Citruso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Citruso
Frukto de oranĝujo, Citrus sinensis
Frukto de oranĝujo, Citrus sinensis
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Rutacoj Rutaceae
Genro: Citruso Citrus
L., 1753
Specioj k ĉefaj hibridoj

Specioj
Citrus aurantifolia - limeujo
Citrus maxima (Citrus grandis) - pampelmusujo
Citrus medica - cedratujo
Citrus reticulata - mandarinujo
Ĉefaj hibridoj
Citrus ×sinensis - oranĝujo
Citrus ×aurantium - bigaradujo
Citrus ×paradisi - grapfruktujo
Citrus ×limon - citronujo
Citrus ×limonia - Rangpura lemonujo
Citrus ×latifolia - Tahitia lemonujo
Vidu ankaŭ tekston por aliaj hibridoj

Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Citruso[1] estas genro de pluraj florhavaplantoj (angiospermoj) en la familio rutacoj kiu devenas de subtropika sudorienta Azio. La genro enhavas speciojn, kaj multajn naturajn kaj homfaritajn hibridojn. Citruso inkluzivas komerce gravajn plantoj kiuj produktas fruktojn kiel oranĝo, citrono, grapfrukto, limeo, limedo, mandarino, pampelmuso k.a. La termino Citrusplanto aŭ pli simple citruso pli vaste ampleksas ne nur tiujn plantojn de la propra genro sed ankaŭ aliajn parencajn kiel Ponciruso, Atalantia, k.a.

La genro Citrus estas indiĝena el Suda Azio, Orienta Azio, Sudorienta Azio, Melanezio, kaj Aŭstralio. Variaj citrusaj specioj estis uzataj kaj aldomigataj fare de indiĝenaj kulturoj en tiuj areoj ekde antikvaj epokoj. El tie ties kultivado etendiĝis al Mikronezio kaj Polinezio pere de la Aŭstronezia etendo (ĉirkaŭ 3000–1500 a.K.); kaj al Mezoriento kaj la Mediteranea Maro (ĉirkaŭ 1200 a.K.) pere de la olibana vojo, kaj antaŭen plue al Eŭropo kaj Ameriko.[2][3][4][5]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Arbo[redakti | redakti fonton]

Tiuj plantoj estas grandaj arbustoj aŭ malgrandaj ĝis modergrandaj arboj, kiuj povas atingi 5 ĝis 15 m de alteco, kun dornohavaj branĉoj kaj alterne aranĝitaj ĉiamverdaj folioj kun liniaj bordoj.[6] La floroj estas solecaj aŭ en malgrandaj korimboj, el kiuj ĉiu floro havas 2 ĝis 4 cm de diametro, kun kvin (rare kvar) blankaj petaloj kaj nombraj stamenoj; ili estas ofte tre forte odoraj, pro la enhavo de esencaj oleoglandoj.[7]

Frukto[redakti | redakti fonton]

La frukto estas hesperidio, nome specializita bero, globoforma ĝis longeca,[8] 4 ĝis 30 cm longa kaj kun 4 ĝis 20 cm de diametro, kun ledeca ŝelo nomita perikarpo. La plej ekstera tavolo de la perikarpo estas fakte "ekzokarpo" nomita "flavedo", ofte referencata kiel citrusŝelo uzata populare kiel ingredienco en diversaj kuirartoj. La meza tavolo de la perikarpo estas la mezokarpo, kiu ĉe citrusfruktoj konsistas el blanka, spongeca "albedo". La plej interna tavolo de la perikarpo estas la endokarpo. La spaco inter ĉiu segmento (ero) estas pulpo plena je sukveziketoj. En la endokarpo, kordecaj "haroj" etendiĝas ene de la pulpo, kiuj havigas nutraĵon al la frukto dum ĝi disvolviĝas.[9][10] Multaj citrusaj kultivarioj estis disvolvigitaj por esti sensemaj (vidu artikolojn pri nucela embriodisvolviĝo kaj partenokarpio) kaj facile senŝeleblaj.[8]

Citrusfruktoj rimarkindas pro sia bonodoro, parte pro flavonoidoj kaj limonoidoj (kiuj siavice estas terpenoj) enhavataj en la ŝelo, kaj plej el ili estas sukoplenaj. Tiu suko enhavas altan kvanton de citrato kaj de aliaj organikaj acidoj[11] kiuj havigas al ili ties karakteran akran guston. La genro estas komerce grava ĉar multaj specioj estas kultivataj pro siaj fruktoj, kiu estas manĝata freŝe, premitaj por akiri sukon, aŭ konservita en marmeladoj kaj peklaĵoj.s

Ili estas ankaŭ riĉaj fontoj de vitamino C. La enhavo de vitamino C en la frukto dependas de la specio, variaĵo, kaj kultivmaniero.[12]La flavonoidoj estas variaj flavanonoj kaj flavonoj.[13]

Deveno kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Originaj teritorioj de diversaj specioj.

