Clauder-muelejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clauder-Mühle in Denstedt

Clauder-muelejo (germane: Clauder-Mühle) troviĝas je Karl-Marx-strato 2 en Denstedt, Germanujo. Temas pri akvomuelejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La muelejo menciitis en la 20.5.1170 kune kun la laŭststrata vilaĝo en dokumento la unuan fojon.[1] En la jaro 1613 dum la Diluvo turingia ĝi ege damaĝitis kaj la tuta grenaro kun ĉiuj arboj kaj bestoj perdiĝis pro la akvego. La hodiaŭ videbla ejo finitis en 1751.

Notego el la jaro 1782 portas la subsignojn kaj de duko Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kaj de Johann Wolfgang von Goethe. Temas pri skriba averto de la tiama muelejestro, supera forstisto Johann Friedrich Carl Albert grafo de Lyncker kaj Lützenwick (1773–1844) pro tro alta impostoŝarĝo.

La muelejo nomiĝas laŭ unu sia posedinto, d-ro Rudolf Clauder kiu akiris ĝin en 1935.[2] La grenomuleje ankoraŭ funkcias kaj apud ĝi estas kluzego. Oni neniam ne faris necesajn modernigojn. Hodiaŭ la tria generacio de la Clauder-oj tenadas tiun ĉi entreprenon.[3]

Tiu ĉi muelejo staras sur listo de kulturaj monumentoj de Ilmtal-Weinstraße.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer. Ein Handbuch. Kvina eldono. Rockstuhl, Bad Langensalza 2010, ISBN 978-3-86777-202-0, p. 53.
  2. https://muehleclauder.blogspot.com/p/geschichte.html
  3. https://ausflugsziele-weimar.de/clauder-muehle-denstedt/