Clarel (poemo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Clarel: A Poem and Pilgrimage in the Holy Land estas longa poemo, versa romano, verkita de la usona verkisto Herman Melville kaj eldonita en du volumoj en 1876. Preskaŭ 18 mil versojn longa, ĝi estas la plej longa poemo en la usona literaturo, kaj longas pli ol klasikaj eposoj kiel la Eneado, la Iliado, kaj Paradizo perdita. Ĝi rakontas pilgrimadon de juna usona teologia studento al la Sankta Lando (Palestino). Ĝi konsistas el 150 "kantoj" dividitaj en kvar "librojn" ("Jerusalemo", "La Dezerto" [aŭ "La Sovaĝejo"], "Mar Saba", kaj "Bet-Leĥem"). La versoj estas metrike en neregule rimitaj kvarjamboj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.