La plej malnova kultivada regiono de la Citrusgenro konsistas el sudokcidenta Ĉinio, suda Malaja duoninsulo kaj okcidenta Birmo, kun spuroj de ĝia ekspluatado en suda Ĉinio dum pli ol 4000 jaroj, disvastiĝante al la sudoriento de Filipinio kaj multaj Pacifikaj insulgrupoj [14]. La origino de citrusaj plantoj estas en la tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Azia kaj la Malaja Insularo. De tie ili disiĝis al aliajn mondopartojn tiel, ke ĝia historio povas esti legita kiel romano. [15] La nura escepto estas la grapfrukto, C. x paradisi, ĝi ekestis en Ameriko, pli precize en Karibaj Insuloj (Barbado) iom antaŭ 1790 kiel mutaciulo aŭ eble kiel hibrido de specioj enkondukitaj de malproksima okcidento. La origincentroj de la komercaj citrusoj estas ekstreme malfacile konstateblaj pro multaj kialoj, inter ili: Ĉi tiuj plantoj estas konataj nuntempe nur sub kultivado; dum miloj da jaroj ili estis miksitaj kun formoj kaj hibridoj elektitaj de la homo, aŭ kun naturaj populacioj tiom grandaj ke ili ne plu oni povas identigi. [16]

La dolĉfruktaj plantoj eble estas indiĝenaj el sudorienta Ĉinio, dum la acidfruktaj plantoj en la sudo de Barato [17]. Tamen oni ne konas precize la devencentroj de la citrusplantoj, pro la grandeco de la eblaj areoj de siaj okazigoj. ili povas havi kvazaŭan cirklan formon inter latitudoj 10°S kaj 30°N kaj inter longitudoj 80° kaj 130º oriente de Grinviĉo, , komencante en nordorienta Barato irante al Norda Ĉinio, pasante tra la randoj de la Himalajo kaj de tie al suda Indonezio kaj Filipinoj en la oriento, inkluzive de tiu grandega areo la Malaja Insularo, Tajlando kaj Mjanmao. [18]

Laŭ diversaj autoroj, la filogenetikaj rilatoj de la genro Citrus disvastiĝas tra Barato, centra Ĉinio, Aŭstralio, Japanio kaj eĉ Afriko.

La oranĝarbo, Citrus x sinensis L, Osbeck, kiel ĝia propra nomo indikas, supozeble originis en suda Ĉinio kaj Hindoĉinio (Sudokcident-azia duoninsulo kiu kovras Mjanmaon, Tajlandon, Malajzion, Laoson kaj Kamboĝon kaj Vjetnamion. La mandarinarbo, C. reticulata, Blanco havintus la saman originon kaj poste disiĝis al orientan Baraton. La limeujo C. x aurantifolia kaj la pampelmusujo C.maxima, (Burm)Merr estus veninta de la orienta hinda insularo estinte prenitaj al Baraton en malproksimaj tempoj. La citronarbo C. x limon L.Burm kaj la cedratujo C.medica,L havas originon nedifinitan. La cedratujo kies unua mencio datiĝas de 4000 jaroj a.n.e. (antaŭ nia erao) verŝajne devenis en suda Ĉinio aŭ norda Barato [19].

La sacuma mandarino C. x unshiu, Marc., inter aliaj specoj de mandarinoj, verŝajne ekestis en tiu regiono. Aliaj genroj filogenetike proksimaj al Citrusoj, kiel ekzemple Eremocitrus Swingle kaj Microcitrus Swingle, estas trovitaj en natura medio preskaŭ ekskluzive en Aŭstralio, dum Clymenia, Swingle, troveblas en norda Nov-Irlando, Bismarck insularo, nordoriente de Novgvineo, reprezentita de ununura specio konata kiel Namatanaio, Clymenia polyandra (Tan.) Swingle. [20]

Studoj faritaj lastatempe montras la ĉinan provincon Junano (Yunan) kaj apudaj areoj de suda Ĉinio kaj norda Hindoĉinio kiel parto de la devencentro de pluraj citrusspecoj inkluzive de C. grandis, C medica, C. reticulata, C. xsinensis., C. x limonia, C. x sunki, C. x ichangensis, C. x histrix, C. xjunus, C. x hongheensis same kiel la nova specio de Poncirus nomita P. polyandra S.D.[21]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Oranĝoj, citronoj kaj Tahitiaj lemonoj

La klasifiko de citrusspecoj estas tre polemika. Inter la taksonomiaj sistemoj, du elstaras kiel la ĉefaj: tiu de Walter Tennyson Swingle eldonita en 1943 kaj tiu de Tyozaburo Tanaka, redaktita en 1954 kaj pligrandigita en 1969 kaj 1977. La unua konsideras 16 speciojn dum ĉi-lasta proponas entute 162 speciojn. [22]

La sistemo de Swingle estas provo de klasifiko koncentrita al la biologia koncepto de specioj, konsiderante la multnombrajn variojn observatajn ĉe hibridoj. Li malakceptis multajn speciojn kiuj antaŭis lian sistemon, nomante ilin kiel hibridoj. Tanaka, en victurno, baziĝis sur morfologiaj karakterizaĵoj kun emfazo de la kaliko, sukvezikoj, semoj, kaj fruktoŝelaj ĉeloj. [23]

R..W. Hodgson siavice proponis mezvojan taksonomian klasifiksistemon en kiu li akceptas la 16 speciojn de Swingle kaj aldonas la 20 speciojn konsideratajn de Tanaka.

