Saltu al enhavo

Citronkresta kakatuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Citronkresta kakatuo
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Familio: Cacatuidae, Kakatuedoj
Subfamilio: Cacatuinae
Genro: Cacatua
Vieillot, 1817
Specio: Citronkresta kakatuo, C. citrinocristata
(Fraser, 1844)
Cacatua citrinocristata
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Citronkresta kakatuo (laŭ la latina scienca nomo Cacatua citrinocristata) estas mezgranda kakatuo kun oranĝeca kresto, malhelgriza beko, paloranĝaj orelareoj, kaj fortaj piedoj kaj ungoj. La subflugiloj kaj vostoj havas palflavan koloron. La okulringo estas tre helblua. Ambaŭ seksoj estas similaj. Inoj havas kuprokoloran okulon kie la masklo havas tre malhelan nigran okulon.

Ili estas endemiaj de Sumbo en la Malgrandaj Sundaj Insuloj en Indonezio. La dieto konsistas ĉefe de semoj, burĝonoj, fruktoj, nuksoj kaj herboj.

En 2022, Birdlife International agnoskis la citronkrestan kakatuon kiel aparta specio, Cacatua citrinocristata, taksita kiel Draste Endanĝerita,[1] kvankam la International Ornithological Congress deklaris ĝin specio nur en 2023.[2]

Konservostatuso

[redakti | redakti fonton]
Ido en la bestoĝardeno de Děčín, Ĉeĥio.

La citronkresta kakatuo estas draste endanĝerita birdo kies populacio malpliiĝis pro habitatoperdo kaj kontraŭleĝa kaptado por la maskota komercado. Esploro de 1993 en Sumba ĉirkaŭkalkulis la nombrojn de la specio je malpli ol 2 000 individuoj.[3] Ĉirkaŭ 2012, la ĉirkaŭkalkulo estis falinta ĝis 563, kaj je 2019 la populacinombroj estis ĉirkaŭkalkulitaj je 1 200 - 2 000 individuoj kun nur 800 - 1 320 maturuloj.[4] Ĝi estis listigita en apendico I de la listo de CITES.[5] Konsekvence, la internacia komerco estis forte regulita kaj la komerco de naturkaptitaj citronkrestaj kakatuoj estas kontraŭleĝa.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2022) Species factsheet: Cacatua citrinocristata. Birdlife International. Alirita 5a de Marto 2022 .
  2. Parrots, cockatoos. Alirita 18a de Julio 2023 .
  3. (April 2006) Recovery within a population of the Critically Endangered citron-crested cockatoo Cacatua sulphurea citrinocristata in Indonesia after 10 years of international trade control”, Oryx 40 (2), p. 161–167. doi:10.1017/S0030605306000366. Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
  4. BirdLife International (2021). Citron-crested Cockatoo”, IUCN Red List of Threatened Species 2021, p. e.T200296433A201545199. doi:10.2305/IUCN.UK.2021-3.RLTS.T200296433A201545199.en. Alirita 15a de Decembro 2023..
  5. Convention on International Trade in Endangered Species of Wild Fauna and Flora Arkivigite je 2012-03-16 per la retarkivo Wayback Machine, Thirteenth Meeting of the Conferences of the Parties Bangkok, Thailand, 3a ĝis 14a de Oktobro 2004.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Lendon, Alan H.. (1973) Australian Parrots in Field and Aviary, 2‑a eldono, Sydney: Angus and Robertson. ISBN 0-207-12424-8.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]