Clemens Holzmeister

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clemens Holzmeister
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1886 (1886-03-27)
en Fulpmes
Morto 12-an de junio 1983 (1983-06-12) (97-jaraĝa)
en Hallein
Tombo Petra tombejo
Lingvoj germana
Ŝtataneco BraziloAŭstrio
Alma mater Teknika Universitato ĉe Vieno
Familio
Infano Judith Holzmeister
Okupo
Okupo arkitekto • universitata instruisto • instruisto • dezajnisto
vdr
Reliefo de la arkitekto el ligno en la hotelo Adler en St. Ulrich in Gröden.
Preĝejo Mariahilf en Bregenz.

Clemens HOLZMEISTER (naskiĝinta en la 27-a de marto 1886 en Fulpmes, mortinta en la 12-a de junio 1983 en Hallein) estis aŭstra arkitekto kaj instruisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis ĉe la Teknika altlernejo de Vieno, kie li profesoriĝis en 1919. Post instruado ĉe la Ŝtata metilernejo en Insbruko li revenis Vienon kaj trejnis ekde 1924 la majstran klason ĉe la Akademio de vidigaj artoj. De 1928-32 li samtempe instruis ĉe la Artakademio de Düsseldorf.

Sub premo de la nazioj li forlasis en la 1938-a jaro Austrujon kaj elmigris en Turkujon, kie li instruadis dum la 1940-aj jaroj ĉe la Teknika altlernejo de Istanbulo. Ne antaŭ 1954 li revenis Vienon por denove instrui ĉe la akademio. Kiel instruisto li elstaris: al liaj lernantoj nombriĝas renomitaj arkitektoj kiel Hans Hollein, Wilhelm Holzbauer (*1930) kaj Gustav Peichl (*1928).

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jen nur la plej gravaj konstruaĵoj (treeta elekto):

  • Kreuzschwesternschule (1926) en Linz
  • Landhaus Eichmann (1926-1927) en Litzelberg
  • Alikonstruoj kaj novkonstruoj de festivalejoj en Salcburgo (post 1926)
  • Palaco por Mustafa Kemal Atatürk, je la komenco de la 1930-aj jaroj
  • Maŭzoleo por Atatürk
  • Preĝejo Sankta Adalberto (1933) en Berlino
  • Paroĥa preĝejo en Zwolfaxing (1965)
  • Planoj por Kaiserschützen-kapelo ĉe Tummelplatz (Innsbruck)

Por Brazilo li planis multajn kirkojn. En siaj arkitekturaĵoj Holzmeister flegis historiisman baroktendencan, kiu de tempo al tempo iĝis monumentoza kaj patosoplena: ekzemple la plano por Pacmonumento de sur Monto Sinaja (1977).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilfried Posch: Clemens Holzmeister. Architekt zwischen Kunst und Politik. Salzburg 2010. ISBN 978-3-99014-020-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]