Cistacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cistaceae)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cistacoj
blanketa cisto (Cistus albidus)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

malvedoj Malvidae

Ordo: malvaloj Malvales
Familio: cistacoj Cistaceae
Juss. [1]
cisto Cistus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La cistacoj[2] (latine Cistaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malvaloj (Malvales). Ĝi enhavas 7 ĝis 9 genrojn kaj ĉirkaŭ 200 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas cisto[2].

Tiuj plantoj estas malgrandaj arbustoj aŭ moltigaj plantoj kaj kreskas ĉefe en la mediteraneaj landoj (iuj en Sud-Ameriko).

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (6 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.

Kelkaj genroj[redakti | redakti fonton]

  • cisto (Cistus): daŭrafoliaj arbedoj kun malmultaj, grandaj (5-7 cm), mallonge vivantaj floroj en cumoj ŝosofine. Ili estas subvitre kulturataj. Ovario formiĝas el 5 karpeloj. Vaste konataj specioj estas la kreta cisto (Cistus creticus) kaj ladana cisto (Cistus ladanifer).
  • heliantemo (Helianthemum): malaltaj arbustoj kaj arbedoj, kun duope kontarŭsidantaj folioj kaj kun multaj sentemaj, mallonge daŭraj, en malhela vetero malfermiĝantaj, helkoloraj floroj. Ŝatataj ĝardenplantoj por sunplenaj lokoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]