Claude-Prosper Jolyot de Crébillon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claude-Prosper Jolyot de Crébillon
Persona informo
Claude-Prosper Jolyot de Crébillon
Naskiĝo 13-an de februaro 1707 (1707-02-13)
en Parizo
Morto 12-an de aprilo 1777 (1777-04-12) (70-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Prosper Jolyot de Crébillon vd
Profesio
Alia nomo Bekrinoll • Duchesse de étoiles 03 • Krinelbol • Madame de R étoiles 03 • Marquise de M étoiles 03 • M. de Meilcour vd
Okupo chansonnier • verkisto • romanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Claude-Prosper Jolyot de Crébillon (naskiĝinta la 14-an de februaro 1707 en Parizo, mortinta samloke la 12-an de aprilo 1777) estis franca verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de Prosper Jolyot de Crébillon estis bonhumora kaj aminda romanoverkisto kaj socia amuziganto. Cetere, liaj propraj moroj estis tute kontraŭaj al tiuj priskribitaj en la romanoj...

Nombriĝas inter la plej konataj romanoj jenaj:

  • Lettres de la marquise de *** an comte de *** (1732, 2 vol.)
  • Tanzaï et Néadarne (1734, 2 vol.): pro kelkaj aludoj je la papa buleo Unigenitus Crébillon devis kelkan tempon resti en la Bastille-prizono
  • Les égarements du cœur et de l'esprit (1736): ne finite, sed verŝajne la plej bona
  • Le sopha, conte moral (1745, 2 vol.): la plej lasciva verko de li

La unua kompleta eldono faritis en 1779 en Parizo. La sukceso de la romanoj de Crébillon ŝuldiĝas al nedececo prezentita en sofisma maniero kiel la afero la plej natura de la mondo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 4. Leipzig 1906, p. 336, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]