Claude Bartolone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claude Bartolone
Claude Bartolone en 2008.
Claude Bartolone en 2008.
Persona informo
Naskiĝo 29-a de julio 1951
en Tunizo (Tunizio)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo 6 • Lycée Turgot vd
Partio PS
Familio
Edz(in)o Véronique Ragusa
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
15-a prezidanto de la Nacia Asembleo
Antaŭulo Bernard Accoyer
Deputito de la 9-a distrikto de la
Seine-Saint-Denis
Dum 20-a de junio 2012
Prezidanto de la Departementa Konsilio de
Seine-Saint-Denis
Dum 20-a de marto 20084-a de septembro 2012
Sekvanto Stéphane Troussel
Deputito de la 6-a distrikto de
Seine-Saint-Denis
Dum 2-a de julio 198119-a de junio 2012
Sekvanto Élisabeth Guigou
Ministro delegita pri urbo
Dum 30-a de marto 19986-a de majo 2002
Sekvanto Jean-Louis Borloo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Claude Bartolone, naskiĝinta la 29-an de julio 1951 en Tunizo (Tunizio), estas franca politikisto, prezidanto de la Nacia Asembleo ekde 2012.

Membro de la Socialista Partio ekde 1974, li estis elektita departementa konsiliano en 1979, poste deputito de la 6-a distrikto de Seine-Saint-Denis, per la deputita baloto, kiu sekvis la elekto de François Mitterrand al la prezideco de la Respubliko, en 1981.

En 1998, li estis nomumita ministro delegita pri urbo en la registaro de Lionel Jospin en la « 3-a kunregado », ĝis kiam tiu lasta demisiis post sia malvenko en la prezidenta baloto de 2002. Ses jarojn poste, en 2008, li estis elektita prezidanto de la Departementa Konsilio de Seine-Saint-Denis.

En 2012, li estis elektita al la prezideco de la Nacia Asembleo por la 14-a parlamenta periodo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Familio kaj studoj[redakti | redakti fonton]

Claude Bartolone naskiĝis en Tunizo, en familio de agrikulturaj laboristoj el Sicilio per sia patro, kiu migris al Tunizio por fuĝi faŝismon, kaj el Malto per sia patrino[1],[2]. La familio Bartolone kaj ties tri infanoj venis ekloĝi en Francio en 1960 en Le Pré-Saint-Gervais kie ili vivis en la kvartalo Jean-Jaurès. Claude Bartolone studis en la kolegio Anatole-Francio[3],[2], kaj, kiam li devis enskribiĝi por CAP pri mekaniko, li decidis plustudi en liceo Turgot en Parizo laŭ la konsiloj de sia profesoro pri la franca lingvo[4] kiu konvinkis liajn gepatrojn, en 1965, pri la kapabloj de ilia infano[3]. Post sukceso en la bakalaŭro, Claude Bartolone enskribiĝis en la universitato Pierre-et-Marie-Curie, en Parizo, kie li diplomiĝis per licenco pri matematikoj[3].

Divorcinte de Giulietta kun kiu li havis 4 infanojn, li reedziĝis en 2006 kun sia parlamenta kunlaborantino[5].

Li nun loĝas en Les Lilas, en Seine-Saint-Denis[6].

Komenciĝoj en politiko[redakti | redakti fonton]

Claude Bartolone fariĝis membro de la Socialista Partio en 1974 post la malvenko de François Mitterrand en la prezidenta baloto de tiu jaro. Li estis elektita por la 1-a fojo en 1979 kiel departementa konsiliano de Seine-Saint-Denis por la kantono Lilas, konsistanta el la komunumoj Les Lilas kaj Le Pré-Saint-Gervais[2]. Li estis reelektita en 1985, antaŭ ol esti venkita en 1992 de la UDF-RAD Jean-Claude Dupont[7].

