Civitana ĵurnalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UN-Konferenco pri citivana ĵurnalismo, 2017
UN-Konferenco pri citivana ĵurnalismo, 2017

Civitana ĵurnalismo[1] (foje nomata baza ĵurnalismo, partoprenema ĵurnalismoamatora ĵurnalismo[2]) estas formo de ĵurnalismo en kiu la civitana socio partoprenas la socian diskurson ene de la klasika amaskomunikilaro aŭ per siaj propraj amaskomunikiloj. La eblecoj de publikigo en la Interreto, precipe pere de blogoj, podkastoj kaj video-platformoj kiel YouTube kaj Vimeo, kontribuis al la disvastigo de civitana ĵurnalismo[3] [4].

Multaj novaĵfontoj jam rimarkis la vastajn eblojn por civitana ĵurnalismo. Al Jazeera kaj BBC-News tial delonge jam uzas en siaj raportoj kaj artikoloj, adaptitan enhavon kiu ofertas informojn tute senpere[5].

Ĉi tiuj novaj amaskomunikiloj, kiel sociretejoj, mikroblogoj, fotoj kaj filmetoj, kombinitaj kun ĝeneraligita uzado de saĝtelefonoj kaj Interreto, alportis ĵurnalismon al la atingo de tutmonda spektantaro. Konataj esprimoj de rapida kaj efika civitana ĵurnalismo pri mondaj eventoj videblis dum la Araba Printempo, la kampanjo Okupu Wall Street, la Protestoj en Turkio en 2013, la Tertremo en Haitio en 2010 kaj Eŭromajdano en Ukrainio (2014).

Civitana ĵurnalismo ne devas esti konfuzita kun komunuma ĵurnalismo (loka ĵurnalismo) aŭ civita ĵurnalismo (praktikata de profesiaj ĵurnalistoj), nek kun kunlabora ĵurnalismo (kunlaboro de profesiaj kaj ne profesiaj ĵurnalistoj inter diversaj amaskomunikiloj aŭ kompanioj). Tamen ekzistas rilatoj kun malfermitfonta ĵurnalismo (kiel Vikinovaĵoj), kaj konceptoj kiel bazaj movadoj (angle: grassroots), baza demokratio.

Kritikistoj de la fenomeno, inkluzive de profesiaj ĵurnalistoj, ofte opinias, ke civitana ĵurnalismo estas tro subjektiva, amatora kaj malkonsekvenca.

Difinoj[redakti | redakti fonton]

Malsamaj difinoj montras malsamajn angulojn:

Bona kaj detala difino de la koncepto de civitana ĵurnalismo estas donita de sendependa nederlanda ĵurnalisto Mark Glaser. Li diras, ke la ideo de civitana ĵurnalismo estas, ke homoj sen profesia trejnado en ĵurnalismo povas uzi modernajn ilojn kaj interretajn teknologiojn por krei kaj disvastigi informojn, kaj kontroli la precizecon de la informoj donitaj de tradiciaj amaskomunikiloj. Ĉi tio povas esti mesaĝo de ordinara civitano pri socie grava evento, kritiko de artikolo en tradiciaj amaskomunikiloj kun indiko de la antaŭjuĝo de ĵurnalisto aŭ nefidindeco de faktoj, aŭ nur foto aŭ video de la sceno[6].

Civitana ĵurnalismo estas la agado de unu aŭ pluraj civitanoj, kiuj ludas aktivan rolon en la procezo de kolektado, analizado, komunikado kaj disdonado de novaĵoj kaj informoj, kun la celo provizi sendependajn, fidindajn, precizajn, ampleksajn kaj koncernajn informojn por subtenanta demokration (Shayne Bowman & Chris Willis).

Civitana ĵurnalismo havas emancipan kaj ideologian ŝarĝon. Civitanoj, kiuj fariĝas ĵurnalistoj, povus raporti pri la mondoj preterpasitaj de ordinaraj ĵurnalistoj - ekzemple ĉar ili ne konas ilin aŭ pensas, ke ili estas sufiĉe gravaj - kaj tiel povas kontribui al la renovigo de ĵurnalismo[7].

