Cistoforo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Remburita ekzemplero en muzeo.
Cystophora cristata habitat.png
Arealo de cystophora cristata

Cistoforo (Cystophora cristata, el kio ankaŭ krestofoko) estas granda foko kiu troviĝas nur en centra kaj okcidenta Norda Atlantiko, kun teritorio el Svalbardo oriente ĝis la Golfo Sankta Laŭrenco okcidente. Tiuj fokoj estas tipe arĝent-grizaj aŭ blankaj, kun nigraj punktoj kiuj varias laŭgrande kovrante plej el ĝia korpo.[1] La fokidoj estas konataj kiel "bludorsuloj" ĉar iliaj manteloj estas blue-grizaj dorse kun blankecaj ventroj, kvankam tio ŝanĝas post 14 monatoj pro mudo.[2]

Nomo[redakti | redakti fonton]

La genra nomo Cystophora signifas "vezik-portanto" en greka (vezikulo), pro la malkutima seksa ornamaĵo de la specio – pekuliara ŝvelebla veziko sur lakapo de maskla plenkreskulo. Tiu veziko pendas inter la okuloj kaj suben super la supra lipo en neŝvela stato. Krome, la cistoforo povas ŝveligi grandan balonecan sakon el unu el siaj naztruoj. Tio estas farita fermante unu el la naztruaj valvoj kaj ŝveligante membranon, kiu tiam elstariĝas el la alia naztruo.[3]

Grando[redakti | redakti fonton]

Masklaj plenkreskuloj estas 2.6 m longaj averaĝe, kaj pezas 300–410 kg. Seksa dimorfismo estas evidenta el nasko ĉar inoj estas multe pli malgrandaj: 2.03 m longaj kaj pezas 145–300 kg.[4][5] La koloro estas arĝenteca; la korpo estas dise markita per malhelaj, neregulaj markiloj. La kapo estas pli malhela ol la cetero de la korpo, kaj sen markiloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kovacs, Kit. "Hooded Seal". Norwegian Polar Institute. Aliritala 29an de marto 2020.
  2. "Hooded Seal (Cystophora cristata)". National Marine Fisheries Service.
  3. Hooded Seal (Cystophora cristata), a Weird Animal Arkivita en 2010-12-29 en Wayback Machine. Drawfluffy.com. Alirita en 2011-09-16.
  4. "Hooded Seals, Cystophora cristata". Marinebio. Arkivita el la originalo en 6a de marto 2012. Aliritala 29an de marto 2020.
  5. Hooded seal images Arkivita el la originalo en 2011-08-30 en Wayback Machine. arkive.org