Claude Cahun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claude Cahun
Persona informo
Claude Cahun
Naskonomo Lucy Renée Mathilde Schwob
Naskiĝo 25-an de oktobro 1894 (1894-10-25)
en Nanto
Morto 8-an de decembro 1954 (1954-12-08) (60-jaraĝa)
en Saint Helier
Tombo Saint Brelade vd
Etno judoj vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Nanto • Saint Brelade • Parizo vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Parsons Mead School • Lycée Gabriel Guist'hau • Nantes School of Art vd
Memorigilo Claude Cahun
Familio
Dinastio Q3065490 vd
Profesio
Okupo artistofotistoverkisto • rezistobatalanto • skulptisto • pentristo vd
Laborkampo fotografioliteraturo vd
Aktiva en Parizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Claude Cahun (naskiĝis la 25-an de oktobro 1894, mortis la 8-an de decembro 1954) estis franc-juda fotisto, skulptisto kaj verkisto.[1][2]

Naskita kun la nomo Lucie Renee Mathilde Schwob, Cahun adoptis sian seks-ambiguan nomon en 1917 kaj estas plej bone konata pro siaj memportretoj, en kiuj ri alprenis diversajn rolojn.

La verkaro de Cahun estis kaj politika, kaj persona, kaj ofte subfosis tradiciajn konceptojn pri neŝanĝeblaj seksaj roloj. En sia aŭtobiografio, Malkonfesoj, ri klarigis, “Ĉu vira? Ĉu virina? Tio dependas de la situacio. Neŭtra estas la nura genro, kiu ĉiam konvenas al mi.”

Dum la Dua Mondmilito, Cahun estis aktiva ankaŭ kiel rezistanto kaj propagandisto kontraŭ la nazioj, speciale sur la insulo Ĵerzejo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Claude Cahun en la angla Vikipedio.