Pliaj lastatempaj studoj bazitaj sur modernaj taksonomiaj rimedoj faritaj en la 1970-aj jaroj kaj mezo de 1980-aj jaroj, pere de enzimaj esploroj pruvis, ke ĉiuj citrusplantoj kun manĝeblaj fruktoj originis el nur tri bazaj biologiaj specioj, nome Citrus grandis, Osbeck; C. medica, L kaj C. reticulata, Blanco. Do ĉiuj aliaj vere laŭ scienca vidpunkto estas hibridoj.[24]

Genetiko kaj genetika plibonigado de la citruso[redakti | redakti fonton]

La plimulto de citrusoj produktas nucelajn semplantidojn.

La haploida kromosoma nombro de ĉiuj citrusoj estas 9 kaj diploidio (2n=18) estas rimarkinde superrega kvankam poliploidio, de triploidio ĝis heksaploidio estis raportita en multaj citrustipoj. La nura komerce grava triploida citruso estas la Tahitia lemono C. x latifolia. Kromosomoj estas tre malgrandaj kun gradigitaj serioj de grandeco de 1,2 ĝis 3,2 μm. Citrusoj hibridiĝas ekstreme facile intergenre kun retrokruciĝoj inter tiuj hibridoj kaj iliaj gepatroj kaj inter specioj.

Mutacio[redakti | redakti fonton]

Citrusarboj produktas burĝonomutaciojn tre facile, tiuj povas esti de granda komerca graveco ĉar krom la disvastigo de malsuperaj ekster-specoj kun difektoj kiel ekzemple malbona produktiveco, krestigitaj aŭ misformaj fruktoj, ili formas la fonton de novaj kaj eble superaj fruktoj, la kulturvarioj.

La genetika plibonigo de citrusoj havas apartaĵojn kaj defiojn kiuj distingas ĝin de la plej multaj aliaj kultivitaj specioj, nome jenaj:

  • Manko de reproduktaj baroj inter citrusoj kaj rilataj genroj. -
  • Alta heterozigoteco rezultanta el genetikaj mutacioj kaj naturaj hibridiĝoj inter malsamaj formoj, dum jarmiloj.
  • Okazo de poliembrieco, ebligante la produktadon de individuoj genetike identaj al la patrinplanto pro nucela embriodisvolviĝo, kontribuante al la fiksado de diversaj mutaciitaj kaj hibridaj formoj, kaj sur la alia flanko, ĝi malfaciligas identigi individuojn el zigota origino en kontrolitaj krucoj.
  • Longa antaŭreprodukta periodo prezentita de la semplantoj kiuj ofte postulas sep aŭ pliajn jarojn por atingi maturecon. [25]

Poliembrieco[redakti | redakti fonton]

Unu plia okulfrapa trajto de la citrusoj estas la disvolviĝo du aŭ pli da embrioj en unu semo. En tre limigita nombro da kazoj la ekstraj embrioj estas produktitaj per kunfandiĝo de la embrio rezultanta el la fekundita ovo. Tiaj embrioj donas identajn "ĝemelojn" kaj ne reproduktas la tutan karakteron de patrinplanto. ili nomiĝas zigotaj aŭ seksaj embrioj. En aliaj kazoj, la plimulto, ekstraj embrioj disvolviĝas samsekse per mitota divido de nucelo sen interveno de masklaj ĉeloj. Tiaj embrioj estas nomitaj nucelaj aŭ apomoksiaj embrioj. Ili estas de ekstrema valoro en preskaŭ nedifinita disvastigo de hibridoj, inkluzive de la naturaj kaj dum produktado de klonoj, kutime liberaj de kelkaj (sed ne ĉiuj) virusoj kaj virusoidoj portataj de la patrinplanto.

Poliembrieco, karakterizata per la ĉeesto de du, tri aŭ pli da embrioj en la sama semo, almenaŭ unu el kiuj plej ofte estas seksa kaj la aliaj de senseksa origino nomitaj nucelaj, ĉar ili elmerĝas el tavolo de somataj ĉeloj, (t.e. nereproduktaj ĉeloj) nomata nucelo kiu ĉirkaŭas la embrio-sakon. Aldone, povas ekzisti pli ol unu seksiĝinta embrio kiel rezulto de la formado de unu aŭ pluraj embriaj sakoj aŭ per fendado de unu seksiĝinta embrio, rezultigante genetike identajn ĝemelojn. [26]

Partenokarpio[redakti | redakti fonton]

Produktado de fruktoj sen semoj okazas ofte kun umbilikaj oranĝoj, sacumaj mandarinoj, tahitiaj lemonoj kaj klementinaj mandarinoj, kiam ne krucpolenitaj. Varioj normale semhavaj estas preskaŭ sensemaj kiam polenado estas artefarite malhelpita, aliaj povas doni fruktojn malabunde aŭ neniel. La polenado de la citrusoj fare de abeloj estas negletebla aspekto en la produktado de fruktoj, almenaŭ por la plimulto de komercaj varioj ĝi eĉ estas malavantaĝa, ekzemple en la sensemaj ne memfekundiĝema klementinujo, kiu fariĝas tro semhava kiam polenigita.[27]

Citruskulturo[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj mondoregionoj citrusproduktantaj.

