Saltu al enhavo

Cjuĉuan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cjuĉuan
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 735000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 095 947  (2010) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 44′ N, 98° 30′ O (mapo)39.7369598.50489Koordinatoj: 39° 44′ N, 98° 30′ O (mapo) [+]
Alto 1 483 m [+]
Areo 168080,24 km² (16 808 024 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Cjuĉuan (Ĉinio)
Cjuĉuan (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Cjuĉuan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jiuquan [+]
vdr

Cjuĉuan, per simpligita ĉina skribo 酒泉, laŭ poŝta servo Kiuchwan, per pinjino Jiǔquán estas prefektujnivela milionurbo en provinco Gansuo en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo signifas "vinfonto", — kiu devenas de legenda rakonto. Generalo laŭdire verŝis kuvon da altvalora alkoholo en lokan rivereton por dividi inter siaj soldatoj post venko super nomadoj.

Moderna stratpejzaĝo en Cjuĉuan

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2022 la prefektujnivela loĝantaro estis 1 053 100 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Cjuĉuan kuŝas sur areo 191 342 km² kaj konsistas el 7 dividoj. La meza parto kuŝas proksimume 1 500 metrojn super la marnivelo. Ĝanje troviĝas 190, Ĉinghajo 514, provinca sidejo Lanĝoŭo 618, ĉefurbo Pekino 1524, Ŝanhajo 2273 km laŭ [1].

Skulptaĵo, kie generalo verŝas vinon en la fonton (maldekstre)

En tiu loko estis fondita la iama Fulu, kiel antaŭposteno laŭ la Silka Vojo. La posteno estis levita distrikto jam en la hodiaŭa nomo en 624. La distrikto estis okupita de la Tibeta Imperio en 763. Post oftaj administraciaj ŝanĝoj Cjuĉuan kiel prefektujnivela milionurbo estis kreita en 2002.

La teritorio estas la plej granda centro de Ĉinio por kultivado, prilaborado kaj eksportado de freŝaj kaj frostigitaj cepoj. La areo gastigas kosmocentron de la lando.

Stacidomo

La milionurbo estas atingebla voje kaj trajne, eĉ flughaveno funkcias.

La klimato estas malvarma dezerta klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen: BWk kun longaj, malvarmaj vintroj kaj varmaj, iom sekaj someroj. Estas 3 031 horoj da sunbrilo ĉiujare. La jara averaĝa temperaturo estas 8 °C kaj varias inter 1-16 °C. Jare averaĝe pluvas nur 97 mm, somere iomete pluvas, en la ceteraj monatoj apenaŭ estas precipitaĵo.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • iama fortikaĵo
  • skulptaĵoj
  • WikiTrans