Civilizo de pentrita griza ceramiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pentrita griza ceramiko - Sonĥ (Utar-Pradeŝo) - 1000-600 a.n.e. Muzeo de la Registaro, Mathurā.
Fragmentoj de Pentrita griza ceramiko, ĉirkaŭ 1000 a.n.e., el Hastinapur ĝis Radhakund, Utar-Pradeŝo, kaj el Panipat kaj Tilpat, Harjano. Brita Muzeo.

La Civilizo de pentrita griza ceramiko (PGC) estas kulturo de la Ferepoko en Hindio en la okcidento de la Ganga Ebenaĵo kaj en la valo de la rivero Gaggar-Hakra en la Hinda subkontinento, konvencie datata ĉirkaŭ 1200 ĝis 600–500 a.n.e.,[1][2] kvankam ĵusaj publikaĵoj sugestis gamon de 1500 ĝis 700 a.n.e.,[3][4] aŭ el 1300 ĝis 500–300 a.n.e.[5][6][7] Tiu kulturo estas posteula de la kulturoj de la Tombejo H kaj de la ceramiko ruĝ-nigra, ene de tiu sama mondoregiono, kaj samtempa kun la pluigo de la kulturo de la ceramiko ruĝ-nigra en la oriento de la Ganga Ebenaĵo kaj en Centra Hindio.[8]

Karakterizita per stilo de fajna, griza ceramiko pentrita de nigraj geometriaj bildoj,[9] la kulturo de PGC estas asocia kun setlejoj de vilaĝoj kaj de urboj, aldomigitaj ĉevaloj, ebur-laborado, kaj alveno de la metalurgio de fero.[10] Ĝis 2014, pli ol 1 100 kuŝejoj de PGC estis malkovritaj.[11] Kvankam plej el la kuŝejoj de PGC estis malgrandaj farmovilaĝoj, "kelkaj dekoj" da kuŝejoj de PGC estis aperintaj kiel relative grandaj setlejoj kiuj povas esti karakterizitaj kiel urboj; la plej granda el tiuj estis fortifikitaj per elfosejoj kaj digoj faritaj el amasigita tero kun lignaj palisoj, kvankam pli malgrandaj kaj pli simpla ol la prilaboritaj fortikaĵoj kiuj aperis en grandaj urboj post 600 a.n.e.[12]

La kulturo de PGC probable korespondas al la mezo kaj fino de la Veda Civilizo, t.e., la Kuru-Panĉala regno, nome unua granda ŝtato en la Hinda subkontinento post la dekadenco de la Induso-civilizacio.[13][14] La posta veda literaturo havigas amason de informaro pri la vivo kaj kulturo de tiu tempo. Ĝi estis sukcedita de la Norda Nigra Polurita Ceramiko el ĉirkaŭ 700-500 a.n.e., asocia kun la apero de grandaj mahaĝanapadaj ŝtatoj kaj de la Magada Imperio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Douglas Q. Adams. (Januaro 1997) Encyclopedia of Indo-European Culture. Taylor & Francis, p. 310–. ISBN 978-1-884964-98-5.
  2. Kailash Chand Jain. (1972) Malwa Through the Ages, from the Earliest Times to 1305 A.D. Motilal Banarsidass, p. 96–. ISBN 978-81-208-0824-9.
  3. Neogi, Sayantani, Charles A. I. French, Julie A. Durcan, Rabindra N. Singh, and Cameron A. Petrie, (2019). "Geoarchaeological insights into the location of Indus settlements on the plains of northwest India", en Quaternary Research, Volumo 94, Marto 2020, p. 140.
  4. Pokharia, Anil K., Chanchala Srivastava, Bhuvan Vikram, et al. (2015). "On the botanical findings from excavations at Ahichchhatra: a multicultural site in Upper Ganga Plain, Uttar Pradesh" Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, en Current Science, Vol. 109, No. 7, 10a de Oktobro 2015, p. 1301.
  5. Possehl, G. L., (2002). The Indus civilization: A contemporary perspective, AltaMira Press, Walnut Creek, CA; Oxford, p. 29.
  6. Bates, J., (2020). "Kitchen gardens, wild forage and tree fruits: A hypothesis on the role of the Zaid season in the indus civilisation (c.3200-1300 BCE)", en Archaeological Research in Asia 21 (2020), Table 1, p.2.
  7. Uesugi, Akinori, (2018). "An Overview on the Iron Age in South Asia", en (eld.) Akinori Uesugi, Iron Age in South Asia, Kansai University, Fig. 6, pp. 9-12.
  8. Southworth, Franklin, (2005). Linguistic Archaeology of South Asia, Routledge, p. 177
  9. De Laet, Sigfried J.. (January 1996) History of Humanity: From the seventh century B.C. To the seventh century A.D. ISBN 9789231028120.
  10. Mallory, J. P.. (1997) Encyclopedia of Indo-European Culture. ISBN 9781884964985.
  11. Vikrama, Bhuvan & Daljeet Singh, (2014). "Classification of Motifs on Painted Grey Ware", en Pracyabodha, Indian Archaeology and Tradition, Vol.2, Delhi, pp. 223-229.
  12. James Heitzman, The City in South Asia (Routledge, 2008), pp.12-13
  13. Geoffrey Samuel, (2010) The Origins of Yoga and Tantra: Indic Religions to the Thirteenth Century, Cambridge University Press, pp. 45–51
  14. Michael Witzel (1989), Tracing the Vedic dialects en Dialectes dans les litteratures Indo-Aryennes eld. Caillat, Parizo, 97–265.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bryant, Edwin (2001). The Quest for the Origins of Vedic Culture. Oxford University Press. ISBN 0-19-513777-9.
  • Chakrabarti, D.K. 1968. The Aryan hypothesis in Indian archaeology. Indian Studies Past and Present 4, 333–358.
  • Jim Shaffer. 1984. The Indo-Aryan Invasions: Cultural Myth and Archaeological Reality. In: J.R. Lukak. The People of South Asia. New York: Plenum. 1984.
  • Kennedy, Kenneth 1995. “Have Aryans been identified in the prehistoric skeletal record from South Asia?”, in George Erdosy, ed.: The Indo-Aryans of Ancient South Asia, p. 49-54.