Civilizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Antikva Egipto estas kanoneca ekzemplo de frua kulturo konsiderata civilizo.

Civilizo (aŭ civilizacio, de la latina civis = civitano) estas vorto por certa historia tempoperiodo aŭ homa kultura rondo de pluraj socioj.

Civilizo estas ajna kompleksa socio karakterizata de urba disvolviĝo, socia tavoligo, simbolaj komunikadaj formoj (tipe, skribsistemoj), kaj konstatita separado el kaj dominado super la natura medio fare de kultura elito.[1][2][3][4][5][6][7][8] Civilizoj estas tre forte asociataj kun kaj ofte plu difinitaj de aliaj soci-politik-ekonomiaj karakteroj, kiaj centralizo, aldomigo kaj de homoj kaj de aliaj organismoj, labordivido, kulture interplektitaj ideologioj de progreso kaj de supremismo, monumenta arkitekturo, impostado, socia dependo el farmado kiel agrikultura praktiko, kaj ekspansiismo.[2][3][5][7][8]

Historie, civilizo estis tielnomita "antaŭenira" kulturo kontraste al supozataj pli primitivaj kulturoj.[1][3][5][9] En tiu larĝa senco, civilizo kontrastas kun ne-centralizitaj tribaj socioj, inkluda la kulturojn de nomadaj paŝtististojĉasistoj-kolektistoj. Kiel nekalkulebla nomo, civilizo ankaŭ referencas al la procezo de socio disvolviĝanta en centralizita, urbigita, tavoligita strukturo.

Civilizoj estas organizataj en dense loĝataj setlejoj dividataj en hierarkiaj sociaj klasoj kun reganta elito kaj subulaj urbaj kaj ruraj loĝantaroj, kiuj engaĝiĝas en intensiva agrikulturo, minado, malgrandskala fabrikado kaj komerco. Civilizo koncentrigas povon, etendante homan kontrolon super la resto de naturo, inklude super aliaj homaj estaĵoj.[10]

Tikal estas unu el la plej grandaj arkeologiaj kuŝejoj, urbaj centroj, kaj turismaj allogoj de la antaŭkolumba Majaa civilizo. Ĝi estas situanta en la arkeologia regiono de la Petena Baseno en kio estas nune norda Gvatemalo.

La plej frua apero de civilizoj estas ĝenerale asociata kun la finaj stadioj de la Neolitika Revolucio, rezulte en la relative rapida procezo de ŝtatformigo, politika disvolviĝo asociata kun la apero de reganta elito. Tiu neolitikaj teknologio kaj vivostilo estis establitaj unue en Mezoriento (por ekzemplo ĉe Göbekli Tepe, el ĉirkaŭ 9,130 a.K.), kaj poste en la basenoj de la riveroj Jangzio kaj Flava Rivero en Ĉinio (por ekzemplo ĉe Pengtuŝana kulturo el 7,500 a.K.), kaj poste etendiĝis. Sed ankaŭ similaj "revolucioj" ekis sendepende el 7,000 a.K. en lokoj kiaj ĉe la Civilizacio Norte Chico en Peruo[11] kaj Mezameriko ĉe la rivero Balsaso. Tiuj estis inter la lulilaj ses civilizoj tutmonde kiuj aperis sendepende.[12] Mezopotamio estas la loko de la plej fruaj disvolviĝoj de la Neolitika Revolucio el ĉirkaŭ 10,000 a.K. Ĝi estis identigita kiel estinta "inspirinta kelkajn el la plej gravaj disvolvigoj en la homa historio inklude la inventon de la rado, de la plantado de la unuaj cerealaj kultivadoj kaj la disvolvigo de la kursiva skribmaniero, de matematiko, astronomio kaj agrikulturo."[13]

La Neolitika Revolucio siavice estis dependa el la disvolvigo de nemigremo, aldomigo de grajnoj kaj animaloj kaj la disvolvigo de vivostiloj kiuj permesis skalajn ekonomiojn kaj la akumuladon de plusa produktado fare de kelkaj sociaj sektoroj. La transiro el "kompleksaj kulturoj" al "civilizoj", kvankam ankoraŭ disputate, ŝajnas estis asociataj kun la disvolvigo de ŝtataj strukturoj, en kiu povo estis plue monopoligita de elita reganta klaso.[14]

Reproduktaĵo de bovlo el Los Millares kun la tipaj okuloj de Ĥalkolitiko de SOr Iberio.

Ĉirkaŭ la fino de la neolitika periodo, variaj civilizoj de la Ĥalkolitiko ekaperis en variaj "ludiloj" el ĉirkaŭ 3300 a.K. Ĥalkolitikaj Civilizoj, kiel difinitaj sube, ankaŭ disvolvigita en Antaŭkolumba Ameriko kaj, spite frua starto en Egipto, Aksumo kaj Kuŝo, multe poste en ferepoka sub-Sahara Afriko. La Bronzepoka kolapso estis sekvita de la Ferepoko ĉirkaŭ 1200 a.K., dum kiu aperis nombraj novaj civilizoj, rezulte en la transiro de la Aksa Epoko al la klasika civilizo. Ĉefa teknologia kaj kultura transiro al la moderna epoko ekis proksimume ĉirkaŭ 1500 a.K. en Okcidenta Eŭropo, kaj el tiuj komencoj novaj alproksimiĝoj al la scienco kaj juro etendiĝis rapide tra la tuta mondo.[15]

Historio de la koncepto[redakti | redakti fonton]

Albert Schweitzer.