Difino por partoprenema ĵurnalismo [8] de Shayne Bowman kaj Chris Willis:

La agado de civitano, aŭ grupo de civitanoj, ludanta aktivan rolon en la procezo kolekti, raporti, analizi kaj disvastigi novaĵojn kaj informojn. La intenco de ĉi tiu partopreno estas provizi sendependajn, fidindajn, precizajn, ampleksajn kaj gravajn informojn, kiujn postulas demokratio.[9]
Partoprenema ĵurnalismo estas la agado de civitano aŭ grupo de civitanoj, kiuj ludas aktivan rolon en la procezo de esplorado, raportado, analizado kaj disvastigado de novaĵoj kaj informoj. La celo de ĉi tiu partopreno estas provizi sendependajn, fidindajn, precizajn, detalajn kaj gravajn informojn, kiujn demokratio bezonas".

La partoprenema elemento estas ankaŭ emfazita de la norvega pac-esploristo Johan Galtung, kiu disvolvis koncepton por pacoakcela ĵurnalismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La antaŭuloj estis la alternativaj gazetoj de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, same kiel la asociaj radioj (angla 'community radio'), de la 1980-aj jaroj.

Speciala formo de civitana, partoprenema ĵurnalismo estas civitanaj dissendiloj kaj murgazetoj.

Antaŭuloj de uzanto-kreita enhavo, estas la publike alirebla televido (public acces television) kaj publikigitaj leteroj de legantoj.

Unu el la ĉefaj kazoj, kiuj kaŭzis la disvolviĝon de ĉi tiu ĵurnalismo, estis dum la usona prezidanta elekto en 2001. La amaskomunikiloj rapide publikigis la nomon de la elektito ĉefe pro konkurado kun la elektronikaj amaskomunikiloj, tiam kiam ankoraŭ ne eblis determini, kiu estis la gajninto. La rezulto de la publikigo estis malĝusta kaj havis gravajn konsekvencojn precipe ĉe la publiko, kiu sentis sin trompita.

Kelkaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj de novaĵmedioj kie civitana ĵurnalismo ludas gravan rolon estas jenaj:

  • Vikinovaĵoj, informportalo (Vikimediaj projekto),
  • Global Voices, civitana ĵurnalismo helpe de volontulaj verkistoj kaj tradukistoj kiuj tradukas en n da lingvoj, inkluzive de Esperanto.
  • Monato, sendependa ĉiumonata gazeto en Esperanto, por kiu gravas la „landa principo”, laŭ kiu ne eksterlandaj korespondantoj, sed aŭtoroj loĝantaj en la koncernaj landoj raportas pri siaj ŝtatoj. Ĝi ankaŭ ne aperigas tradukojn sed nur originale en Esperanto verkitajn artikolojn[10].
  • Sennaciulo, dumonata gazeto de SAT, kiu aplikas similajn principojn al publikigo de informoj pri sociekonomia kaj politika situacioj de la diversaj landoj, ĉefe el vidpunktoj de progresemaj tendencoj kaj laboristoj.
  • Demotix [en], 3500 civitanaj ĵurnalistoj kontribuantaj bildojn el pli ol 90 landoj.
  • Indymedia, sendependa amaskomunikilara centro, kies enirpaĝo en kelkaj landaj sekcioj estas en Esperanto.

Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

(germana) Okto.tv Arkivigite je 2019-07-09 per la retarkivo Wayback Machine (video) profesiuloj helpas kun trejnado kaj luado de materialoj por civitanaj ĵurnalistoj ĝis publikigo, kiu ĉefe celas grupojn kiuj estas subreprezentitaj en Aŭstrio.

Francio[redakti | redakti fonton]

En 2005, AgoraVox naskiĝis el ideo de Carlo Revelli. Ĝi havas milionon da vizitantoj kaj estas la dua fonto de informoj en Francio, post Le Figaro, la plej granda nacia gazeto[11].

Rue89 [fr], fondita de kvar blogaj profesiaj ĵurnalistoj de Liberation en 2007 kiel maniero por eliri el du krizoj, nome la ĝeneralan ekonomian krizon en tradiciaj amaskomunikiloj kaj la manko de fido ĉe legantoj[12].

Italio[redakti | redakti fonton]

En Italio estas ok partoprenaj ĵurnalismaj platformoj; Sololibri.net, literatura retejo, AgoraVox Italia, Citynews, Blasting News Italia, parto de la internacia reto, Cittanet, reto de lokaj novaĵoj, TopicNews.it, SalvisJuribus.it, CQ24, hibrido de gazetoj kaj blogoj kaj Giornalia (giornalia.com). Ĉi-lasta aktivas ekde 2019 kaj permesas verki kaj eldoni artikolojn kaj alian enhavon de registritaj uzantoj. Unika en sia speco, kompare kun ĉiuj aktivaj civitanaj informretejoj en Italio kaj la cetero de Eŭropo, ĉar ĝi permesas rektan publikigon en la "socia" spaco de la retejo. Tial la artikoloj estas tuj videblaj al registritaj uzantoj, kiuj siavice povas validigi la informojn fare de redaktistoj, por ke tiuj informoj estu publikigeblaj en la videbla parto por la tuta platformo, la ĉefa reta gazeto.

