet Nightingale) – Duonfratinoj kaj Cindrulino
  • La laborkanto (The Work Song) – Ĵak kaj musoj
  • Bibidi-Bobidi-Bu (Bibbidi-Bobbidi-Boo – La fe-baptopatrino
  • Do ĉi tio estas amo (So This Is Love) – Cindrulino kaj la princo

Titolo de la filmo tra la mondo[redakti | redakti fonton]

  • Angla: Cinderella
  • Araba: سندريلا (Synderylā)
  • Ĉina: 灰姑娘 (Huīgūniang)
  • Ĉeĥa: Popelka
  • Dana: Askepot
  • Finna: Tuhkimo
  • Franca: Cendrillon
  • Greka: Σταχτοπούτα (Stakhtopúta)
  • Germana: Aschenputtel, Cinderella
  • Hebrea: סינדרלה (Synderelah)
  • Hispana: Cenicienta
  • Hungara: Hamupipőke
  • Islanda: Öskubuska
  • Itala: Cenerentola
  • Japana: シンデレラ (Shinderera)
  • Korea: 신데렐라 (Sinderella)
  • Nederlanda: Assepoester
  • Norvega: Askepott
  • Pola: Kopciuszek
  • Portugala: Cinderela: A Gata Borralheira
  • Rumana: Cenusareasa
  • Rusa: Золушка (Zoluchka)
  • Serba: Pepeljuga
  • Slovaka: Popoluška
  • Sveda: Askungen
  • Taja: ซินเดอเรลล่า
  • Turka: Külkedisi
  • Vjetnama: Cô bé Lọ Lem