La vorto civilizo devenas el la vorto de la 16a jarcenta Francio civilisé (civilizita), el la latina civilis (civila), rilata al civis (civitano) kaj civitas (urbo).[16] La fundamenta traktaĵo estas tiu de Norbert Elias nome Über den Prozeß der Zivilisation (1939), kiu studas sociajn kutimojn el mezepokaj kortegaj socioj al la komenco de la Moderna Epoko.[17] En Kulturphilosophie. Verfall und Wiederaufbau der Kultur (1923), Albert Schweitzer skizas du opiniojn: unu pure materiisma kaj la alia materia kaj etika. Li diris ke la monda krizo estis el humaneco perdante la etikan ideon de civilizo, "la totala sumo de ĉia progreso farita de homoj en ĉia sfero de agado kaj el ĉia vidpunkto ĝis nun kiel la progreso helpas al la spirita perfektigo de individuoj estas la progreso de ĉia progreso."

Adjektoj kiaj civilizeco disvolviĝis en la mezo de la 16a jarcento. La abstrakta nomo civilizacio, signife "civilizita kondiĉo," aperis en la 1760-aj, denove el la franca. La unua konata uzo en franca estis en 1757, fare de Victor Riqueti, markizo de Mirabeau, nome la patro de la fama Honoré-Gabriel Riqueti de Mirabeau, kaj la unua uzo en angla estis atribuita al Adam Ferguson, kiu en sia verko de 1767 nome Essay on the History of Civil Society verkis, "Not only the individual advances from infancy to manhood, but the species itself from rudeness to civilisation" (Ne nur la individuaj antaŭeniroj el infanaĝo al matureco, sed la specio men el barbareco al civilizo).[18]" La vorto estis tiele kontraŭa al barbareco, en la aktiva persekutado al progreso karaktera de la Klerismo.

En la finaj 1700-aj jaroj kaj komencaj 1800-aj jaroj, dum la Franca revolucio, civilizacio estis ĉiam singulara, neniam plurala, kaj signifis la progreson de la homaro kiel tuto. Tio estas ankoraŭ tiel en franca lingvo.[19] La uzado de civilizoj kiel kalkulebla nomo estis porokaza uzado en la 19a jarcento,[20] sed ĝi iĝis multe pli ofta en la fino de la 20a jarcento, foje ĝuste signifante kulturon (mem origine kiel nekalkulebla nomo, farita kalkulebla en la kunteksto de etnografio).[21] Nur en tiu ĝeneraligita senco eblas paroli pri "mezepoka civilizo," kio en la senco de Elias estus estinta oksimoro.

Johann Gottfried Herder.

Jam en la 18a jarcento, civilizo ne estis ĉiam vidata kiel plibonigo. Historie grava distingo inter kulturo kaj civilizo venas el la verkoj de Rousseau, partikulare el lia verko pri edukado, Emile. Tie, civilizo, estante pli racia kaj socia, ne estas tute kongrua kun la homa naturo, kaj la "homa tuteco estas atingebla nur pre de la rekupero de aŭ alproksimiĝo al origina antaŭdiskursa aŭ antaŭracia natura unueco" (vidu la koncepton de la nobla sovaĝulo). El tio, oni disvolvigis novan alproksimiĝon, ĉefe en Germanio, unue fare de Johann Gottfried Herder, kaj poste de filozofoj kiaj Kierkegaard kaj Nietzsche. Tiu rigardas kulturojn kiel naturaj organismoj, ne difinitaj de "konsciaj, raciaj, intencaj agadoj" sed kiel speco de antaŭ-racia "popola spirito." Civilizo, kontraste, kvankam pli racia kaj pli sukcesa en materia progreso, estas nenatura kaj kondukas al "malvirtoj de socia vivo" kiaj ruzeco, hipokriteco, envio, kaj avaremo.[19] En la Dua Mondmilito, Leo Strauss, estinta elirinta el Germanio, asertis en Novjorko ke tiu opinio pri civilizo estis malantaŭ Naziismo kaj la germana militismo kaj neniismo.[22]

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu civilizo havas propran subkontinentan bazon, skribsistemon, religiojn, antikvan lingvon, klasikajn librojn, imperiojn kaj historion. Kvankam ĉiu civilizo enhavas multajn gentojn kaj landojn, tiuj partoprenas en komuna, ĝenerala kulturo. Iuj landoj estas produkto de du civilizoj: Turkio, Japanio, Pakistano, Indonezio, ktp.

Civilizoj disvastiĝas per milito, imperio, religio kaj komerco kaj daŭras tra la epokoj. Religio ofte difinas civilizon -- ekzemple hinduismo kaj hinda civilizoislamo kaj islama civilizo. Sed iafoje civilizo konvertiĝas al nova religio: ekzemple, la eŭropa al kristanismo kaj la ĉina al budhismo.

