Citrono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Citronujo)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Citrono
Citrus x limon
Citrus x limon
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Rutacoj Rutaceae
Genro: Citruso Citrus
Specio: C. × limon
Citrus × limon
(L.) Burm.f.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Citrono (Citrus × limon) estas la frukto de la citronujo (citronarbo aŭ "limono"[1] el araba: ليمون, laimún, de la persa laimúlaimún). La citronujo devenas de Sudorienta Azio, kaj disvastiĝis tra la mediteranea areo ekkultivita tie ekzemple fare de la araboj inter la jaroj 1000 kaj 1200.

La citronsuko estas bona ekzemplo de acida gusto.

La frukto citrono fizike karakteriziĝas per ĝia ovalformo kun pintoj en ĝiaj ekstremoj kaj per diversdika ŝelo (malmultaj milimetroj ĝis preskaŭ unu centimetro). Kiam la citrono estas matura, ĝia ŝelo estas ekstere flava kaj interne blanka. Eĉ se ĝi estas manĝebla, ne estas kutima manĝi krude la citronon pro ĝia tro multe acida gusto. Ĝi estas kulturata ĉefe pro sia suko, tamen ankaŭ la pulpo kaj ŝelo estas uzataj en kuirarto. Citronsuko estas proksime 5-%-a citrata acido, kiu donas al la frukto sian (kaj ĝian) acidan guston. Krome, la limono estas vaste uzata kiel deinfektaĵo kaj sengrasaĵo. La citronujo estas fruktarbo kultivata en sufiĉe varmaj regionoj por citrono kaj por ligno uzata en fajna meblofarado. Ekzistas citronoj sen semoj, sed male al mandarinoj, ili ne estas aparte kultivataj kaj vendataj, ĉar utilo de sensemeco validas nur por rekta manĝo kio ne estas la situacio de la citrono. Ĝi enhavas citratan acidon, hesperidinon kaj vitaminojn kiaj la jenaj: vitamino C -30 mg en 100 gr, vitaminoj A, B1 (tiamino), B2 (riboflavino), B3, B5 kaj B6; mineralojn kiaj la jenaj: Kalcio, Kupro, Kloro, Fero, Fosforo, Magnezio, Mangano, Kalio, Natrio kaj Sulfuro.

Citronujo (Citrus × limon) estas la fruktarbo rezulta de hibridiĝo inter C. medica (foje franca citrono) kaj C. aurantium (maldolĉa oranĝarbo).[2] Kvankam aliaj aŭtoroj opinias ke estas la rezulto de diversaj kruciĝoj inter Citrus medica kaj Citrus × aurantifolia.[3] Ĉiuokaze, evidente citronujoj estas grefteblaj kun oranĝarboj, tiele ke unusola arbo povas produkti oranĝojn en unu branĉo kaj citronojn en alia.

Priskribo de la arbo[redakti | redakti fonton]

Citronarbo: floro kaj burĝonoj.

Ĝi formas malferman kanopeon kun granda denseco de branĉoj, ties folioj estas elipsaj, ledecaj de malhelverda koloro (5–10 cm) kaj pli helverdaj burĝone, finintaj pinte kun bordoj ĉu ondecaj aŭ fajne dentecaj. En branĉoj ĝi montras mallongajn kaj dikajn dornojn. Ties floroj, montras dikajn blankajn petalojn nuance al roza aŭ viola koloroj en la ekstera parto, kun nombraj stamenoj (20–40). Ili povas aperi ĉu izole aŭ formante parojn el ruĝecaj burĝonoj. Povas aperi unuaj florbruĝonoj kiam ankoraŭ estas fruktoj en la arbo. Arboj povas produkti du rikoltojn por sezono.

Etendo[redakti | redakti fonton]

La citronujo estas origina el Azio (Asamo, nome regiono en nordorienta Barato, nordo de Birmo kaj Ĉinio,[4] kaj ĝi ne estis konata de antikvgrekajromianoj, kaj ĝi estis menciita en Okcidento la unuan fojon en la libro pri agrikulturo Nabathae ĉirkaŭ la 3-a aŭ 4.a jarcento. Ties kultivado ne disvolviĝis en Okcidento ĝis post la Islama invado de Iberio, kaj poste etendiĝis laŭ la tuta Mediteranea Marbordo kie ĝi estas tre kultivata, pro la taŭgeco de la klimato, por ties interna konsumo kaj por eksportado.

Fruktokonservado[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe fruktoj de aliaj specioj de tropika aŭ ĉetropika deveno, estas postulata ekspono de la citronoj je temperaturoj de 10-13 °C, kun relativa malsekeco de 85-90 % por ties industria konservado en freŝa stato.[5] En tiu kondiĉoj, la vivo en postrikolto povas pludaŭri inter 1 kaj 6 monatoj.[5] La ekspono al pli malaltaj temperaturoj povas generi damaĝon pro malvarmo kaj perdo de sukenhavo.

Sinonimoj[redakti | redakti fonton]

Burĝonoj, floroj kaj fruktoj de citrono en la sama planto.
  • Citrus limonum Risso
  • Citrus medica subsp. limonum (Risso) Wight & Arn.
  • Citrus medica var. limonum (Risso) Lilja
  • Citrus medica var. limon L.

Variaĵoj kaj produktado[redakti | redakti fonton]

La diversecoj plej abundaj en la merkato estas: Lisbon, Eureka, Primofiori kaj Verna. Hispanio estas la plej granda eksportisto el Eŭropo kaj Meksiko la plej granda produktisto el la mondo.

