Citronbrusta hilofilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Citronbrusta hilofilo
Citronbrusta hilofilo
Citronbrusta hilofilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Hylophilus
Specio: 'H. thoracicus'
Hylophilus thoracicus
(Temminck, 1822)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

La Citronbrusta hilofilo (Hylophilus thoracicus) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Hylophilus, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Sudameriko, pli verdecaj birdoj ol la tipa en la familio genro de Vireoj, el kiu ĝenerala koloro devenas la nomo, esperantigita kiel Hilofiloj aŭ pli kompreneble verduloj.

Ĝi troviĝas en sudorienta Venezuelo, la tri Gujanoj, en Brazilo laŭ la Amazona Baseno al Perua Amazonio kaj al Bolivio, ankaŭ en Kolombio kaj Ekvadoro. Estas izolita populacio en sudorienta Brazilo el suda Bahia al Rio de Ĵanejro en pli arbustara habitato. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, marĉoj, kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

Tiu specio havas olivverdecajn bridareon, kronon kaj suprajn partojn (pli verde ĉeŝultre) kaj flavan bruston, kio nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie thoracicus signifas kiel pectoralis en Hylophilus pectoralis, tio estas, “brusta”, tio estas, “kun marko en brusto”. La ventro estas blanka, la nuko kaj gorĝareo grizaj kaj la kruroj grizecaj. La iriso estas blankeca al helflava.

Referencoj[redakti | redakti fonton]