"Neniu en la historio de civilizo formis onian komprenon pri scienco kaj natura filozofio pli ol la granda greka filozofo kaj sciencisto Aristotelo (384–322 a.K.), kiu projekciis profundan kaj persvadan influon dum pli ol dumil jaroj" — Gary B. Ferngren[23]

Sociaj sciencistoj kiaj V. Gordon Childe nombris multajn trajtojn kiuj distingas civilizon el laij tipoj de socio.[24] Civilizoj estis distingitaj pere de ties rimedoj por vivteni sin, tipoj de vivostiloj, modeloj de setlado, formoj de regado, socia tavoligo, ekonomiaj sistemoj, legoscio, kaj aliaj kulturaj trajtoj. Andrew Nikiforuk asertas ke "civilizoj estis ligitaj al sklava homa forto. Estis la energio de sklavoj kio plantis la kultivaĵojn, vestis la imperiestrojn, kaj konstruis urbojn" kaj konsideras sklavecon kiel komuna trajto de antaŭ-modernaj civilizoj.[25]

Ĉiuj civilizoj estis dependintaj el agrikulturo por vivelteno. Cerealaj farmoj povas rezulti en akumulo de stokado kaj pluso (kromo) de manĝo, partikulare kiam la personoj uzas intensivajn agrikulturajn teknikoj kiaj artefarita sterkado, irigacio kaj kultivaĵŝanĝo. Estas ebla sed pli malfacila akumuli hortikulturan produktadon, kaj tiele civilizoj baziĝintaj sur hortikultura ĝardenado estis tre raraj.[26] Grenaj plusproduktadoj estis speciale gravaj ĉar ili povis pli facile esti stokitaj por longa tempo. Kroma pluso de manĝo permesis al kelkaj personoj fari taskojn krom produkti manĝaĵojn por vivtenado: fruaj civilizoj inkludis soldatojn, metiistojn, pastrojn kaj pastrinojn, kaj aliajn personojn kun specializitaj karieroj. Kroma pluso de manĝo rezultis tiele en divido de laboro kaj pli diversa gamo de homa agado, nome difina trajto de civilizoj. Tamen, en kelkaj lokoj ĉasistoj-kolektistoj estis havintaj alirojn al manĝoplusoj, kiel inter kelkaj el la indiĝenaj popoloj de la Pacifika Nordokcidento kaj eble dum la mezolitika Natufia kulturo. Eble manĝoplusoj kaj relative grandskalaj socia organizado kaj labordivido antaŭis la aldomigon de plantoj kaj animaloj.[27]

Civilizoj havas distinge diferencajn modelojn de setlado disde aliaj socioj. La vorto civilizo estas foje simple difinita kiel "'loĝado en urboj'".[28] Ne-farmistoj tendencas ariĝi en urboj por labori kaj komerci.

Kompare kun aliaj socioj, civilizoj havas pli kompleksan politikan strukturon, nome la ŝtato.[29] Ŝtataj socioj estas pli tavoligitaj[30] ol aliaj socioj; estas pli granda diferenco inter sociaj klasoj. La reganta klaso, normale koncentrita en la urboj, havas kontrolon super multo de la pluso kaj plenumas sian volon pere de agadoj de registaroburokrataro. Morton Fried, nome konfliktoteoriisto, kaj Elman Service, nome integriga teoriisto, klasigis homajn kulturoj baze sur politikaj sistemoj kaj socia malegaleco. Tiu sistemo de klasigo enhavas kvar kategoriojn[31]

Ora monero de Fatimida Kalifo al-Mustansir, Misr, 1055: montro de Islama Orepoko.

Ekonomie, civilizoj montras pli kompleksajn modelojn de posedrajto kaj interŝanĝas pli ol malpli organizitaj socioj. Vivi en unu loko aŭ alia permesas al personoj akumuli pli da personaj posedaĵoj ol ĉe nomadaj personoj. Kelkaj personoj ankaŭ akiras bienon, aŭ privatan posedrajton de la tero. Ĉar granda procento de personoj en civilizoj ne kultivas siajn proprajn manĝaĵojn, ili devas aĉeti aŭ vendi respektive siajn havaĵojn kaj servojn por manĝo en merkata sistemo, aŭ ricevi manĝaĵojn pere de kolektitaj impostoj, redistribua impostado, tarifojdekonaĵoj el la manĝoproduktanta segmento de la loĝantaro. Fruaj homaj kulturoj funkciis pere de donŝanĝa ekonomio suplementata de limigitaj sistemoj de natura interŝanĝo. Komence de la Ferepoko tiutempaj civilizoj disvolvigis monon kiel rimedo interŝanĝo por pliiĝantaj pli kompleksaj transŝanĝojn. Por simpligo, en vilaĝo la potfaristo faras ceramikaĵon por la bieristo kaj la bieristo kompensas al la potfaristo donante al li certan kvanton de biero. En urbo, la potfaristo povas bezoni novan tegmenton, la tegmentisto povas bezoni novajn ŝuojn, la ŝufaristo povas bezoni novajn hufoferojn, la forĝisto povas bezoni novan mantelon, kaj la tanisto povas bezoni novan poton. Tiuj personoj ne povas persone negocadi unu kun alia samtempe kaj ankaŭ ties neceson povas ne okazi ĉiuj samtempe. Monsistemo estas maniero organizi tiujn necesojn por certigi ke ili estos plenumitaj. El la tagoj de la plej fruaj monuzaj civilizoj, monopolaj kontroloj de monsistemoj faris profiton al la sociaj kaj politikaj elitoj.

Skribo, disvolvigita unue en Sumero, estis konsiderita mejloŝtono de civilizo kaj "aperas por akompani la starigon de kompleksaj administraciaj burokrataroj aŭ de la konkera ŝtato."[34] Komercistoj kaj burokratoj dependis el skribado por teni akuratajn registrojn. Kiel ĉe mono, skribado estis necesa pro la grando de la loĝantaro de urbo kaj pro la komplekseco de ties komerco inter personoj kiuj ne estas persone kontakteblaj unu kun alia. Tamen, skribado ne estas ĉiam necesa por civilizo. La civilizo de Inkaoj en Andoj absolute ne uzis veran skribsistemon sed ĝi ja uzis kompleksan registrosistemon konsistantan je ŝnuroj kaj nodoj anstataŭe: nome la "Kipuo", kaj ĝi funkciis kiel civiliza socio.