Dum multaj jaroj komercaj plantejoj el citrusoj estis faritaj el semplantidoj de pli-malpli simila tipo. Poste la arboj estis greftitaj per enmeto de stikaĵo aŭ de burĝono sur la greftotrunko, sed la fruktoplantejo enhavis multajn kultivariojn. En la moderna citruskulturo estas konsiderinda malpliigo da kultivarioj kiuj estas plantataj celante la komercadon.

Malgraŭ la plurcentoj da plantotipoj prezentitaj de la citrusgenro kaj siaj parencaj genroj nura manpleno da ili estas valoraj por produktado ĉu de freŝaj fruktoj, ĉu de sukoj, oleoj (el semoj kaj el ŝelo), brandoj k.a.

Kompreneble la ceteraj ne estas senvaloraj, ili konstituas gravan stokon de genaro kie la scienco serĉas utilaj genojn dum kreado de novaj plantoj rezistemaj aŭ almenaŭ toleremaj al la nenombreblaj naturaj defioj.

Plej elstaraj dolĉfruktaj greftaĵoj[redakti | redakti fonton]

Oranĝoj kaj mandarinoj elstaras kiel la plej kultivataj citrusoj.

La oranĝoj kaj mandarinoj elstaras kiel la plej kultivataj citrusoj en la tuta mondo kie klimataj kondiĉoj permesas ilian plantadon. La unuaj okupas reliefan pozicion, produktante fruktojn por laŭnatura konsumado aŭ por farado de suko. Inter la plurcentoj da oranĝospecoj disvastigitaj en la mondaj plantejoj, la unuaj lokoj estas okupitaj de la 'Valencia', 'Bahia', kaj 'Pera' oranĝarboj.

La unua, 'Valencia', estas plantita en la plimulto de la landoj kie oni plantas grandskale citrusojn, ĉefe en usonaj plantejoj de Florido kaj Kalifornio, kaj en la brazila ŝtato SanPaŭlo. Ĝi estas tre produktiva kaj donas fruktojn por suko aŭ por natura konsumado.

La dua, Bahia oranĝo, estas konata tra la mondo kiel Washington navel, tamen ĝia origino venis el Salvadoro, la ĉefurbo de la brazila ŝtato Bahio, probable kiel burĝonmutaciulo de la vario 'Seleta' kiu estis veninta el Portugalio. Nuntempe estas multnombraj selektitaĵoj el tiu vario en la tuta mondo. Ĝia ĉefa karakterizaĵo estas la "umbiliko" kiun ĝi prezentas ĉe la suba ekstremaĵo. Vere, tiu umbiliko estas malelvolviĝinta frukteto ene de la ĉefa frukto. Tiu citrusvario produktas tute sensemajn fruktojn, unu aspekto postulata de la fruktokonsumado, tamen ĝi ne estas utila por produktado de suko.

Malgraŭ ĝia tropika deveno ĝi prezentas superajn kvalitojn en subtropikaj landoj kiel Hispanio, Usono (Kalifornio), Aŭstralio kaj Sudafriko, kie oni kultivas malsamajn klonojn el ĝi, la oranĝujo 'Bahia' estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj faktoroj por la disvolviĝo de la citruskulturo en kvin kontinentoj.[28]

La oranĝujo 'Pera' aperis en iu brazila plantejo, ĝia origino ne estas sufiĉe klarigita, ĝi estas kultivata preskaŭ nur en Brazilo en la citrusplantejoj tra la tuta lando, escepte de la ŝtato Suda Riogrando. Ĝi estas sentema al la Citrusa Tristeza viruso (CTV), tamen per kriteria selekto de plantoj en kampaj kondiĉoj eblas obteni klonojn nature portantajn rasojn malfortajn el la virusa komplekso. Alia maniero estas la inokulado de malfortaj stamoj de la viruso dum la fazo de produktado de nucelaj klonoj por superi tian malavantaĝon, ĉar en kampaj kondiĉoj la plantoj kun malfortaj virusoj estas rezistemaj al malsanigaj rasoj. La oranĝujo 'Pera" estas tre produktiva, en ĝiaj fruktoj estas malmulto da semoj kaj oni vendas ilin al naturfruktaj vendejoj aŭ al industrio por farado de suko.

Diversaj kulturvarioj de oranĝoj, inter kiuj ruĝa kultivario.

Inter la mandarinoj, la nomata 'Ponkan' (Ponkano) estas la plej disvastigita en la monda citruskulturo, tamen nur en subtropikaj aŭ en altaj altitudaj lokaj kondiĉoj ĝi prezentas siajn plej bonajn kvalitojn rilate al intensa oranĝkoloro de la ŝelo kaj de la interno kiam matura; ĝia fruktodoro kaj reliefa gusto estas tre plaĉaj, plie oni facile malŝeligas ĝin. Semoj ĉeestas sed ili ne estas multaj. Vere, al la grupo de tiu mandarino apartenas tre granda kvanto da klonoj kaj eĉ hibridoj. Alia grupo de mandarino estas la nomataj mediteraneaj mandarinoj, inter ili la grupo de klementinoj (supozeble hibridoj el C. reticulata / Citrus x aurantium) kiuj nuntempe dominas la citrusplantejojn de Hispanio pro siaj bongusta suko kaj bela ŝela oranĝkoloro, kaj pro tio ke ili estas tute sensemaj. (Se plantita aparte de aliaj polendonantaj citrusoj.)

