Citadelo de Koburgo
| Citadelo de Koburgo | ||||
|---|---|---|---|---|
| Veste Coburg | ||||
|
| ||||
| fortreso vidindaĵo | ||||
| Bazaj datoj | ||||
| Konstrustilo | Romaniko vd | |||
| Arkitekto | Bodo Ebhardt vd | |||
| Estiĝo | 1225 | |||
| Lando | Germanio | |||
| Situo | Coburg | |||
| Poŝtkodo | 96450 | |||
| Situo | ||||
| Geografia situo | 50° 15′ 50″ N, 10° 58′ 53″ O (mapo)50.263910.9814Koordinatoj: 50° 15′ 50″ N, 10° 58′ 53″ O (mapo) [+] | |||
| ||||
| Posedata de | Bavarian Administration of State-Owned Palaces, Gardens and Lakes vd | |||
| Retejo | http://www.kunstsammlungen-coburg.de/en/ | |||

Koburga Citadelo (germane: Veste Coburg) estas ĉefa emblemo de Koburgo, Germanujo. Ĝi gastas nun gravajn artkolektojn (armiloj, vitroj, sledoj, ĉaroj, kuprogravuraĵoj). Spekteblas artaĵoj i.a. de Albrecht Dürer, Lucas Cranach la Maljuna, Matthias Grünewald, Tilman Riemenschneider, Martin Schongauer.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio burga estis en 1056; ekposedis en 1353 dinastio Wettin. Ĝis la estiĝo de la envala Kastelo Ehrenburg (laŭ ideo de Johano Ernesto), germana dukoĝi estas ankaŭ rezidejo kaj ĉiuokaze ĝuis pli kaj pli da fortikado.
En 1530 gastis en ĝi Marteno Lutero kiu surloke daŭrigis la tradukadon de la Biblio atendante la rezultojn de la dieto je Augsburg (kiu formuliĝis finfine la Aŭgsburga konfeso). Lia duka moŝto Ernesto la 1-a restartigis la konstruadojn surcitadelajn. Novgotiko komencis superregi danke al Carl Alexander Heideloff kaj arĥitekto Bodo Ebhardt kontinuigis ties modernigon.
Muzee gravegas la arthistoriaj kolektoj. Filio troviĝas en Rödental, nome la Eŭropa muzeo pri modernaj vitraĵoj.