Helpite de ties labodivido kaj de planado fare de centra registaro, civilizoj disvolvigis multajn aliajn diversajn kulturajn trajtojn. Tiuj estas ekzemple organizita religio, disvolvigo de artoj, kaj nenombreblaj novaj antaŭeniroj en scienco kaj teknologio.

Tra historio, sukcesaj civilizoj disvastiĝis, okupis pli kaj pli da teritorio, kaj asimiladis pli kaj pli antaŭe necivilizitajn popolojn. Tamen, kelkaj triboj aŭ popoloj restas necivilizitaj eĉ ĝis nuntempe. Tiuj kulturoj estas nomataj de kelkaj kiel "primitivaj," nome termino kiu estas rigardita de aliaj kiel pejorativa. "Primitiva" implicas iel ke kulturo estas "unua, primara" (latine = primus), ke ĝi ne ŝanĝis ekde la komenco de la homaro, kvankam oni pruvis ke tio ne veras. Specife, ĉar ĉiaj la nuntempaj kulturoj estas samtempaj, nuntempaj tiel nomitaj primitivaj kulturoj absolute ne estas antaŭaĵoj de tiuj kiujn oni konsideras civilizitaj. Antropologoj nuntempe uzas la terminon "neskriba" por priskribi tiujn popolojn.

Civilizo estis disvastigita per koloniismo, invado, religia konverto, etendo de burokrata kontrolo kaj komerco, kaj per enkonduko de agrikulturo kaj skribado al neskribaj popoloj. Kelkaj necivilizitaj personoj povas volonte adaptiĝi al civilizita kutimaro. Sed civilizo disvastiĝis ankaŭ pere de teknikaj, materiaj kaj sociaj hegemonioj kiujn civilizoj kreas.

Pritaksado pri kia nivelo de civilizo ŝtato estis atinginta estas bazata sur komparoj de la relativa gravo de agrikulturaj kiel kontraŭaj al komercaj aŭ fabrikaj kapabloj, nome la teritoriaj etendoj de ties povo, la komplekseco de la labordivido, kaj la koncerna kapablo de ties urbaj centroj. Duarangaj elementoj estas disvolvigita transportosistemo, skribado, normigita mezurado, valuto, kontraktaj kaj eksterkontraktaj juraj sistemoj, arto, arkitekturo, matematiko, scienca kompreno, metalurgio, politikaj strukturoj, kaj organizita religio.

Tradicie, ŝtatoj kiuj estis administraciantaj por atingi elstaran militistan, ideologian kaj ekonomian povon, difiniĝis kiel "civilizitaj" male al aliaj socioj aŭ homaj grupoj kiuj estas ekster ties sfero de influo, nomante tiujn lastajn barbaroj, sovaĝuloj, kaj primitivuloj, kvankam en moderna kunteksto, "civilizita popolo" estis kontrastita kun indiĝena popolotribaj socioj.

Civilizoj[redakti | redakti fonton]

Grekio estas ofte menciata kiel lulilo de la okcidenta civilizo, kaj la antikva Ateno estis konsiderata ties centro. La Partenono de Ateno estas la porĉiama simbolo de la greka kulturo.

La kvar ĉefaj nunaj civilizoj en la mondo estas:

La islama estas la plej nova, la okcidenta estas nun la plej avangarda, influa kaj granda, estante la precipa civilizo de Eŭropo mem, Ameriko, Oceanio kaj de urba subsahara Afriko.

La ĉefaj antikvaj civilizoj menciendas estas la jenaj:

Kultura identeco[redakti | redakti fonton]

La malnova inka-fortikaĵo Maĉu Piĉu, rimarkindega montro de aparta civilizo.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kulturspaco.

Kulturspaco estas ĝenerale la disvastotereno (regiono aŭ lando) de certa kulturo; kulturscience ekzemple la transŝtata germana kultura kaj lingva spaco aŭ pli malvaste limigite, la bavara kulturspaco en Aŭstrujo kaj Bavarujo, la platgermana kulturspaco en norda Germanujo kaj en la oriento de Nederlando aŭ la franca, itala kaj aliaj eŭropaj kulturspacoj, ankaŭ la katolika kulturspaco ktp.

Kompleksaj sistemoj[redakti | redakti fonton]

Grupo de teoriuloj, farante uzadon de sistema teorio, konsideras civilizon kiel kompleksan sistemon, t.e., kadro per kiu grupo de objektoj povas esti analizitaj kio funkcias kongrue por produkti ian rezulton. Civilizoj povas esti rigardataj kiel retoj de urboj kiuj aperas el antaŭ-urbaj kulturoj kaj povas esti difinita pere de ekonomiaj, politikaj, militistaj, diplomataj, sociaj kaj kulturaj interagadoj inter ili. Ajna organizo estas kompleksa socia sistemo kaj civilizo estas granda organizaĵo. La teorio pri sistemoj helpas kontraŭ supraĵaj sed miskondukaj analogioj en la studo kaj priskribo de civilizoj.