Inter la tipaj mandarinoj ankaŭ oni enmiksigas diversajn citrusojn kiuj aspektas al ili, kvankam ties origino estas hibrida; inter ili estas la tangelujoj 'Page, 'Nova' 'Lee,' Robinson' k.a., aliaj estas la tangorujoj inter kiuj elstaras la 'Murcott' (Murkoto) kies plantoj estas tre produktivaj kaj la fruktoj estas tre dolĉaj, tamen tre semhavaj.

Aliaj certgrade gravaj citrusoj estas la grapfruktoj. El ili la 'Marsh seedless' iam okupis la unuan pozicion en la komercvojoj. Nun estas aliaj varioj kiel tiaj kun pulpoj ruĝecaj 'Flame', 'Star Ruby' k.a kiuj havas grandan debiton en la merkato.

Dise tra la mondo estas pliaj citrusoj kiel la Sacumujoj, Limedujoj, Kumkuatujoj, k.a. Tiuj lasta donas fruktetojn kiuj prezentas apartan karakterizaĵon, ĉar en siaj ŝeloj malabundas oleajn vezikojn kaj ili estas konsumitaj entute. Multaj aliaj specoj estas gravaj en lokaj aŭ ĉirkaŭaj merkatoj.

Plej elstaraj acidfruktaj greftaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej distingiĝinta en tiu grupo estas la citronujo kies fruktoj donas sukon acidan, odoran ŝelon, riĉa en oleo. Ilin oni uzas en preparado de manĝaĵoj, refreŝigaj sukoj, alkoholigitaj trinkaĵoj, ktp. Tre riĉa en vitamino C.

Duarangaj aliaj acidfruktujoj estas la Limeujo aŭ Meksika lemonujo kaj la Tahitia lemonujo. Tiu lasta estas iu natura triploida planto, kies frukto estas uzata same kiel la citrono, escepte de la ŝeloleo. Ĝi nuntempe gajnas grandan merkatan valoron ĉar aldone al siaj kultivaj avantaĝoj, ĝi estas tute sensema. Multaj aliaj plantoj kun acidfruktoj havas nur regionan uzon por konsumado aŭ por greftotrunko.

La citrusoj kiel greftotrunko[redakti | redakti fonton]

Oranĝerio de la Botanika Ĝardeno en Loveno (Belgio).

La citrusplantoj povas esti propagataj per semado, stikado, markotado, greftado kaj per hista kultivado aŭ aliaj laboratoriaj teknikoj.

La propagado per semoj superregis ĝis duono de 1800-aj jaroj. Ĝi prezentas malhelpon kaj netaŭgecon kiam la plantoj malhavas semojn aŭ tiuj kies semoj estas monoembriaj. Krome la semplantoj produktas fruktojn malfrue kaj havas abunde dornojn. [29]

Nuntempe, la greftado estas la metodo ĝenerale utiligata en ĉiuj gravaj produktantaj areoj. Per ĝi la kultivataj citrusoj estas kunmeto de du partoj, la greftaĵo kaj la greftotrunko.

La apero de radikara putriĝo aŭ gumozo kaŭzita de diversaj specoj de Phytophthora, unue en la Acoroj-insuloj en 1842 kaj poste en preskaŭ ĉiuj citruskultivadaj landoj, devigis la forlason de plantado de citrusoj el semoj kaj la ekuzon de greftado sur greftotrunkoj toleremaj al la malsano. La bigaradujo C x aurantium estis la plej ŝatata greftotrunko dum jardekoj, antaŭ la apero de la Tristeza viruso en Sudafriko, Brazilo, Kalifornio, Aŭstralio. Tiu mortiga malsano damaĝas la bigaradujon, kiam ĝi estas la suba parto de dolĉaj oranĝujoj, mandarinujoj, grapfruktujoj, limedujoj, sed ne de citronujo. Ĝi estis anstataŭigita per aliaj greftotrunkoj kiel ekzemple, Ĵambera lemonujo, Rangpura lemonujo, Kleopatra mandarinujo kaj la Troyer citranĝujo, tiu lasta estas homfarita hibrido el trifolia oranĝujo x dolĉa oranĝujo. Tre lastatempe alia hibrido homfarita Swingle citrumelujo (trifolia oranĝujo x grapfruktujo) estis rekomendita kiel imuna al Tristeza viruso, tolerema al Citrusa ekzokorto kaj ksiloporozo, al citrusa nematodo, al Phytophthora specioj, al troo da saleco kaj malvarmeco. Trifolia oranĝujo daŭre estas favorata precipe en landoj spertanta konsiderindan malvarmon sed iu varioj de ĝi estas sentemaj al iuj stamoj de la Tristeza viruso. Persa limedujo C. limettioides, L malnova preferato en kelkaj landoj de Proksima Oriento, ne plu estas disvastigita en larĝa amplekso kaj restas kiel greftotrunko nur en Israelo.[30]

En Brazilo, la rangpura lemonujo estas la ĉefa greftotrunko preskaŭ en la tuta lando, nur en la plej suda ŝtato Suda Riogrando la trifolia oranĝujo estas la plej preferata. En Ĉinio estas preferata de la citruskulturistoj la trifolia oranĝarbo, sed estas iuj varioj de bigaradujo kaj 'Sunki' mandarinujo en la plantejoj. En Usono, la ĵambera lemonujo estis larĝe uzata sed pro malsanaj problemoj la produktantoj nune preferas citranĝujojn, citrumelujojn kaj aliajn hibridojn.

