Clark Gable

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Clark GABLE (naskiĝis la 1-an de februaro 1901 en Cadiz, Ohio, mortis la 16-an de novembro 1960 en Losanĝeleso, Kalifornio) estis usona aktoro. Post mallonga teatra kariero kaj kelkaj statistaj roloj en diversaj mutfilmoj li famiĝis kiam la sontekniko venis en la Kinoarton.

En multnombraj roloj Gable prezentis gangsterojn, pilotojn, maristojn, soldatojn kaj ĵurnalistojn – kaj ĉiam li estis la ĉarma aventurulo, kiu ĉefe al la virinoj plaĉis. Neforgesebla estas lia rolo de la ribelema maristo 'Fletcher Christian en Mutiny on the Bounty, sed vere legendan famon li atingis kiel Rhett Butler en la filmo Gone with the wind. Lia lasta filmo The Misfits ankaŭ estis la lasta filmo de lia partnerino Marilyn Monroe: Ambaŭ geaktoroj mortis mallonge post ĝia finpreparo.

Famaj filmoj

Clark Gable kaj Esperanto

En la filmo Idiot's Delight (1939) Gable ludis la rolon de Usonano kiu vizitas fikcian Eŭropan landon en kiu la indiĝena lingvo estas Esperanto.

Premioj