Ciudad Juárez

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ciudad Juárez [sjuDAD ĥŭAres] estas milionurbo en la meksika subŝtato Chihuahua, ĉe rivero Rio Grande del Norte. Ĝi havas iom pli ol milionon da loĝantoj. La urbo kun El Paso formas duoblajn urbojn.

La urbo havas ponton inter la duoblaj urboj, kiu apartenas al la plej gravaj limpasejoj.

Historio

En 1659 hispanaj konkeristoj tiuloke fondis urbon nomatan El Paso del Norte (la pasejo de la nordo), ĉar la valo de Rio Grande tie ebligas komfortan pasadon al nordo. La urbo situis sur ambaŭ riveraj bordoj, ĝis en 1848 Usono ekposedis Teksason kaj en la traktato de Guadalupe Hidalgo fiksis riveron Rio Grande kiel limon.

Dum la milito kontraŭ Maksimiliano de Habsburgo urbo El Paso estis la plej norda retiriĝejo de la meksika prezidento Benito JUÁREZ, kiu tiam igis ĝin provizora ĉefurbo. Honore al li oni en 1888 nomis la urbon laŭ li.

Klimato

En Ciudad Juárez estas dezerta klimato. Jare pluvas po 260 mm, en ĉiuj monatoj estas iom da pluvo (vintre neĝas). Oni mezuris somere (majo-septembro) 35 ° C-ojn, vintre -22 ° C-ojn. La jara averaĝa temperaturo estas 17 ° C.

Ĝemelurboj