La citrusoj kaj la biologia lukto kontraŭ damaĝuloj[redakti | redakti fonton]

Citruskancero estas kaŭzata de la gammaproteobakterio Xanthomonas axonopodis.

La citruskulturo havigis al la homo la unuajn observojn pri la natura biologia lukto kaj la praktiko de la homfarita biologia lukto. [31] Antaŭ pli ol 1600 jaroj la ĉinaj agrokulturistoj uzadis naturajn malamikojn (n.m.) por regi plagojn. La plej fama ekzemplo estas la uzo de predemaj formikoj Oecophylla smaragdina por malkreskigi populaciojn de plagoj en oranĝujoj [32]. La biologia lukto per la utiligo de n.m(predemuloj, parazitoidoj kaj patogenoj) atingadas pli grandan sukceson en kultivataj citrusoj ol en aliaj kultivaĵoj.[33]

La unua impona sukceso en la historio de la klasika biologia lukto (tio estas, per importado de n.m.) estis en Kalifornio kiam ĉirkaŭ 1888 la Aŭstralia koĉo, Icerya purchasi (aŭ Peryceria purchasi) Maskell, aperis en tieaj plantejoj. Per importado de la kokcinelo Novius cardinalis Mulsant kaj de unu parazitoido Cryptochaetum iceryae Williston, ambaŭ el Aŭstralio kaj ilia posta liberigo en la atakitaj oranĝujoj oni sukcesis rapidan, plenan, kaj konstantan foreston de la minaco de tiu plago, kiu tiam malpermesis la daŭrigon de la ekspluatadon de citrusoj en tiu usona ŝtato. [34]

Post la supra sukceso pli ol dek specioj da koĉoj, blankaj muŝoj (aleirodedoj), kaj akaroj en diversaj partoj de la mondo estas regitaj per la uzo de kokcineloj, neŭropteroj, predemaj akaroj (fitoseedoj kaj stigmeedoj), de parazitoidoj, el tiuj, multaj mikrohimenopteroj, ekzemple de la tamariksia vespo, kaj de patogenoj. Inter tiuj lastaj elstaras multaj entomopatogenaj fungoj, kiel Boverio (Beauveria spp.) kiu agas kontraŭ multnombraj plagoj kaj Hirsutelo (Hirsutella spp) kiu agas kontraŭ la citrusa rustiga akaro, k.a. Ankaŭ iuj nematodoj estas same utilaj, ĉefe kontraŭ aliaj specioj de nematodoj.

Defioj de la citrikulturo – la damaĝuloj[redakti | redakti fonton]

Fruktoj atakitaj de Hŭanglongbingo.

La citrusplantoj el Azio estis disvastigita al ĉiuj kontinento, escepte de Antarkto. Enorma grupo de damaĝaj individuoj, artropodoj, nematodoj, moluskoj, ĥorduloj, fungoj, virusoj, virusoidoj, bakterioj k.a. adaptiĝis al kunvivado en ties ekosistemo. Iam estis kompilita listo de pli ol 800 insektoj, akaroj, nematodoj kiuj en diversaj partoj de la mondo vivas sur citrusaj plantoj.[35] Iuj en tutmonda ĉeesto, aliaj en regiona aû nur loka agado. Iuj konstante damaĝas, dum aliaj estas sezonaj.

Feliĉe estas alia flanko: en la naturo estas samgranda nombro de “bonaj” individuoj, la naturaj malamikoj, kiuj ekzercas gravan rolon en la regado de la populacioj de tiuj damaĝuloj. Ververe, nur 72 specioj estas konsiderataj ĉefaj plagoj en la tuta terglobo kie la citrusoj estas kultivataj. [36] La nuntempaj plej gravaj sanitaraj defioj estas tiuj kaŭzitaj de la bakterioj Xilella fastidiosa, Xantomonas axonopodis kaj Candidatus Liberibacter spp.

La unua estigas la malsanon nomitan Citrusdiverskolora klorozo transdonita de multaj specioj da cikadeloj. Amaso el la X.fastidiosa bakterio ŝtopas la branĉajn floemojn kaj pro tio estas malpliigo en produktado de fruktoj kaj ties kvalito tute malboniĝas.

La dua, kiu estas devena el Azio estas monde disvastigita, kaŭzante la malsanon Citrusa kancero, kiu severe atakas branĉojn, foliojn kaj fruktojn de la plantoj reduktante siajn produktivajn kapablecojn. Tiu malsano ne havas specifan transdonanton, sed la transmisio de planto al planto aŭ de iu produktanta areo al alia okazas pere de vento, de gutoj da pluvo, de birdoj kaj aliaj bestoj, de maŝinaro, kaj de la propra homo (rikoltistoj, ŝpruĉistoj k.a.). Plantidoj infektitaj estas aliaj tre gravaj vehikloj por la bakterio.