Teoriuloj pri sistemoj konsideras multajn tipojn de rilatojn inter urboj, kiel ekonomiaj rilatoj, kulturaj interŝanĝoj kaj politik/diplomat/militaj rilatoj. Tiuj sferoj ofte okazas en diversaj skaloj. Por ekzemplo, komercaj retoj estis, ĝis la 19-a jarcento, multe pli grandaj ol ajnaj kulturaj aŭ politikaj sferoj. Etendaj komercaj vojoj, kiel la Silka Vojo tra Centra Azio kaj marvojoj tra la Hinda Oceano ligantaj la areojn de la Romia Imperio, la Persa Imperio, Hindio kaj Ĉinio, estis bone establitaj jam antaŭ 2000 jaroj, kiam tiuj civilizoj apenaŭ kunhavis politikajn, diplomatajn, militajn aŭ kulturajn rilatojn. Fajte la unua pruvaro de tia longdistanca komerco estis en la antikva mondo. Dum la periodo de Uruk, laŭ Guillermo Algaze, tiuj komercaj rilatoj jam estis konektintaj la sociojn de Egipto, Mezopotamio, Irano kaj Afganio.[35] La rezinaj trovaĵoj de la Reĝa Tombejo de Ur sugestis, ke ili estis komercitaj norden el Mozambiko.

Multaj teoriuloj argumentas, ke la tuta mondo jam estis integrita en unusola "monda sistemo", nome procezo konata kiel tutmondiĝo. Diversaj civilizoj kaj socioj tutmonde estas ekonomie, politike kaj eĉ kulture interdependaj laŭ multaj manieroj. Estas polemiko pri kiam tiu integriĝo startis, kaj pri kia speco de integriĝo – kultura, teknologia, ekonomia, politika, aŭ milit-diplomata – estas la ŝlosila indikilo por determini la etendon de civilizo. David Wilkinson proponis, ke la ekonomia kaj milit-diplomata integriĝo de la Mezopotamia kaj la Egipta civilizoj rezultis en la kreado de tio kion li nomis la "Centra Civilizo" ĉirkaŭ la jaro 1500 a.K.[36] Tiu Centra Civilizo poste etendiĝis ĝis inkludi teritoriojn de la tuta Mezoriento kaj Eŭropo, kaj poste etendiĝis ĝis tutmonda skalo pere de la koloniado fare de eŭropanoj, integrante Amerikon, Aŭstralio, Ĉinion kaj Japanion ĉirkaŭ la 19-a jarcento. Laŭ Wilkinson, civilizoj povas esti kulture heterogenaj, kiel la Centra Civilizo, aŭ homogena, kiel la Japaa civilizo. Tio kion Huntington nomas kiel la "clash of civilizations" (renkontofrapo, trafo de civilizoj) povas esti karakterizita de Wilkinson kiel renkonto de kulturaj sferoj ene de unusola tutmonda civilizo. Alia indikas la Krucmilitojn kiel la unua paŝo al la tutmondiĝo. La pli konvencia vidpunkto estas ke retoj de socioj etendiĝis kaj falis ekde antikvaj epokoj, kaj ke la nuntempa tutmondigitaj ekonomio kaj kulturo estas la produkto de ĵusa koloniismo fare de eŭropanoj.

Historio de civilizoj[redakti | redakti fonton]

La koncepto de tutmonda historio kiel serio de "civilizacioj" estas tute moderna. En la eŭropa Epoko de Malkovroj, la aperanta moderneco ŝajnis kontrasta kun la stadioj kvazaŭ de Neolitiko aŭ de Mezolitiko de la kulturoj de la Nova Mondo, sugeste, ke la kompleksaj ŝtatoj aperis jam iam en prahistorio.[37] La termino "civilizacio" kiel ĝi estas nuntempe plej komprenata, nome kompleksa ŝtato kun centrigo, socia tavoligo kaj specialigo de laboro, korespondas al fruaj imperioj kuj stariĝis en la Fekunda duonluno komence de la Bronzepoko, ĉirkaŭ la jaro 3000 a.K. Gordon Childe difinis la aperon de civilizo kiel la rezulto de du sinsekvaj revolucioj: nome la Neolitika revolucio, kiu okazigis la disvolvigon de setlantaj komunumoj, kaj la Urba revolucio.

Falo de civilizoj[redakti | redakti fonton]

Civilizoj ĝenerale finiĝis laŭ unu el du vojoj; aŭ tra aliĝo en alia etendiĝanta civilizo (ekz. Antikva Egipto estis aligita en la Helenisma Grekio, kaj poste en la Romia civilizo), aŭ pro kolapso kaj reveno al pli simpla formo, kiel okazis en tio kio estis nomita Malhela Epokoj.[38]

Estis multaj klopodoj de klarigoj por la faloj de civilizoj. Kelkaj fokusigas al historiaj ekzemploj, kaj aliaj al ĝenerala teorio.

