Cirklodanco
Cirklodanco estas danco kie la dancantoj, ĝenerale tenante sin per la manoj, konsistigas grandan cirklon.
Simbolismo
Cirklo konjekteble estas plej malnova dancokunmeto. Troviĝas ĝi en multaj kulturoj, kiaj antikv-grekia Ĥorea, afrika, orienteŭropa, kelta, kataluna (Sardano), sud- kaj nordamerika indianaj.
Plej konataj genroj
Infanaj
Cirklodancoj estas ankaŭ grava parto de infanaj ludoj kaj infana kulturo. Ili estas ĝenerale akompanataj de kantataj tekstoj.