Claudio Magris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Claudio Magris
Claudio Magris en 2009
Claudio Magris en 2009
Persona informo
NomoClaudio Magris
Dato de naskiĝo10-a de aprilo 1939
NaskiĝlokoTriesto
Aĝo81
Okupoj kaj profesioj
Okupojverkisto, tradukisto, politikisto kaj germanisto
Geografio
ŜtatoItalio
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo, germana lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoErasmus Prize, Pour le Mérite for Sciences and Arts, Pacpremio de la germana librokomerco, Prince of Asturias Literary Prize, Vilenica Prize, Bagutta Prize, Prix du Meilleur Livre Étranger, Premio Strega, Eŭropa Premio por Eseo Charles Veillon, Feltrinelli Prize, Franz Kafka Prize, Sikkens Prize, FIL Award, honorary doctorate of the National University of San Marcos, honorary doctor of the University of Madrid Complutense, Manès-Sperber-Preis, Knight Grand Cross of the Order of Merit of the Italian Republic, Knight Commander's Cross of the Order of Merit of the Federal Republic of Germany, honorary doctorate of the University of Murcia, Leipzig Book Award for European Understanding, Austrian State Prize for European Literature, Aŭstra insigno de honoro por scienco kaj arto, Thomas-Mann-Preis, honorary doctor of the University of Regensburg, Knight of the Order of Merit of the Italian Republic [+]
Portalo pri Homoj
Information icon.svg
vdr

Claudio Magris (naskiĝis la 10-an de aprilo 1939 en Triesto) estas itala verkisto, tradukisto, politikisto kaj germanisto

Magris studis germanistikon en la universitato de Torino kaj tiu de Freiburg im Breisgau kaj instruis germanan literaturon kiel profesoro de la universitatoj de Torino kaj Triesto, ĝis sia emeritiĝo en 2006. De 1994 al 1996 li estis ano de la itala senato, elektita tra listo, kiu portis lian nomon (lista Magris). Lia ĉefverko estas "Danubio" kun kiu li estis en 1987 gajninto de la Premio Bagutta kun Daniele Del Giudice. En tiu verko li ankaŭ aludis al Esperanto.

En 1995 li ricevis honoran doktorecon de la Universitato de Klagenfurt. En 2011 li ricevis honoran doktorecon de la Katolika Universitato de Loveno (KUL) kiu honoris lin "pro lia intelekta, arta kaj politika sindevontigo al Eŭropo. Liaj intervenoj en la publika debato pri temoj kiel solidareco, diverseco kaj sekulareco montras, ke literaturo provizas forumon por pripensado, kritiko kaj dialogo." En 2005 li ricevis la Österreichischer Staatspreis für Europäische Literatur (Aŭstrian ŝtatan premion por eŭropa literaturo).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Inter la multaj verkoj kiuj konsistas el eseoj, noveloj, romanoj, teatraĵoj kaj tradukoj, jen elekto:

  • Illazioni su una sciabola, Milano-Romo-Bari, Cariplo-Laterza, 1984, ISBN 88-420-2505-4 ; Pordenono, Tez-studo, 1986, ISBN 88-7692-147-8 .
  • Danubio (Danubo) , Milano, Garzanti, 1986.
  • Un altro mare (Alia maro), Milano, Garzanti, 1991, ISBN 88-11-65350-9 .
  • Il Conde, Genova, Il melangolo, 1993, ISBN 88-7018-209-6 .
  • Microcosmi (Mikrokosmoj), Milano, Garzanti, 1997, ISBN 88-11-66258-3 . (Gajninto de la Premio Strega).
  • Alla cieca (Blinde), Milano, Garzanti, 2005, ISBN 88-11-66217-6
  • Il vecchio leone e la sua gabbia (La maljuna leono kaj sia kaĝo), Milano, Eldonoj Henry Beyle, 2014, ISBN  978-88-976-0895-0 .
  • Non luogo a procedere (Ne loko por daŭrigi), Milano, Garzanti, 2015, ISBN  978-88-11-68917-1 .
  • Tempo curvo a Krems (Kurba tempo en Krems), Milano, Garzanti, 2019, ISBN  978-88-116-0825-7 .
  • Storia di Gali Gali (Historio de Gali Gali), ilustraĵoj de Alessandro Sanna, Ilustrita Serio, Milano, Bompiani, 2019, ISBN  978-88-301-0097-8 .
  • Croce del Sud. Tre vite vere e improbabili (Suda kruco. Tri realaj kaj neverŝajnaj vivoj), Collana Scrittori italiani e stranieri, Milano, Mondadori, 2020, ISBN  978-88-047-2899-3 .

Verko en Esperanto[redakti | redakti fonton]

De Magris aperis en Esperanto: La muzeo de milito[1], en traduko de Carlo Minnaja[2] kies ĉefa temo estas milito, sed samtempe homaransima kun multlingva etoso[3].

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Recenzo de La muzeo de milito. Monato, novembro 2019.

Aŭtora Momento kun Federico Gobbo: "La muzeo de milito" (Claudio Magris), YouTube

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eldonis Flandra Esperanto-Ligo (FEL), 2019,
  2. (it) Claudio Magris, paĝoj 5-6, Nova Sento in Rete N. 1041 (11/2020)
  3. (eo) Aŭtora Momento kun Federico Gobbo: "La muzeo de milito" (Claudio Magris), YouTube