City (Londono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La City de Londono (anglalingve City of London), aŭ pli simple City, estas la centra distrikto de la regiono Granda Londono kaj la plej malnova kvartalo de Londono. Ĝi troviĝas sur la norda bordo de la rivero Tamizo, kaj etendiĝas nur sur 2,5 km². La City konsistigas hodiaŭ gravan, internacian centron pri financoj. Ĝi entenas malpli ol 10 000 loĝantojn (laŭ takso de 2004), sed proksimume 500 000 personoj laboras tie.

En la City troviĝas du partoj (Inner Temple kaj Middle Temple), kiuj ne estas administritaj rekte de la estraro de la City, dum kelkaj parkoj ekster la limoj de la kvartalo ja estas regitaj de ĝi. La administra sistemo de la City estas senkompara en Anglio aŭ en Britio.

Oni starigis multajn ĉielskrapantojn dum la lastaj jaroj, kaj aliajn oni baldaŭ projektas. La arkitektura aspekto de la kvartalo verŝajne multe ŝanĝos dum la sekvontaj jaroj.

Vidu ankaŭ