Ciudad Juárez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ciudad Juárez
loĝlokoj de Meksiko • limurbo • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 32000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 321 004  (2010) [+]
Loĝdenso 4 113 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 45′ N, 106° 29′ U (mapo)31.745-106.485Koordinatoj: 31° 45′ N, 106° 29′ U (mapo) [+]
Alto 1 137 m [+]
Areo 321,19 km² (32 119 ha) [+]
Horzono UTC-07:00 [+]
Ciudad Juárez (Chihuahua)
Ciudad Juárez (Chihuahua)
DEC
Ciudad Juárez
Ciudad Juárez
Situo de Ciudad Juárez
Ciudad Juárez (Meksiko)
Ciudad Juárez (Meksiko)
DEC
Ciudad Juárez
Ciudad Juárez
Situo de Ciudad Juárez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ciudad Juárez [+]
vdr

Ciudad Juárez [sjuDAD ĥŭAres] estas milionurbo en la meksika subŝtato Chihuahua, ĉe rivero Rio Grande del Norte. Ĝi havas iom pli ol milionon da loĝantoj. La urbo kun El Paso formas duoblajn urbojn.

La urba katedralo
Surstrata trafiko

La urbo havas ponton inter la duoblaj urboj, kiu apartenas al la plej gravaj limpasejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1659 hispanaj konkeristoj tiuloke fondis urbon nomatan El Paso del Norte (la pasejo de la nordo), ĉar la valo de Rio Grande tie ebligas komfortan pasadon al nordo. La urbo situis sur ambaŭ riveraj bordoj, ĝis en 1848 Usono ekposedis Teksason kaj en la traktato de Guadalupe Hidalgo fiksis riveron Rio Grande kiel limon.

Dum la milito kontraŭ Maksimiliano de Habsburgo urbo El Paso estis la plej norda retiriĝejo de la meksika prezidento Benito JUÁREZ, kiu tiam igis ĝin provizora ĉefurbo. Honore al li oni en 1888 nomis la urbon laŭ li.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Ciudad Juárez estas dezerta klimato. Jare pluvas po 260 mm, en ĉiuj monatoj estas iom da pluvo (vintre neĝas). Oni mezuris somere (majo-septembro) 35 °C-ojn, vintre −22 °C-ojn. La jara averaĝa temperaturo estas 17 °C.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]