  • La Mukadimaho de Ibn-Ĥaldun influis teoriojn pri analizo, kresko kaj malkresko de la Islama civilizo.[39] Li sugestis, ke ripetitaj invadoj el nomadaj popoloj limigis la disvolvigon kaj kondukis al socia kolapso.
Migradoj de visigotoj. Migradoj de neromiaj popoloj estis iam konsideritaj ĉefa tialo de la dekadenco de Romio.
  • La verko de Edward Gibbon nome The Decline and Fall of the Roman Empire estis bone konata kaj detala analizo de la falo de la Romia civilizo. Gibbon sugestis, ke la fina momento de la kolapso de Romio estis fakte la falo de Konstantinopolo al la manoj de la Otomanaj Turkoj en la jaro 1453. Por Gibbon, "La dekadenco de Romo estis la natura kaj neevitebla efiko de senmezura grando. Prospero maturiĝis en komenco de dekadenco; la kaŭzo de la detruo multobliĝis pro la etendo de la konkero; kaj, tiom frue kiom tempo aŭ hazardo forigis la artefaritajn subtenojn, la enorma konstruaĵo faliĝis pro la premo de sia propra pezo. La historio de la ruiniĝo estas simpla kaj evidenta; kaj anstataŭ pridemandi kial la Romia Imperio estis detruita, ni plej bone surpriziĝu, ke ĝi daŭris tiom longe".[40]
  • Theodor Mommsen en sia Römische Geschichte sugestis, ke Romio kolapsis kun la kolapso de la Okcident-Romia Imperio en la jaro 476 kaj tiel li tendencis al biologia analogio de "genezo", "kresko", "maljuneco", "kolapso" kaj "dekadenco".
  • Oswald Spengler, en sia La Subiro de la Okcidento malakceptis la kronologian dividon de Petrarko, kaj sugestis, ke estis nur ok "maturaj civilizacioj". Kreskantaj kulturoj, li argumentis, tendencas disvolviĝi en imperialismaj civilizoj, kiiuj etendiĝas kaj finfine kolapsas, kun demokrataj formoj de regado kline al plutokratio kaj finfine en imperiismo.
  • Arnold J. Toynbee en sia A Study of History sugestis, ke estis multe pli granda nombro de civilizoj, kiel malgranda nombro de haltigitaj civilizoj, kaj ke ĉiuj civilizoj tendencis trairi la ciklon identigitan de Mommsen. La tialo de la falo de civilizo okazis kiam kultura elito iĝis parazita elito, kio kondukis al la starigo de internaj kaj eksteraj proletaroj.

Futuro[redakti | redakti fonton]

