Cirilo Ramos Piñero
Aspekto
Cirilo Ramos Piñero | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de julio 1948 |
Morto | 19-an de novembro 2017 (69-jaraĝa) en Havano |
Lingvoj | hispana • Esperanto |
Ŝtataneco | Kubo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Cirilo RAMOS PIÑERO (naskiĝis la 9-an de julio 1948 kaj mortis la 19-an de novembro 2017) estis kuba esperantisto. Cirilo esperantistiĝis en 1992 kaj tuj ekinstruis la lingvon kaj aktivis en la ILEI-sekcio. Li estis aktiva aganto en la Provinca Filio Havano kaj ĝia prezidanto dum du periodoj. Individua Membro de UEA, KEA kaj Komitatano de KEA. Aktive esploris kaj membris en la Komisionon pri Historio de Esperanto en Kubo de 1997 ĝis sia forpaso.[1][2]