Cirilo la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Cirilo la 1-a
Patriarch Kirill I of Moscow 02 cropped.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 20-an de novembro 1946 (1946-11-20) (71-jara)
en Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco Rusio, Sovetunio
Alma mater Sankt-Peterburga Teologia Akademio
Profesio pastro
v  d  r
Information icon.svg

Cirilo la 1-a (ruse Кирилл; naskita la 20-an de novembro 1946) estas episkopo de la Rusa Ortodoksa Eklezio. Lia denaska nomo estas Vladimir Miĥajloviĉ GUNDJAJEV (ruse Владимир Михайлович Гундяев). La 1-an de februaro 2009 li konsekriĝis "Patriarko de Moskvo kaj Tutrusio", post elektiĝo en provizora baloto de la 6-a de decembro 2008 konfirmita en baloto de la 27-a de januaro 2009.