Clarmont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clarmont
Blazono de Clarmont
Blazono de Clarmont
Blazono de Clarmont
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 32′ 47″ N 6° 26′ 58″ O / 46.54639 °N, 6.44944 °O / 46.54639; 6.44944 (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 47″ N 6° 26′ 58″ O / 46.54639 °N, 6.44944 °O / 46.54639; 6.44944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 141
Areo 1,00 km²
Alteco 525 m super marnivelo
Poŝtkodo 1127
Komunumkodo 5629
Mapo de Clarmont
Mapo de Clarmont
Situa mapo de Clarmont
vdr

Clarmont estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 141 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Clarmont situas en la Vaŭda Mezlando ĉe la okcidenta flanko de la rivero Morges, proksimume 10 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Morges. La komunumo konsistas el la vilaĝo Claromont kaj la setlejo Moulin de Clarmont.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,00 km², de kiuj 5,9% estas kovritaj de arbaro, 85,1% servas por agrikulturo kaj 7,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Clarmont limas en nordo kaj oriento al Echichens, en sudoriento al Vaux-sur-Morges, en sudokcidento al Reverolle, kaj en nordokcidento al Apples.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Clarmont pasas la kantona ĉefvojo n-ro 124 de Nyon al Cossonay. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 8 kilometrojn sude de la komunumo apud Morges. Pere de la poŝtaŭtolinio de Morges al Apples la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Clarmont datiĝas el la jaro 1204 kiel Claromonte. Dum la romia epoko la armea vojo de Morges al Yverdon pasas tra la teritorio de Clarmont. Dum mezepoko Clarmont apartenis al la Senjorujo de Vuffles. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝis apartenis al la Subvoktejo Vullierens de la Voktejo Morges.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]