Civitana Elekto
Civitana Elekto - Kun Monti por Italio | |
---|---|
Scelta Civica - Con Monti per l'Italia | |
partio | |
Lando | Italio |
Estro | Mario Monti |
Fondiĝo | 2013 |
Lingvo(j) | Itala |
Ĉefa sidejo | Romo |
Ideologio | Liberalismo, Eŭropismo, Reformismo, Civitismo. |
Retejo | www |
Civitana Elekto (en itala lingvo Scelta Civica, aŭ SC) estas itala centra partio, kreita de Mario Monti la 4-an de januaro 2013.
Historio
La 21-an de decembro 2012 la Registaro Monti demisiis, sed Mario Monti decidis partopreni al la voĉdonadoj, por tio li fondis novan centran partion: Civitana Elekto. Ĝi estis en la koalicio Con Monti per l'Italia (Kun Monti por Italio) kun Unio de Kristanaj kaj Centraj Demokratoj/Unio de Centro. La partio kandidatigis ankaŭ famajn personojn, kiel la olimpikan ĉampioninon Valentina Vezzali
Dum oktobro 2013 Monti demisiis el partia Prezidento ĉar la kunordiganto Andrea Olivero kaj Mauro Mauro (Ministro de SC pri defendo) estis tro "proksima" al la centra partio UDC de Pier Ferdinando Casini. Dum novembro 2013 Alberto Bombassei iĝis la Prezidento kaj Stefania Giannini iĝis la kunordiganto. Olivero, Mauro kaj aliaj forlasis Civitanan Elekton.
Partiestroj
Kunordigantoj
- Andrea Olivero (23-a de majo 2013 - 1-a de aŭgusto 2013)
- Stefania Giannini (16-a de novembro 2013 - nun)
Prezidantoj
- Mario Monti (23-a de majo 2013 – 17-a de oktobro 2013)
- Alberto Bombassei (17-a de oktobro 2013 - nun)
Resumo de balotoj
Italaj naciaj balotoj en 2013 | Deputitejo | 2.824.001 | 8,30 | 39 |
---|---|---|---|---|
Senatejo | 2.797.486 | 9,13 | 19 |