Produktado de citronoj kaj limetoj ( tunoj ). NAO (Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo).
Lando Jaro 2004 Jaro 2002
Meksiko 1.824.890 1.725.090
Barato 1.420.000 1.440.000
Irano 1.100.000 1.040.000
Hispanio 1.050.000   919.700
Argentino   950.000 1.313.266
Brazilo   950.000   984.551
Usono   732.000   733.001
Ĉinio   618.300   520.568
Italio   550.000   486.410
Turkio   535.000   525.000

Uzado[redakti | redakti fonton]

Citrontranĉajo permesanta eliron de suko.

La citrono apenaŭ estas manĝebla pro sia forta acida gusto, kvankam foje oni uzas pecojn aldone al kelkaj pladoj, ekzemple fiŝaĵoj aŭ trinkaĵoj. Plej ofte kio estas uzata estas la citronsuko.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Citronsuko.

Citronsuko estas la suko akirita el la endokarpo de la citronoj kiam oni elpremas ilin (ĝenerale per kuireja ilo nome citron-premilo). La citronsuko kutime estas proksimume la 30% de la pezo de la frukto. Hejme ĝi estas akirebla per rekta elpremo el la citronoj (mane aŭ perpremile), kvankam jam citronsukoj estas disponeblaj industrie enuje kaj aĉeteblaj en ĉiovendejoj. Plej el ili estas kontrolataj fare de internaciaj kaj enlandaj manĝokontrolaj organizoj. La suko de averaĝa citrono povas esti proksimume 48 g.

Ties karaktera acida gusto estas havigata de la citrata acido (trovebla ankaŭ en aliaj fruktosukoj) en koncentraĵo de 5% al 6%;3 tamen, la proporcio de tiu ŝanĝas laŭ la variaĵo kaj kultivaro de la citrono. La esenco de citrono nomiĝas limoneno kaj ĉeestas en grandaj koncentroj en la ekstera ŝelo de la citrono. La esto de tiuj acidoj okazigas ĉe la palato reagon de 'defendo' kiu pliigas la salivoproduktadon por ke la acidoj solviĝu kaj malpliiĝu ties negativan efikon ĉe la buŝa epitelio.

Ĉefa uzado en kuirarto estas havigi acidan guston al diversaj pladoj, kiaj ekzemple fiŝoj kaj salatoj; foje citronsuko povas anstataŭi aŭ malpliigi la uzadon de vinagro, kies gusto povas esti troa por kelkaj manĝontoj. Ĝi povas esti grava ingredienco por dolĉaĵoj (foje kune kun ŝelpecoj) kaj baza por limonado. Ĝi estas uzata ankaŭ por trinkaĵoj kiel aldonaĵoj ĉefe ĉe kelkaj infuzaĵojalkoholaĵoj, kiaj vodko, kubalibre ktp.

Citronoj kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Citrono ĉearbe.

La citronujo havigas koloron, varmon kaj bonodoron al domoj kaj ĉefe ĉe kortoj. Tiu arbo alproksimigas onin al trankvileco de la tradicia vivo. Ĝi posedas aromon kiu kondukas al pasintecaj sentoj, al memoroj, kiel videblas en la suba literatura mencio. Laŭlonge de jarcentoj, la citronujo ĉeestis en la popola kulturo, kiel familiara arbo kiu havigas personecon al korto, fruktoĝardeno aŭ horto.[6]

En suda Hispanio estas kutimo havi citronujojn en kortoj, foje kiel ununura kaj simbola arbo, vegetaĵo aŭ ornamaĵo. Ili utilas hejme por havigi fruktojn, sed ankaŭ por ombron somere, bonodoro dumflorade ktp. Ege famas la du unuaj versoj de poeziaĵo de Antonio Machado nome "Retrato" (portreto) kiuj diras pli malpli: "Mia infanaĝo estas memoroj de sevila korto/ kaj hela horto kie maturiĝas citronuj'".[7]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Citrono: frukto kaj floro.
Citrono, frukto de la citronujo.
Molekulo de citrata acido.
Nematuraj citronoj.
Citronarbo ĉe korto de Genalguacil (Malago, Hispanio)
Citronduono.
Citrona ekstera surfaco kaj kruc-sekcio.
Floro.
Kreskanta nova branĉeto.
Matura arbo.
Nematura kaj matura citronoj kune ĉearbe.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV2, p. 200.
  2. Gulsen, O.; M. L. Roose (2001). "Lemons: Diversity and Relationships with Selected Citrus Genotypes as Measured with Nuclear Genome Markers". Journal of the American Society of Horticultural Science, 126:309–317
  3. A classification for edible Citrus (Rutaceae) D.J. Mabberley. [1]
  4. Julia F. Morton (1987)Lemon in Fruits of Warm Climates, p. 160–168. Purdue University.
  5. 5,0 5,1 Kader, Adel A., ed. (2002). Postharvest Technology of Horticultural Crops (3a eldono). Oakland, California: University of California, Agriculture and Natural Resources, Publication 3311. p. 513. ISBN 1-879906-51-1.
  6. Herrero Uceda, Miguel: "El alma de los árboles". 2008. Elam Editores. ISBN 9788493658502
  7. "Mi infancia son recuerdos de un patio de Sevilla, / y un huerto claro donde madura el limonero", Antonio Machado, "Campos de Castilla", citita el Poesías completas, Espasa-Calpe. Madrido, 1983. 9a eld., p. 136.