Sud-Koreio[redakti | redakti fonton]

OhmyNews estas la plej vizitata sudkorea novaĵejo[13] (pli ol miliono da uzantoj ĉiutage). 70% de ĝiaj enhavoj estas produktitaj de ĉirkaŭ 35.000 civitanaj raportistoj, ordinaraj uzantoj, kiuj decidas fari sian kontribuon sendante artikolon. La redaktistaro estas kunmetita de nur 47 homoj.

Usono[redakti | redakti fonton]

Democracy Now, usona civitana ĵurnalismo

Current TV, kabla televidokanalo kreita de Al Gore kaj advokato Joel Hyatt, baziĝas sur filmetoj kun maksimuma daŭro de 5 minutoj, nomataj podetoj. La programado baziĝis por 25% el filmetoj produktitaj de spektantoj[14]. Ĝia celpubliko estis gejunuloj inter 18 kaj 34 jaroj doninte informojn el la stilo de MTV. La intenco estis alporti la kreemon de la Interreto kaj vlogoj (filmetoj) al la televida ekrano.

La 20-an de aŭgusto Current TV ĉesis post kiam ĝi falis en la manojn de la plurmedia kompanio Al Jazeera Media Network.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Kritikaj voĉoj argumentas, ke civitanaj ĵurnalistoj ne kapablas disponi pri la kapabloj de profesiaj ĵurnalistoj kiel profesiaj kartoj por aliro al eventoj, redakciaj servoj, tradukistoj kaj gvidiloj, specialaj ekipaĵoj, ktp. Civitana ĵurnalismo povas esti eĉ danĝera evoluo, kiam grandaj amaskomunikilaj kompanioj anstataŭigos ĵurnalistojn per senpagaj civitanaj ĵurnalistoj[15].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto: En ĉi tiu kunteksto, civitano signifas aktivan membron de la socio anstataŭ civitano.
  2. (nederlanda) Doek valt voor website voor amateurjournalistiek, Trouw, la 2-an de majo 2008
  3. Interaktive Trends 2006/2007. Jahrbuch Deutscher Multimedia Award - Von J&S Dialog Medien GmbH, S. 2
  4. Internet Erlebtes und „Erlebtes“: Die Tsunamis haben „Blogs“ hochgespült: Eine wachsende Schar von Begeisterten schreibt und liest Augenzeugenberichte auf dafür offenen Internetseiten. Es entsteht eine Art Tagebuch der Welt. FAZ, la 6-an de januaro 2005.
  5. (angla) The Next Phase of Citizen Journalism, CISION, la 5-an de septembro 2013, alirite la 10-an de februaro 2020.
  6. (nederlanda) Uw gids voor burgerjournalistiek (via gvidilo al civitana ĵurnalismo).
  7. (en) Bowman, S. and Willis, C., We Media: How Audiences are Shaping the Future of News and Information Arkivigite je 2015-01-23 per la retarkivo Wayback Machine, eld. The Media Center at the American Press Institute.
  8. http://www.springerlink.com/content/v357803x29071601/[rompita ligilo]
  9. Shayne Bowman, Chris Willis: We Media - How audiences are shaping the future of news and information, julio 2003, paĝo 9
  10. Stefan Maul, Revuo Monato 40-jara, paĝo 5, Monato Arkivigite je 2020-03-31 per la retarkivo Wayback Machine, januaro 2020.
  11. (fr) AgoraVox: Le média citoyen
  12. (en) The future of online journalism, according to Rue89 and Demotix, Online Journalism Blog.
  13. (angla) Felix Lee, Protest global: Graswurzeljournalismus, Das Parlament n-ro 34, la 20-an de aŭgusto 2007
  14. (en) Wired News, la 31-an de julio 2005
  15. (angla) Let's Abolish the Term 'Citizen Journalists', The Digital Journalist, decembro 2009, alirite la 10-an de februaro 2020

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(germana) onlinejournalismus.de Arkivigite je 2017-04-08 per la retarkivo Wayback Machine

  1. (en) Schumacher-Rasmussen, Eric, "The 2018 Streaming Media 50: The 50 Companies That Matter Most in Online Video in 2018". Streamingmedia.com.