La politikologo Samuel P. Huntington[41] argumentis, ke difina karaktero de la 21a jarcento estus Kontraŭstaro inter Civilizacioj. Laŭ Huntington, konfliktoj inter civilizacioj anstataŭos la konfliktojn inter naci-ŝtatoj kaj ideologioj kiuj karkcterizis la 19an kaj la 20an jarcentojn. Tiuj vidpunktoj estis forte defiataj de aliaj kiel Edward Said, Muhammed Asadi kaj Amartya Sen.[42] Ronald Inglehart kaj Pippa Norris argumentis, ke "la vera kontraŭstaro inter civilizacioj" inter la Islama mondo kaj Okcidento estas okazigita pro la islama malakcepto de la okcidentaj pli liberalaj seksaj valoroj, pli ol diferenco en politika ideologio, kvankam ili notas, ke tiu manko de toleremo plej verŝajne kondukus al eventuala malakcepto de (vera) demokratio.[43] En Identity and Violence Sen pridemandas ĉu la homoj estus dividitaj laŭlonge de linioj de supozita "civilizacio", difinita nur de religio kaj kulturo. Li argumentas ke tio ignoras la multajn aliajn identecojn kiujn formas la homoj kaj kondukas al fokuso al diferencoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Adams, Robert McCormick. (1966) The Evolution of Urban Society. Transaction Publishers.
  2. 2,0 2,1 (2013) Cultural Anthropology: The Human Challenge. Cengage Learning.
  3. 3,0 3,1 3,2 WRIGHT, Ronald. (2004) A Short History of Progress. House of Anansi, p. 115, 117, and 212.
  4. Civilization. Dictionary.com. Dictionary.com, LLC (2014).
  5. 5,0 5,1 5,2 LLOBERA, Josep. (2003) An Invitation to Anthropology. Berghahn Books, p. 136–137.
  6. FERNÁNDEZ-ARMESTO, Felipe. (2001) Civilizations: Culture, Ambition, and the Transformation of Nature. Simon & Schuster.
  7. 7,0 7,1 BOYDEN, Stephen Vickers. (2004) The Biology of Civilisation. UNSW Press, p. 7–8.
  8. 8,0 8,1 SOLMS-LAUBACH, Franz. (2007) Nietzsche and Early German and Austrian Sociology. Walter de Gruyter, p. 115, 117, kaj 212.
  9. BOLESTI, Maria. (2013) Barbarism and Its Discontents. Stanford University Press.
  10. Michael Mann, The Sources of Social Power, Cambridge University Press, 1986, vol.1 pp.34-41.
  11. Haas, Jonathan; Winifred Creamer, Alvaro Ruiz (23a de Decembro 2004). "Dating the Late Archaic occupation of the Norte Chico region in Peru," Nature 432 (7020): 1020–1023. doi:10.1038/nature03146. PMID 15616561
  12. Kennett, Douglas J.; Winterhalder, Bruce (2006). Behavioral Ecology and the Transition to Agriculture. University of California Press. pp. 121–. ISBN 978-0-520-24647-8. Alirita la 27an de Decembro 2010.
  13. . Iraq, past, present and future: a thoroughly-modern mandate?. History & Policy. History & Policy (May 2003). Alirita 9a de Decembro 2010.
  14. Carniero, R.L. (Eld.) (1967), "The Evolution of Society: Selections from Herbert Spencer’s Principles of Sociology", (Univ. of Chicago Press, Chicago, 1967), pp. 32-47,63-96, 153-165.
  15. Ferguson, Niall (2011), Civilization 
  16. Larry E. Sullivan (2009), The SAGE glossary of the social and behavioral sciences, Editions SAGE, p. 73
  17. Ĝi pluestas la plej influa sociologia studo pri la temo, disvastigante sian propran aron de duaranga literaturo. Elstare, Hans Peter Duerr atakis ĝin per ĉefa verko (3,500 paĝoj en kvin volumoj, publikigitaj en 1988–2002). Elias, tiam naŭdekjarulo, estis ankoraŭ kapabli respondi al la kritikaro la jaron antaŭ sia morto. En 2002, Duerr estis li mem kritikita de la verko de Michael Hinz nome Der Zivilisationsprozeß: Mythos oder Realität (2002), dirante ke lia kritikaro pliigis malaman misfamigo de Elias, tra troaj normigaj kvantoj de politika ĝusteco. Der Spiegel 40/2002
  18. citita laŭ Émile Benveniste, "Civilisation. Contribution à l'histoire du mot" (Civilizo. Kontribuo al la historio de la vorto), 1954, publikigita en Problèmes de linguistique générale, Éditions Gallimard, 1966, pp.336–345 (tradukita de Mary Elizabeth Meek kiel Problems in general linguistics, 2 vols., 1971)
  19. 19,0 19,1 Velkley, Richard (2002), "The Tension in the Beautiful: On Culture and Civilization in Rousseau and German Philosophy", Being after Rousseau: Philosophy and Culture in Question, The University of Chicago Press, pp. 11–30 
  20. ekz. en la titolo A narrative of the loss of the Winterton East Indiaman wrecked on the coast of Madagascar in 1792; and of the sufferings connected with that event. To which is subjoined a short account of the natives of Madagascar, with suggestions as to their civilizations de J. Hatchard, L.B. Seeley kaj T. Hamilton, London, 1820.
  21. "Civilization" (1974), Encyclopædia Britannica 15a eld. Vol. II, Encyclopædia Britannica, Inc., 956. Alirita la 25an de Aŭgusto 2007. Uzi la terminojn civilizo kaj kulturo kiel ekvivalentoj estas polemika kaj plej ofte malakceptita, ĉar por ekzemplo kelkaj tipoj de kulturo ne estas normale priskribitaj kiel civilizoj.
  22. "On German Nihilism" (1999, origine prelego de 1941), Interpretation 26, no. 3 eldonita de David Janssens kaj Daniel Tanguay.
  23. Gary B. Ferngren (2002). "Science and religion: a historical introduction". JHU Press. p.33. ISBN 0-8018-7038-0
  24. Gordon Childe, V., What Happened in History (Penguin, 1942) kaj Man Makes Himself (Harmondsworth, 1951)
  25. Nikiforuk, Andrew (2012), "The Energy of Slaves: Oil and the new servitude" (Greystone Books)
  26. Hadjikoumis; Angelos, Robinson; kaj Sarah Viner-Daniels (Eds) (2011), "Dynamics of Neolithisation in Europe: Studies in honour of Andrew Sherratt" (Oxbow Books)
  27. Göbekli Tepe. National Geographic. Alirita 13a de Novembro 2014.
  28. Tom Standage (2005), A History of the World in 6 Glasses, Walker & Company, 25.
  29. Grinin, Leonid E (Ed) et al. (2004), "The Early State and its Alternatives and Analogues" (Ichitel)
  30. Bondarenko, Dmitri et al. (2004), "Alternatives to Social Evolution" in Grinin op cit.
  31. Bogucki, Peter (1999), "The Origins of Human Society" (Wiley Blackwell)
  32. DeVore, Irven, kaj Lee, Richard (1999) "Man the Hunter" (Aldine)
  33. BECK, Roger B.. (1999) World History: Patterns of Interaction. Evanston, IL: McDougal Littell. ISBN 0-395-87274-X.