Eksa merkata submastro en la farmacia industrio, li estis elektita deputito je ĝenerala surprizo profitante la rozkoloran ondon de la deputitaj balotoj de 1981, en la eksa 6-a distrikto (Le Pré-Saint-Gervais, Les Lilas, Pantin, Bagnolet). Li estis reelektita, senrompe kaj por la lasta fojo la 17-an de junio 2012, por la 14-a parlamenta periodo (2012-2017), en la nova 9-a distrikto de Seine-Saint-Denis (Le Pré-Saint-Gervais, Les Lilas, Romainville, Bondy Nord-Ouest, Noisy-le-Sec).

Ministro pri urbo[redakti | redakti fonton]

Kiam Claude Bartolone eniris la registaron de Lionel Jospin, la regulo de nekumulo de prezidecoj de lokaj povoj tiam trudita al minsitroj devigis lin refariĝi vicurbestro, cedante sian seĝon de urbestro al Gérard Cosme.

Politikisto de Seine-Saint Denis[redakti | redakti fonton]

Li estis elektita en 2004 kiel departementa konsiliano por la kantono Pantin-Est en 2008. Li fariĝis prezidanto de la Departementa Konsilio de Seine-Saint-Denis la 20-an de marto 2008.

Somere de 2012, iom post sia elekto al la prezideco de la Nacia Asembleo, li demisiis de la prezideco de la Departementa Konsilio. Lia 1-a vicprezidanto Stéphane Troussel anstataŭis lin[8]. Li tamen restis departementa konsiliano sed demisiis de tiu mandato la 14-an de aprilo 2014, sekve de sia elekto kiel municipa konsiliano de Le Pré-Saint-Gervais, la 23-an de marto 2014, sur la listo de la socialisto Gérard Cosme[9].

Reganto de la Socialista Partio[redakti | redakti fonton]

En 2005, tiam Fabius-ano, li voĉdonis "ne" al la referendumo pri la eŭropa konstitucia traktato[10].

Claude Bartolone, membro de la teamo de la « prezidenta pakto » de la kampanjo de Ségolène Royal okaze de la prezidenta baloto de 2007 en Francio, estis ankaŭ respondeculo de unu el la ĉefaj fluoj de la Socialista Partio en Francio, "Rassembler À Gauche" (esperante "Kunigi Maldekstre"), poluso de la socialista kaj fabiusa maldekstro kun personoj kiaj Alain VidaliesMarie-Noëlle Lienemann.

Okaze de la kongreso de Reims de la PS en 2008, li estis unu el la ĉefaj subtenantoj de la kandidatiĝo de Martine Aubry, kiu fariĝis la nova ĉefsekretario. En decembro 2008, li estis nomumita nacia sekretario komisiita pri eksteraj rilatoj.

Prezidanto de la Nacia Asembleo[redakti | redakti fonton]

Claude Bartolone, la 21-an de junio 2012, elektita kandidato al la prezideco de la Asembleo de siaj socialistaj samranguloj.

En 2012, aperis kiel favorato por la prezideco de la Nacia Asembleo, kiu ŝajnis promesita al Ségolène Royal. Tiu lasta estis venkita en sia deputita distrikto per la deputitaj balotoj, kaj Claude Bartolone konfidis al la gazeto Le Parisien, de la 18-a de junio 2012, sian intencon kandidatiĝi por la elekto de la prezidanto de la Nacia Asembleo.

Fronte al la kandidatoj Jean Glavany, Élisabeth Guigou kaj Daniel Vaillant, li estis elektita kiel kandidaton de la maldekstra prezidenta plimulto al la prezideco de la Nacia Asembleo de siaj samranguloj, la 21-an de junio 2012. La 26-an de junio 2012, okaze de la 1-a parlamenta sesio de la 14-a parlamenta periodo en la Palaco Burbono, Claude Bartolone estis elektita prezidanto de la Nacia Asembleo, fariĝante la 4-a persono de la ŝtato, kaj la 12-a politikisto je tiu posteno en la 5-a Respubliko[11]. Li estis elektita ekde la 1-a balotvico (PS estis plimulta), fronte al la eliranta prezidanto de la Asembleo, Bernard Accoyer, kandidato de UMP, per 298 voĉoj kontraŭ 185 (55 nulaj voĉoj kaj 2 aliaj voĉoj por ne deklarita kandidato)[12].