La tria nomata Hŭanglongbingo (HBL) estas nuntempe la plej grava en la tuta mondo, ĉar ĝi ruinigas ekonomie la plantejojn. Kiel la du antaŭaj ĝi ne estas kuracebla kaj divastiĝas rapide en la citrusplantejoj. La Liberibacter bakterio kiu estigas tiun malsanon reduktas la fruktan kvaliton kaj tutan produktadon. Ĝi estas dissemita de psilidoj, ĉefe de la Azia citruspsilido kaj de la Afrika citruspsilido. Tiu malsano estas endemia en preskaŭ ĉiuj aziaj landoj kie la citrusoj estas gravaj kultivaĵoj.

En la jaro 2005 tiu lasta estis unuafoje renkontita en amerika kontinento, nome en la usona ŝtato Florido, tiam unu el la plej grandaj produktantoj de oranĝo en la mondo. Post ĝia disvastiĝo tra la tutaj citrusaj areoj de tiu ŝtato la produktado de oranĝoj, grapfruktoj k.a. reduktiĝis al 1/4 en 2020. En Brazilo ĝi aperis em 2004, malgraŭ intensa elradikigo de atakitaj plantoj, ŝprucigado de agrokemiaĵoj kontraŭ la Azia citruspsilido kaj multobligado kaj liberigo de la Tamariksia vespo, la nuna stato estas grava tial ke la malsano jam atingas 23 elcenton de la plantitaj arboj.

Citrusoj kiel ornamplantoj[redakti | redakti fonton]

Citrusarboj kiel ornamplantoj.

Diversaj citrusoj havas tre grandan valoron kiel ornamaj plantoj plantitaj kaj en kampaj kondiĉoj kiel en heĝoj aŭ bosketoj, kaj en vazoj (tinoj, potoj k.a.). Multaj el ili estas allogaj pro siaj belaspektaj fruktoj oranĝkoloraj aŭ por la dukoloraj (verd/oranĝaj) striitaj kaj krestigitaj ŝeloj, k.c. En multaj landoj ili beligas kaj urbajn avenuojn, stratojn kaj placojn. En lokoj kies la vintraj malvarmaj sezonoj estas severaj oni plantas ilin en grandaj ujoj kaj metas ilin subĉielen dum parto de la jaro, tamen oni transportas ilin en varmdomojn nomatajn oranĝerioj, kiam vintro venas.

Por tiu celo estas uzeblaj ne nur la konataj oranĝujoj kaj mandarinujoj, sed ankaŭ aliaj ne amase plantataj citrusoj kiel la cedratujoj, la pampelmusujoj kaj eĉ aliaj pli ekzotaj, ekzemple oranĝa jasmenujo Murraya paniculata, la kalamondingujo C. x madurensis, la nansarano C. x amblycarpa (C. hystrix/C. reticulata), la kumkuatujo C. x japonica, la mikrocitrusujo Microcitrus spp, la severiniujo Severinia x buxifolia, la ĝardena lemonujo Triphasia x trifolia kaj plie trioblaj hibridoj kiel limekuatoj (limedujo x limeujo) / C. japonica, k.m.a.

Specioj kaj hibridoj plej gravaj[redakti | redakti fonton]

La citrusfruktoj okupas la duan lokon en la tutmonda fruktokomerco, nur post la pomoj [16] . Jen plantnomoj de iuj kelkaj gravaj specioj kaj hibridoj de citrusoj:

Citrus x sinensis: Oranĝujooranĝarbo. Ties frukto ankaŭ kromnomita dolĉa oranĝo estas la reĝo de la citruskulturo. En la mondo estas centoj da varioj, iuj kun blanka pulpo, aliaj oranĝkolora aŭ ruĝkolora. Ili povas esti tute sensemaj, kun multaj semoj aŭ kun iometo da semoj.

  • Citrus grandis x C paradisi: Pumelujo
  • Citrus reshni : Kleopatra mandarinujo
  • Citrus x junos (C. reticulata X C. cavaleriei): Juzujo
  • Citrus sunki : Sunki mandarinujo
  • Citrus reticulata x C. paradisi -Tangelujo
  • Poncirus trifoliata : Trifolia oranĝujo
  • Poncirus trifoliata x Citrus sinensis: Citranĝujo
  • Citrus x limonia: Rangpura lemonujo
  • Citrus x jambhiri: Ĵambera lemonujo
  • Citrus x volkameriana: Volkamera lemonujo
  • Citrus trifoliata x C. sinensis: Citrumelujo
  • Citrus reshni x Poncirus trifoliata, aŭ Citrus sunki x P.trifoliata: Citrandarinujo

