Citro (moderna muzikilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la moderna popolmuzika plukinstrumento, ludata ekde la 16-a jarcento aparte en la Alpoj. Sendepende de tio ekzistas multe pli malnova, antikva plukinstrumento citro, greke nomata κιθάρα.

Citro laŭ PIV estas

  1. "speco de liro, pri kiu oni ne havas precizajn detalojn", do plukinstrumento kiel liro aparte uzata en antikva Grekio - pri ĝi raportas la artikolo citro, kaj
  2. instrumento kun kvarangula sonskatolo kaj inter 30 ĝis 45 kordoj, ofte kun 4 ĝis 6 apartaj kordoj super fretplato unuflanke, por la melodio. La kordoj estas plukataj.
moderna koncerta citro en angula formo
alpa citro en salcburga formo
Tafelberg Citro

La moderna popolmuzika plukinstrumento estis ludata ekde la 16-a jarcento aparte en la Alpoj. Fine de la 19-a jarcento ĝi modiĝis ankaŭ en la salonoj de la eŭropaj burĝoj. Post la du mondmilitoj de la 20-a jarcento la konstruo de la muzikilo tiom pliperfektiĝis, ke ĝi nuntempe estas matura koncerta muzika instrumento kun vasta sonaro kaj ambicioj kaj taŭgi por historiaj muzikaĵoj kaj por tre modernaj verkoj.

Historio

Etimologio

La vorto "citro" devenas de la antikva greka vorto κιθάρα, "Kithara". La vorto uziĝis por la moderna instrumento unuafoje dum la 17-a jarcento en la germana lingvo je la formoj Cyther, Zitter kaj iom poste ankaŭ laŭ la nuna ortografio "Zither".

Pri la deveno de la instrumento ekzistas diversaj hipotezoj. Konatas, ke jam la muzikisto de antikva Grekio konis antaŭformon de la moderna citro, la unukordilon. Krome multaj formoj de la instrumento troveblas en diversaj regionoj de Azio, ekzemple en Ĉinio la muzikiloj 古琴 ("Qin") und 古箏 ("Guzheng"), en Japanio la 琴 ("koto") aŭ en Vjetnamio la "Đàn Tranh". El la hebrea kaj eŭropa kulturaj zonoj la psalterio

La alpa citro

citro kun 6 ĥoroj maldekstre

En la regionoj de la eŭropa montaro Alpoj unuafoje komence de la 16-a jarcento ekaperas frua formo de la moderna popolmuzika instrumento. La sviso Thomas Platter, kiu naskiĝis dum 1499 en la regiono Valezo, raportas ke en sia junaĝo li fiksis kordojn sur breto, aldonis muzikilan ponton kaj per plukado de la kordoj kreis muzikon.

Instrumenton de tiu speco dum la jaro 1619 mencias ankaŭ la germana komponisto kaj primuzika verkisto Michael Praetorius. Instrumento el la jaro 1675 el la germanlingva sudtirola urbo Brixen (nuntempe ankaŭ itale Bressanone) havas la formon de longa rektangulo, du melodiajn kaj du akompanajn kordojn kaj prentabulon kun 14 fretoj. Fine de la 18-a jarcento komenciĝis vivaj diskutoj pri la plimodernigo de la instrumento, aparte en Salcburgio en okcidenta Aŭstrio kaj en la alpa komunumo Mittenwald en la pleja sudo de Germanio.

La instrumenton decide diskonatiĝis la aŭstro Johann Petzmayer, kiu unue lernis violinon, sed ekde la 16-a vivojaro ankaŭ la modernan alpan citron kaj koncertis per ĝi komence en Vieno kaj sekve en urboj de Germanlingvio pli kaj pli distancaj de Vieno. Dum 18361837 lin aŭdis la duko Max Joseph de Bavario, kiu dungis lin kiel privata muzika instruisto kaj subtenis festajn koncertojn de la instrumento. Kiam la duko dum vojaĝo al Egiptio elpakis sian alpan instrumenton antaŭ la kuliso de la Piramido de Keopso por muziki per ĝi, la mezeŭropaj ĵurnaloj amplekse raportis pri tio kaj la instrumento definitive estis fama. Komenciĝis flora tempo de la muzikilo en Mezeŭropo, kaj ĝi konsideriĝis popolmuzika ekvivalento al la burĝa-intelektula instrumento piano.

Al la ĝisnuna instrumento dum la jaro 1851 aldoniĝis alda variaĵo, kiu iom pli grandis ol la ĝisnuna viariaĵo kaj sonis kvarton pli malalte. La unua moderna koncerta citro en nuna formo konstruiĝis dum 1862 en Munkeno. Ĉirkaŭ la jaro 1930 ankoraŭ aldoniĝis "kvinta citro", kies kordoj sonas kvinton pli alte ol la origina instrumento, kaj basa variaĵo, kies sonoj sonas oktavon pli malalte.

Koncerta citro

La baza formo de koncerta citro estas malalta kesto, sur kiu, paralele al la pli longaj randoj, poziciiĝas 5 kordoj kun fretoj kaj 27 ĝis 37 kordoj sen. Sub la sen-fretaj kordoj troviĝas resontruo. Sub la fretaj kordoj situas la fingrotabulo ludiĝas la melodio. Krom la origina formo de la instrumento, kiu nomiĝas diskanta citro, ankaŭ la kvinta (je kvin plentonoj pli alta), la pli malalta alda kaj ankoraŭ pli malalta basa citroj apartenas al la koncertaj muzikilovariaĵoj.

Inter la plej disvastiĝintaj formoj de koncerta citro estas la "salcburga formo", kui havas unu volbaĵon ĉe la muzikila flanko plej fora de la muzikisto. Alia konstruvariaĵo estas la "mitenvalda formo", kiu orientiĝas je la simetrio de la klasikaj gitaro aŭ liro kaj havas du volbaĵojn. Moderna formo estas la "psalteria citro" (germane „Psalterzither“), kiun ĉirkaŭ la jaro 1970 evoluigis la instrumentokonstruisto Ernst Volkmann.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj