Cistikoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cistikoloj
Herbosilvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Cisticola
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

CistikolojCisticola estas genro de tre malgrandaj insektovoraj birdoj iam klasitaj en la familio de Silviedoj, sed nuntempe kutime konsiderataj kiel separata familio nome Cistikoledoj kun aliaj sudaj genroj. Oni supozas, ke ili estas tre proksime rilataj al la hirundoj kaj murhirundoj, la Piknonotedoj kaj la blankokululoj. Tiu genro enhavas ĉirkaŭ 45 speciojn, el kiuj nur du troviĝas en Afriko (unu en Madagaskaro) kaj la aliaj el Azio al Aŭstralazio.

La genra nomo, Cisticola, signifas loĝanto (-cola) en teksita kesto (cista-), alude al la tre fajne teksita nesto de la Herbosilvio, la plej disvastigata specio.

Teritorio kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Cistikoloj estas disvastigataj en tropikaj kaj subtropikaj regionoj de la Malnova Mondo. Afriko, kiu estas hejmo de preskaŭ ĉiu specio, estas verŝajne la prahejmo de la grupo. Cistikoloj estas kutime nemigrantaj kaj plej parto de specioj estas ligataj al kaj ofte distingeblas pro ties habitatoj.

Oni okupas varion de malfermaj biotopoj, kiel humidejoj, humidaj aŭ pli sekaj herbejoj, malfermaj aŭ rokaj montodeklivoj, kaj de homo modifitaj vivejoj kiaj ŝosebordoj, terkultivejoj, fiherbejoj aŭ paŝtejoj. Tiu specio preferas humidejojn de la bordoj de mangrovoj, aŭ marĉojn de papiruscipero, komunaj kanoj, aŭ tifao. Cistikoloj estas ĝenerale tre komunaj en tio kio restas de siaj preferataj vivejoj.

La Herbosilvio estas disvastigata en tropikoj kaj eĉ reproduktiĝas en suda Eŭropo. Ĝi estis iam kiel vaganto en Anglio.

Aspekto kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

Masklo de Orkapa cistikolo kaj nesto

Pro ties malgrando (ĉirkaŭ 10 cm) kaj bruna plumaro, ili estas pli facile aŭdataj ol vidataj. La simila plumaro de multaj specioj povas malfaciligi la identigon, ĉefe vintre kiam ili apenaŭ eliras el siaj herboj. Multaj afrikaj specioj, ĉefe, estas malfacile distingeblaj krom pro iliaj Birdkantoj. Ĉirkaŭ 13 specioj ricevas siajn nomojn pro siaj alvokoj, priskribitaj kiel "Kanto", "Trilo", "Babilo" aŭ "Fajfo".

Maskloj de Cistikoloj estas poligamaj. La ino konstruas nevideblan neston profunde inter herboj, ofte bindante vivajn foliojn en milda konstruaĵo de planta materialo, araneretoj kaj herboj: tasforma nesto ĉe la Herbosilvio kun kanopeo de ligitaj folioj kaj herboj supre por kamufla celo, tuta kupolo ĉe la Orkapa cistikolo. La mezaveraĝa ovodemetado estas de ĉirkaŭ 4 ovoj, kaj eloviĝo okazas post 2 semajnoj. La Kukolfringo estas specialista parazito de cistikoloj kaj prinioj.

Somere maskloj de cistikoloj de la pli malgrandaj specioj plenumas spektaklajn flugoceremoniojn, dum pli grandaj specioj ripozas sur elstaraj ripozejoj kantante vigle. Spite sia malgrando kaj bona kamuflo de brunstrieca plumaro la masklo de Orkapa cistikolo de Aŭstralio kaj suda Azio produktas malgrandan, brilan fulmon orflavan en la sunlumo de la kanejo.

Specioj en taksonomia ordo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Barlow, Wacher kaj Disley, Birds of The Gambia ISBN 1-873403-32-1
  • Mullarney, Svensson, Zetterstrom kaj Grant, Collins Bird Guide ISBN 0-00-219728-6
  • Nguembock B.; Fjeldsa J.; Tillier A.; Pasquet E. (2007): A phylogeny for the Cisticolidae (Aves: Passeriformes) based on nuclear and mitochondrial DNA sequence data, and a re-interpretation of a unique nest-building specialization. Molecular Phylogenetics and Evolution 42: 272-286.
  • Ryan, Peter (2006). Family Cisticolidae (Cisticolas and allies). Pp. 378–492 in del Hoyo J., Elliott A. & Christie D.A. (2006) Handbook of the Birds of the World. Volume 11. Old World Flycatchers to Old World Warblers Lynx Edicions, Barcelona ISBN 978-84-96553-06-4
  • Sinclair, I.; Hockey, P. & Tarboton, W. SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1
  • Urban, E.K.; Fry, C.H. & Keith, S. (1997) The Birds of Africa, vol. 5. Academic Press, London. ISBN 0121373053

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Orientafrikaj montarbaroj
  2. Orientafrikaj montarbaroj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]