Cintro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ligna cintro.
Cintro de la ponto Blackfriars en Londono fare de Piranese en 1764.

La cintro, laŭ PIV, estas provizora helpĉarpentaĵo, konsistanta el trabaro kaj tabularo, starigita laŭ adekvata formo, por masoni sur ĝi arkon, volbon, kaj similaj. La cintro celas subteni la volboŝtonojn de arko aŭ de volbo dum ties konstruado. Sur la cintroj, oni lokas tabulojn por kovri ilin.

La cintrado estas la starigo de cintro, la sencintrigo estas la inversa agado. La premdensiĝo de la volbo aŭ de la arko okazas normale post la sencintrigo.

Laŭ Francisko Azorín cintro estas Provizora helpkonstruo, konsistanta el tabelaro, starigita laŭ adekvata formo por masoni sur ĝi arkon, volbon, k.c.[1] Kaj li indikas etimologion el greka kentron (pikilo, pinto) kaj de tie la latina cintrum el centrum. Li aldonas teknikajn terminojn kiel cintri, nome starigi cintron, decintri, desarĝi, demeti cintron, decintrilo, iloj subcintraj por faciligi la decintrado [tiel, sen akuz.]. Inter decintriloj li tipigas perbilde la jenajn klasojn: kunkojna, persabla, dentata, ŝraŭba, helica.[2]

Per etendo, la cintro estas la kurbo de la interna surfaco de volbo aŭ de arko: konkava duoncirkladuonsfera kurbaĵo.

«Duoncirkla (fr: plein cintre)» kvalifikas arkon kies kurbo estas duoncirkla: duoncirkla volbo aŭ arkado de la romanika arto, opone al pintarko aŭ ogivo.

Unu el la sencintrigaj teknikoj konsistas en la uzo de sablokestoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 47.
  2. Azorín, samloke.