  34. Pauketat, Timothy R. paĝo 169.
  35. Algaze, Guillermo, The Uruk World System: The Dynamics of Expansion of Early Mesopotamian Civilization (dua eldono, 2004) (ISBN 978-0-226-01382-4)
  36. Wilkinson, David (Aŭtuno 1987). "Central Civilization". Comparative Civilizations Review. 17. pp. 31–59. Alirita la 26an de Aŭgusto 2018,
  37. "Explicit theories of the origin of the state are relatively modern [...] the age of exploration, by making Europeans aware that many peoples throughout the world lived, not in states, but in independent villages or tribes, made the state seem less natural, and thus more in need of explanation." "A Theory of the Origin of the State". Arkivita el la originalo en 30a de Majo 2014. Alirita la 26an de Aŭgusto 2018.
  38. Toynbee, Arnold (1965) "A Study of History" (OUP)
  39. Massimo Campanini (2005), Studies on Ibn Khaldûn, Polimetrica s.a.s., p. 75
  40. Gibbon, Decline and Fall of the Roman Empire, 2a eld., vol. 4, eld. de J. B. Bury (London, 1909), pp. 173–174.-Chapter XXXVIII: Reign Of Clovis.--Part VI. General Observations On The Fall Of The Roman Empire In The West.
  41. Huntington, Samuel P., The Clash of Civilizations and the Remaking of World Order, (Simon & Schuster, 1996)
  42. Asadi, Muhammed (22a de Januaro 2007). "A Critique of Huntington's "Clash of Civilizations"". Selves and Others. Arkivita el la originalo en 26a de Aprilo 2009. [1] Alirita la 26an de Aŭgusto 2018.
  43. Inglehart, Ronald; Pippa Norris (March–April 2003). "The True Clash of Civilizations". Global Policy Forum. [2] Alirita la 26an de Aŭgusto 2018.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ankerl, Guy (2000) [2000]. Global communication without universal civilization. INU societal research. Vol.1: Coexisting contemporary civilizations: Arabo-Muslim, Bharati, Chinese, and Western. Geneva: INU Press. ISBN 2-88155-004-5.
  • Brinton, Crane; et al. (1984). A History of Civilization: Prehistory to 1715 (6th ed.). Englewood Cliffs, N.J.: Prentice Hall. ISBN 0-13-389866-0.
  • Casson, Lionel (1994). Ships and Seafaring in Ancient Times. London: British Museum Press. ISBN 0-7141-1735-8.
  • Chisholm, Jane; Anne Millard (1991). Early Civilization. illus. Ian Jackson. London: Usborne. ISBN 1-58086-022-2.
  • Collcutt, Martin; Marius Jansen; Isao Kumakura (1988). Cultural Atlas of Japan. New York: Facts on File. ISBN 0-8160-1927-4.
  • Drews, Robert (1993). The End of the Bronze Age: Changes in Warfare and the Catastrophe ca. 1200 B.C. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-04811-8.
  • Edey, Maitland A. (1974). The Sea Traders. New York: Time-Life Books. ISBN 0-7054-0060-3.
  • Fairservis, Walter A., Jr. (1975). The Threshold of Civilization: An Experiment in Prehistory. New York: Scribner. ISBN 0-684-12775-X.
  • Fernández-Armesto, Felipe (2000). Civilizations. London: Macmillan. ISBN 0-333-90171-1.
  • Ferrill, Arther (1985). The Origins of War: From the Stone Age to Alexander the Great. New York: Thames and Hudson. ISBN 0-500-25093-6.
  • Fitzgerald, C. P. (1969). The Horizon History of China. New York: American Heritage. ISBN 0-8281-0005-5.
  • Fuller, J. F. C. (1954–57). A Military History of the Western World. 3 vols. New York: Funk & Wagnalls.
    • From the Earliest Times to the Battle of Lepanto. ISBN 0-306-80304-6 (1987 reprint).
    • From the Defeat of the Spanish Armada to the Battle of Waterloo. ISBN 0-306-80305-4 (1987 reprint).
    • From the American Civil War to the End of World War II. ISBN 0-306-80306-2 (1987 reprint).
  • Gowlett, John (1984). Ascent to Civilization. London: Collins. ISBN 978-0-00-217090-1.
  • Hawkes, Jacquetta (1968). Dawn of the Gods. London: Chatto & Windus. ISBN 0-7011-1332-4.
  • Hawkes, Jacquetta; David Trump (1993) [1976]. The Atlas of Early Man. London: Dorling Kindersley. ISBN 978-0-312-09746-2.
  • Hicks, Jim (1974). The Empire Builders. New York: Time-Life Books.
  • Hicks, Jim (1975). The Persians. New York: Time-Life Books.
  • Johnson, Paul (1987). A History of the Jews. London: Weidenfeld and Nicolson. ISBN 978-0-297-79091-4.
  • Jensen, Derrick (2006). Endgame. New York: Seven Stories Press. ISBN 978-1-58322-730-5.
  • Keppie, Lawrence (1984). The Making of the Roman Army: From Republic to Empire. Totowa, N.J.: Barnes & Noble. ISBN 0-389-20447-1.
  • Korotayev, Andrey, World Religions and Social Evolution of the Old World Oikumene Civilizations: A Cross-Cultural Perspective. Lewiston, NY: Edwin Mellen Press, 2004. ISBN 0-7734-6310-0
  • Kradin, Nikolay. Archaeological Criteria of Civilization. Social Evolution & History, Vol. 5, No 1 (2006): 89–108. ISSN 1681-4363.
  • Lansing, Elizabeth (1971). The Sumerians: Inventors and Builders. New York: McGraw-Hill. ISBN 0-07-036357-9.
  • Lee, Ki-Baik (1984). A New History of Korea. trans. Edward W. Wagner, with Edward J. Shultz. Cambridge: Harvard University Press. ISBN 0-674-61575-1.
  • Nahm, Andrew C. (1983). A Panorama of 5000 Years: Korean History. Elizabeth, N.J.: Hollym International. ISBN 0-930878-23-X.
  • Oliphant, Margaret (1992). The Atlas of the Ancient World: Charting the Great Civilizations of the Past. London: Ebury. ISBN 0-09-177040-8.
  • Rogerson, John (1985). Atlas of the Bible. New York: Infobase Publishing. ISBN 0-8160-1206-7.
  • Sandall, Roger (2001). The Culture Cult: Designer Tribalism and Other Essays. Boulder, Colo.: Westview. ISBN 0-8133-3863-8.
  • Sansom, George (1958). A History of Japan: To 1334. Stanford: Stanford University Press. ISBN 0-8047-0523-2.
  • Southworth, John Van Duyn (1968). The Ancient Fleets: The Story of Naval Warfare Under Oars, 2600 B.C.–1597 A.D. New York: Twayne.
  • Thomas, Hugh (1981). An Unfinished History of the World (rev. ed.). London: Pan. ISBN 0-330-26458-3.
  • Yap, Yong; Arthur Cotterell (1975). The Early Civilization of China. New York: Putnam. ISBN 0-399-11595-1.
  • Yurdusev, A. Nuri, International Relations and the Philosophy of History: A Civilizational Approach (Basingstoke: Palgrave Macmillan, 2003).