En septembro 2012, li anoncis pli bonajn limojn al la elspezoj de deputitoj, buĝetan stabilecon por la Nacia Asembleo kaj volon fari de ĝi debatejo kaj renkontejo de sociaj aktoroj. Li deziris ankaŭ transdoni al la deputitoj sian povon nomumi membrojn al la Supera Konsilio de la Juĝistaro[13].

En januaro kaj februaro 2013, li prezidis, dum 90 horoj, la debaton pri la leĝo de 2013 permesanta la geiĝon de paroj de samseksaj personoj, tiel venkinte rekordon de ĉeesto de prezidanto de la Nacia Asembleo[14]. .

En 2014, li publikigis Je ne me tairai plus kunlabore kun ĵurnalistino de la gazeto Monde. En tiu verko, la prezidanto de la Asembleo proponis sian komprenon de la institucioj, sugestis prezidentan respublikon por Francio kaj definitivan forigon de la titolo ĉefministro. La libro estis malsukcesego « malgraŭ intensa reklamado »[15].

Mandatoj el balotoj[redakti | redakti fonton]

Nunaj mandatoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭaj mandatoj[redakti | redakti fonton]

Politikaj postenoj[redakti | redakti fonton]

  • oktobro 1982 : membro de la rega komitato de PS
  • julio 1988 - marto 1990 : nacia sekretario de PS pri junularo
  • marto 1990 - aprilo 1993 : nacia sekretario de PS pri eksteraj rilatoj
  • novembro 1993 - oktobro 1995 : nacia sekretario de PS pri balotoj
  • De decembro 2008 : nacia sekretario de PS pri eksteraj rilatoj
  • junio 2012 : elektita kandidato de PS por la prezideco de la Nacia Asembleo per 121 voĉoj el 261 voĉdonantoj en la 1-a balotvico sekve de interna baloto (la aliaj kandidatoj rezignis kandidatiĝon)

Premioj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. « Claude Bartolone, la dekstra brako de Laurent Fabius », Politiko.net, la 23-an de decembro 2007.
  2. 2,0 2,1 2,2 Claude Bartolone facile al la prezideco en la gazeto Le Monde de la 26-a de junio 2012.
  3. 3,0 3,1 3,2 « J’ai dit à l’élève Bartolone : Vous devriez viser plus haut » Arkivigite je 2012-06-27 per la retarkivo Wayback Machine en Le Parisien de la 26-a de junio 2012.
  4. La profesorino kiu instigis Bartolone eniri liceon, Le Figaro, la 26-an de junio 2012.
  5. (fonto: Ĉiutaga bulteno de la 25-a de septembro 2012, paĝo 26)
  6. Bartolone reatingita per la travidebleco, gazeto Le Parisien, la 17-an de aprilo 2013.
  7. B. SEIGLE, « Bartolone fidema por sia 7-a kampanjo », gazeto Le Parisien, la 29-an de majo 2007
  8. Seine-Saint-Denis : Claude Bartolone dresse son bilan. Le Parisien (la 3-an de septembro 2012). Alirita la 4-an de septembro 2012.
  9. Seine-Saint-Denis: Bartolone demisiis. lefigaro.fr (la 28-an de aprilo 2014). Alirita la 29-an de aprilo 2014.
  10. Artikolo de radio "Europe 1"[rompita ligilo] de la 26-a de junio 2012 titolita "Bartolone, ne flavbirdo"
  11. La elekto de Bartolone malfermas la 14-an parlamentan periodon, gazeto Le Figaro, la 26-an de junio 2012.
  12. Bartolone (PS) elektita prezidanto de la Asembleo per 298 voĉoj, gazeto Le Figaro, la 26-an de junio 2012.
  13. S-ro Bartolone volas ĉesigi la netravideblecon de la elspezoj de la Nacia Asembleo, gazeto Le Monde, la 25-an de septembro 2012.
  14. Geja geedziĝo : la debato finiĝis en la Nacia Asembleo, gazeto Le Figaro, la 9-an de februaro 2013.
  15. Ĉu Zemmour mortigis la maldekstrajn librojn?, interretejo "lexpress.fr", la 23-an de oktobro 2014

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]