Claire Danes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dum varbado por Stardust, 2007

Claire Danes estas usona aktorino, naskiĝinta la 12-an de aparilo en 1979, en Manhattan, Usono. Ŝi estis nomumita dm ŝia kariero je premio de Golden Globe kaj Emmy-premio.

Biografio

Claire de sia junaĝo volis iĝi aktorino, tiel ŝiaj gepatroj enpagis por diversaj aktoradaj kursoj, ŝi komencis la mezlernejon en oficiala aktorada lernejo. Ŝi iom pasi la aĝon de 15 jaroj, kiam ŝi ricevis la unuan televidan rolon en epizodo de John Stewart Show, kie ŝi ludis sin mem. Poste six ludis epizodrolojn en serioj, poste ludis en diversaj negravaj filmoj. Ŝia sola notinda ludo okazis en Romeo + Juliet, en kiu ŝi estis partnero de Leonardo DiCaprio.

La kariera turnopunkto okazis en 2002 per rolo de Kate Brewster en Terminator 3. Poste ŝi ricevis jam pli da ludproponojn, sed tiuj ludoj, filmoj ne povis atingi sukceson de Terminator.

Ŝi vivas en geedzeco kun usona aktoro Hugh Dancy, ekde 2009.

Filmografio

Filmoj

  • Little Women (1994)
  • Romeo + Juliet (1996)
  • I Love You, I Love You Not (1996)
  • Les Misérables (1998)
  • Brokedown Palace (1999)
  • Igby Goes Down (2002)
  • The Hours (2002)
  • Terminator: Rise of the Machines (2003)
  • Stage Beauty (2004)
  • Stardust (2007)
  • The Flock (2007)
  • Me and Orson Welles (2008)
  • Temple Grandin (2010)

Televido

  • My So-Called Life (1994-1995)
  • Homeland televida serio (2011))