Simile al antaŭaj ludoj de la serio, la celo de Civilization VI estas kulturi pracivilizacion al forta nacio kaj kompletigi venkan kondiĉon. Ekzemple, oni povas venki je scienco, milita potenco, aŭ kulturo. Tio povas esti atingata per esplorado de la mondo, fondo kaj plibonigo de urboj, kreskigo kaj uzado de militaj trupoj, esplorado de teknologio kaj kultura civitismo, kaj negocado kun aliaj naciestroj.