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. citruso en vortaro.net
  2. (Februaro 2018) “Genomics of the origin and evolution of Citrus”, Nature 554 (7692), p. 311–316. doi:10.1038/nature25447. 
  3. Fuller, Dorian Q.; Castillo, Cristina; Kingwell-Banham, Eleanor; Qin, Ling; Weisskopf, Alison (2017). "Charred pomelo peel, historical linguistics and other tree crops: approaches to framing the historical context of early Citrus cultivation in East, South and Southeast Asia". En Zech-Matterne, Véronique; Fiorentino, Girolamo (eld.). AGRUMED: Archaeology and history of citrus fruit in the Mediterranean (PDF). Publications du Centre Jean Bérard. pp. 29–48. doi:10.4000/books.pcjb.2107. ISBN 9782918887775.
  4. Zech-Matterne, Véronique; Fiorentino, Girolamo; Coubray, Sylvie; Luro, François (2017). "Introduction". En Zech-Matterne, Véronique; Fiorentino, Girolamo (eld.). AGRUMED: Archaeology and history of citrus fruit in the Mediterranean: Acclimatization, diversification, uses. Publications du Centre Jean Bérard. ISBN 9782918887775.
  5. Langgut, Dafna (Junio 2017). "The Citrus Route Revealed: From Southeast Asia into the Mediterranean". HortScience. 52 (6): 814–822. doi:10.21273/HORTSCI11023-16.
  6. . CITRUS PRUNING.
  7. (2008) “Essential oils of flowers of Citrus sinensis and Citrus clementina cultivated in Algarve, Portugal”, Acta Horticulturae 773 (773), p. 89–94. doi:10.17660/ActaHortic.2008.773.12. 
  8. 8,0 8,1 Janick, Jules (2005) Citrus. Purdue University, Tropical Horticulture Lecture 32. Arkivita el la originalo je 24a de Junio 2005. Alirita 28a de Februaro 2020. Arkivigite je 2005-06-24 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Citrus fruit diagram. ucla.edu. Arkivita el la originalo je 3a de Oktobro 2012. Arkivigite je 2012-10-03 per la retarkivo Wayback Machine
  10. Lith. TheFreeDictionary.com.
  11. (2012) “Organic Acids Concentration in Citrus Juice from Conventional versus Organic Farming”, Acta Horticulturae 933 (933), p. 601–606. doi:10.17660/ActaHortic.2012.933.78. 
  12. (2010) “Vitamin C Content of Citrus from Conventional versus Organic Farming Systems”, Acta Horticulturae 868 (868), p. 389–394. doi:10.17660/ActaHortic.2010.868.52. 
  13. Flavonoid Composition of Fruit Tissues of Citrus Species”. Alirita 5a de Julio 2011..  Arkivigite je 2007-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
  14. (Spurling)
  15. (Webber)
  16. 16,0 16,1 Chapot
  17. (Origin)
  18. Chapot
  19. (Chapot)
  20. (Swingle)
  21. (Gmitter junior)
  22. (Giacometti)
  23. (Giacometti)
  24.  (Marbbeley)
  25. (Walter.)
  26. (Chapot)
  27. (Chapot)
  28. (Passos).
  29. (Pompeu).
  30. (Chapot).
  31. (Silva)
  32. (Chou)
  33. (Rosen, 1994).
  34. (Silva).
  35. (Ebeling)
  36. (Talkouk)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Spurling, M.B.Citrus in the Pacific area. International citrus symposium, 1. 1968 Riverside. Proceedings. Riverside Univ, of California.v. 1 p. 93-101.
  • Webber,H,J.Reuter,W.Lawton,H.W. History and development of the citrus industry. En: Reuter, W. Webber, H.J; Batchelor L.D.(Red.) The citrus industry Berkeley University of California 1967 v.1 p.139
  • Chapot. H. The citrus plant. IEn: Halfliger. E. (Red.). Citrus. Basle Ciba Geigy 1975 p. 6-13.
  • Swingle,W.T. The botany of Citrus and its relatives. Reuter,W; W. Webber, H.J; Batchelor, L.D. (Red.) The Citrus Industry. Berkeley: University of California.1967 V.1. p. 190-430.
  • Origin of citrus. Nelspruit: Institute for tropical and subtropical Crops, 1988
  • Gmitter Junior, F.G.; HU,X The possible role of Yunnan, China, in the origin of contemporary Citrus species (Rutaceae) Economy botany Newyork, v.44 n.2 p. 267-277. 1990.
  • Giacometti, D.C. Sistema taxionômico dos Citrus de Tanaka. Cong. Brasileiro de Fruticultura,2.(Anais)1973
  • Mabberley D.J., A classification for edible Citrus (Rutaceae). 1997. Telopea 7(2): 167-17
  • Passos,O.S. et al . Cultivares copa. Cultura dos citros. Sobrinho, A.P.da Cunha et al (Red.) Brasília, DF. Embrapa, 2013. v. 1.p.293 -319.
  • Pompeu, J.Junior. Porta-enxertos. Citros. D.M. junior, J.D. De negri, R. M. Pio, J. P. Junior (Red) Campinas. Instituto Agronômico e Fundag. 2005. p. 61-104.
  • Silva, L.M. S.da Controle biológico de pragas dos citros. En: L.M.S da Silva, M. C. Mendonça (Red.) Manual do manejador fitossanitário dos citros. Aracaju. Emdagro e Embrapa, 2009. p.79-95
  • Chou, Io. Ĉinio marŝas em la insekta mondo. Ĉina perspektivo. 98p. Bejjing.Ĉinio. 1986.
  • Rosen, D. Manejo integrado de pragas dos citros. Uma visão geral. Seminário internacional dos citros MIP 3. Bebedouro Sp 1994 p 25-40
  • Talhouk, A.S. Citrus pest throughtout the world. En: Halfinger, E (Red.) Citrus Basle. Cyba-Geiger 1975 p. 21-23.
  • Ebeling, W. Subtropical fruit pest. Faculty of Agricultural sciences. 1959. Beirut, Lebanon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]